Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/130

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

—okt. 1924. Red. E. M. Pope. 4—8 p. 31x23. Pritraktis komercajn, industriajn, eksport-, ekonomiajn, patent-kaj similajn aferojn. P. TARNOW.

Eyquem (ekem) Daniel, franco, supera juĝisto. Nask. 13 marto 1852 en Bordeaux, mortis 24 jan. 1926 en Paris. Prokuroro en Limoges; li aliĝis al E en 1906 kaj tuj entuziasmiĝis. Vicprez. de la grupo (1907). Dum sia cetera vivo li laboris por la ideo. En 1923 elektita prez. de la SFPE. La tasko estis malfacila. En tiu momento la Societo aliformiĝas; ĝi estis Asocio de individuoj; ĝi fariĝas unuiĝo de grupoj kaj federacioj. Malgraŭ sia aĝo, li akceptis tiun rolon. Plie li pli speciale klopodis letere kaj persone ĉe la registaro kaj la grandaj publikaj institucioj. Al sia arda idealismo li kunigis flaman esperon kaj laborpovon admirindajn.