Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/131

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
F


Fabeloj de Andersen. Trad.Z. Unua parto 1923, 152 p., dua parto 1926, 154 p., tria parto 1932, 153 p. »A. apartenas al la plej klarvidaj, plej klarmensaj verkistoj de 1’ homaro. La traduko: krom la ĝuo de tiu diafana stilo, kiu tiei senpere interpretas al ni la belaĵojn de la originalo, ni povas en ĝi ankaŭ ĝoji pri formoj, kiuj estas kvazaŭ decidoj pri diskutataj aferoj.« (Totsche, L. M, 1932, p: 159.)


Fabiola. Romano pri la katakomboj, de kardinalo W i s e m a n, el la angla trad. R a m o. 1911; dua eld. revizita de Em. Robert, 437 p., kaj 24 bildoj. interesa rakonto, priskribo de la moroj de la romanoj kaj la unuaj kristanoj. Bonega traduko. Flua kaj plaĉa stilo.


Fabrikmarkoj, v. Varnomoj.


Facchi (fakki) Gaetano, italo; administranto, sekr. de Faŝista Instituto de Kulturo de Brescia. Nask. 2. dec. 1888 en Brescia. E-isto de 1920. En 1922 fondis grupon en Brescia, gvidis multajn kursojn ĉe diversaj asocioj, ankaŭ por instruistoj. En 1925 instigis la Komercan ĉambron de sia urbo dissendi E lingvan cirkuleron pri la ltala komerco kaj industrio al ĉiuj delegitoj de UEA; la cirkuleron oni tradukis en naciajn lingvojn kaj aperigis en multaj ĵurnaloj kaj dokumentaroj de komercaj ĉambroj. Depost 1926 delegito de itala E movado por eksterlando: (Informservo) De 1931 estrarano de IEF; prof. de E ktp. Lingvistaj, literaturaj, historiaj artikoloj en E gazetoj. Trad. la komedion »N a s k i ĝ o« de Niccodemi, prezentita en Udine duni la nacia E kongreso, 1929. Verkis prelegon S - 1 a F r a n c i s k o k a j B u d h o, 1930. Ĉefkunlaboranto de la E n c i k l o p e d i o.


Facila Legolibro. 1923,64 p. Simple verkitaj resumoj pri naŭ originalaj E romanoj; artikolo de W. B. J o h ns o n pri la literaturo de E.


Fadenhecht Josif, bulgaro, d-ro, univ. prof. de juro, eksministro de la juĝaferoj. Prezidis publikan kunvenon dum verda prop. E-semajno en Sofia en 1924.


Fairbairn (ferbern) Arthur Rees, anglo, arkitekto. Nask. 6 majo 1884 en Sunderland. Laika predikanto me todista. Arheologo. De 1920 prop. sekr. por E movado en nordorienta Anglujo. Fotografas kaj paroladas kun luinbildoj pri UK-j.


Fairman (fermn) Charles Arthur, anglo, diskonta makleristo. Nask. 21 nov. 1866 en London. Iama kasisto de BEA. Membro de UEA de la komenco.


Farges (farj) Alice-Leontine, francino. Nask. 22 jan. 1869 en Couloutre (apud Nevers) Fondis en Lyon (1910) la »E-istan Hejmon«, malfermitan al ĉiuj E-istoj. Direktas E-Oficejon de 1908. Eldonis E-ajn glumarkojn, juvelojn E-ajn, ktp. Propagandis ĉe komercistoj. Enirigis uzadon de E kaj organiziŝ prop. budon ĉe Foiro de Lyon.


Farkas (farkaŝ) Ferenc, hungaro, elektromuntisto. Nask. 1903 en Nagyvarad (nun Oradea Mare en Rumanujo). E-isto de 1923. Estis tre fervora laboranto, plurfoje centra sekr., vic- prez. de HESL en la postmilitaj jaroj. Multaj kursoj, paroladoj.


Fast Paul, germano, instruisto en komerca lernejo. Nask. 21 sept. 1853, mortis 28 okt. 1928. Kunfondinto de E-