Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/141

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konto pri revojaŝo ai la pasinto, malgraŭ ĝiaj specialaj humoro kaj aliaj allogaĵoj ne atingas la nivelon de Ia ĵus citita verko. Ankaŭ la tria, plej nova verko: »Mr. Tot aĉetas mil okulojn« estas fantazia aventur-romano, tamen Ia absoluta arto de Ia karakterizado, Ia pure literatura lingvo kaj la bona konstruo de la romano levas ĝin alte el Ia amaso de Ia similspeeaj romanoj. EI tiu romano malaperis la iama trouzado de la sufiksoj, kiu cetere pleje estas konstatebla en la »Saltego«.

<right>F. SZILAGYI</right>

For la Batalilojn. Romano de B e rt h a v o n S u 11 n e r, el la germana trad. C a u m o n t , 1914, 320 p. Nomita: Biblia de la paco, tradukita al inultaj Iingvoj. Akra protesto kontraŭ la kruelajoj de la inilito; terurigaj bildoj pri la suferadoj kaj detruoj. Modela stilo de la E traduko.

For la Neŭtralismon! Devizo de plejmulto el la klasbatalaj E-istoj, laŭ kiu ili ne partoprenas en la neŭtrala E movado. Samtitole presiĝis broŝuro de E. Lanti, (1922, 16 p.), aperinta en pluraj eldonoj kaj en diversaj lingvoj.

Formortinia Delsuno. Rakonto de R. V e r m a n d e r e, el Ia flandra trad. O s c a r V a n S c h o o r , 1910, 119 p., kun 18 bildoj. «Mortinta bakisto spirite vizitante iaman amikon rakontas al li la historion de sia morfo kaj enterigo, klarigante la pensojn kaj motivojn de la tiamaj funebrantoj.« (A. E. W., B r i t i s h E-i st, 1911, p: 73.)

Forster Jeno, hungaro, tajloro. Mortis 66-jara en Budapest 14 okt. 1919. Kasisto de HES duin multaj jaroj. Trad. Ia romaneton F a n t o m o e n L u b 16 de Mikszath. »Pro E li ofte ne zorgis pri sia propra tajlora negoco, kio kaŭzis multan ĉagrenon ai Iia familio» (H. E - i s t o, nov. 1919.)

Förster Fricdrich Wilhelm, germano, d-ro fil., prof. por etiko kaj sociaj sciencoj en Mŭnchen kaj Berlin. Nask. 2 jun. 1869. Emiuentulo en sia fako. Li estis ano dc la Delegacio por alpfeno de L I, sed kiain la delegacio alprenis Idon, li eksiĝis kaj publikletere pledis por E. Aktiva rolo por E dum la Int. Packongreso en Mŭnchen.

Framasonoj. »Komuneco de libere pensantaj homoj, kunigafaj en loĝioj. La deveno estas de mezepokaj gildoj de Ia masonistoj. La konstruado estas komprenata Iaŭ morala senco. Konstitucio 1721 verkita de Anderson. Pro politikaj kaj religiaj konsideroj ofte atakataj.« (UEA-1928.) Jam dum la I-a UK 1905 oni fondis Universalan Framasonan Ligon kaj ankaŭ dum aliaj UK-J la framasonoj aranĝis fakkunvenojn, ekz. dum la 7-a UK kun helpo de la lokaj Ioĝioj. En 1907 svisaj tramasonoj (Bern) decidis larĝe uzi E-n por int. rilatoj, tiucele estis eldonita en E broŝuro kaj dissendita tra Ia. tuta mondo, sed mankas informoj pri la efektiva uzado.

Franca Esperantisto. Kiam en junio 1908 de Beaufront, prez. de SFPE transiris al Ido, tiu societo trapasis gravan krizon. La plej multo de la francaj E-istoj tamen deklaris sin por E kaj intertraktis por anstataŭi la societon per »Federation de France« kaj la ĝazeton L’ E-i s t e per FE. En dec. 1908 jam aperis la I-a n-ro. ŭ i ĉesis en dec. 1912 kaj reaperis post Ia mondmilito de apr. 1920—dec 1921. IV—VIII+ 16—24 p. 25x19. Cefred. antaŭ la milito F. de Menil kaj post la milito Th. Cart. FE estis precipe prop. gazeto, enhavis nur malampleksan lit. parton. — FE reaperis en 1933. P. TARNOW.

Francujo. En la unua Adresaro en 1889, enhavanta la nomojn de la mil unuaj E-istoj, troviĝas Ia nomoj de Louis de B e a u f r o n t , instruisto en Rumont, apud La Chapelle la Reine, de Henri D e I a c h a u x, desegnistogeografiisto en la librejo Hachette, kaj de D e m o n g e t, kiu publikigis en 1889, en la librejo Ghio, sub la titolo slnternacia aŭ Volapuk«, la tradukon de broŝuro de L. Einstein.

Beaufront aliĝis al E en 1888, Demonget en la komenco de 1889 kaj en la sornero de tiu sama jaro Gaston M o c h, oficiro en Lorient.

Dum rnultaj jaroj B e a u f r o n t povis fari nur propagandon »individuan«, tre efikan sed kompreneble tre malrapidan. Ĉar la maturaj homoj