Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/142

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konvinkiĝis tre malfacile, li devis turni sin al la junuloj kaj infanoj, kaj en 1892 li varbis Rene Lemaire, de Epernay, kiu fariĝis iom post iom lia plej fidela kunlaboranto. Dume, Beaufront tradukis en francan lingvon verkojn de Z kaj publikigis en Epernay lernolibron. En 1897 Moch publikigis ĉe Giard et Briere, grava pariza eldonisto,broŝuron, (aparta represo de artikolo el la »Revue Int. de Sociologie«) kies plano kaj argumentoj estis poste centfoje reuzataj de la verkantoj de broŝuroj aŭ paroladoj por propagando. Li publikigis ankaŭ similan artikolon en la »Revue des Revues«, kaj tiuj publikigoj interilatigis lin kun Henri Bel, bibliotekisto de la Universitato de Montpellier, Gariel, sekretario de la »Association française pour l’avancement des Sciences«, d-ro Javal, Th. Ruyssen, generalo Sebert, Tarbouriech, Tennesson , Fried , Moscheles}}, senatano Lafontaine (de Bruselo) ktp. Leŭtenanto Lemaire baldaŭ poste publikigis en Belgujo prop. broŝuron similan al tiu de Moch.

Samepoke Emile Lombard, prof. de germana lingvo en la liceo Michelet, en Paris, kiu ĵus fondis monatan multlingvan revuon »L’Etranger«, tre bonvole akceptis en tiu revuo artikolojn pri kaj en E. Tiej artikoloj varbis f-inon Alice Roux, prof. de germana lingvo en la gimnazio de Louhans (Francujo), kiu konigis E-n al lernanto de la knaba samurba gimnazio Gabriel Chavet, kaj en jan. 1897 Chavet fondis en Louhans la unuan francan E-istan klubon.

En tiu epoko ekzistis en la tuta mondo ses E-istaj kluboj: en Nürnberg, Petrograd, Odessa, Uppsala, en Danujo kaj en Louhans, (Saône-et-Loire).

Beaufront havis poste la ideon grupigi en unu sola societo ĉiujn personojn, kiuj interesiĝis pri E kaj en jan. 1898 aperis la unua numero de la revuo »L’Espèrantiste«, kiu anoncis la fondon de »Société pour la propagation de 1’ Espèranto« (SPPE). Ĝi estis int. societo, sed ĉar ĉiu prop. societo povas agadi nur pere de naciaj lingvoj, la SPPE, kvankam akceptante anojn de ĉiuj landoj, propagandis pere de franca lingvo. En la Komitato troviĝis Beaufront, prez. René Lemaire, sekr. Henri Hamel, Bel, L. Demarest, lernejestro, E. Roux de Grenoble, leŭtenanto Lemaire, Lombard kaj Moch.

E. Roux faris, en tiu tempo, en Grenoble, sub la protekto de la Asocio de Komerco kaj Industrio, la unuan publikan kurson de E en Francujo. En feb. 1898 okazis, por la unua fojo, gazetaj polemikoj pri E inter fama jurnalisto Fr. Sarcey kaj Chavet, en »L’ Etranger« (Chavet) »La Dépêche de Toulouse« (Sarcey), »Le Petit Meridional« (Chavet) »Le Rappel« (Sarcey) kaj »Le Petit Meridional« (Beaufront). La sekvantan jaron la svisa filozofo Naville prezentis E-n al la Franca Akademio de Sciencoj moralaj kaj politikaj, kaj tiu fakto naskis malfavoran arlikolon de literaturisto Andre Theuriet, en »Le Journal«. Dume, kursoj organiziĝis en Limoges (Canet), en Lille (Louvre ), en La Rochelle (Samuel Meyer). Beaufront konigis en Francujo la E-istan insignon, medaleton kun verda slelo sur blanka fono, fabrikatan de rusa Eista juvelisto Stalberg, insignon kiu montriĝis necesa, kiam oni ricevis la viziton de alilanda E-isto. La jaro 1900 estis tre fruktodona. En feb. Charles Lambert, katedrestro en la Universifato de Dijon faris en tiu urbo paroladon pri E, kiu varbis Charles Méray, fama matematikisto, kiu, siavice, varbis multajn scienculojn, inter kiuj estis Ch. Laisant kaj Carlo Bourlet. Poste okazis kurso en Dijon.

31 marto 1900 Moch faris paroladon pri E en la Lernejo pri Ĵurnalismo en Paris. Post la parolado multaj ĉeestantoj kuniĝis en la skribĉambro de la sekr. f-ino Dick May kaj decidis fondi Grupon E-istan, kiu ĝis tiu dato ne ekzistis en la ĉefurbo.

Je tiu epoko la parizaj anoj de la SPPE estis apenaŭ kvindek kaj ilia kunvokado montris, ke ili apartenas al ĉiuj klasoj de la socio. Post du preparaj kunvenoj la Pariza Grupo estis fondita kun la jena estraro: Moch, prez., Chavet, sekr.-kas., f-ino Roux, Laisant, Voisin, Tarbouriech, d’Eys-