Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/143

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sautier, Tenneson kaj Jean Frehis, anoj de la Komitato.

Kun la fondo de la Grupo de Paris komenciĝis la varbado de multaj samideanoj, kiuj posedis aŭ oficialajn postenojn aŭ gravan socian influon, kaj la propagando fariĝis pli ampleksa, pli solida kaj pli efika.

En la granda Tutmonda Ekspozicio, kiu okazis en Paris en 1900, la SFPE ne povis partopreni pro la nesufiĉeco de siaj monpovoj kaj influoj. Sed la rusa ES »Espero« havis ĉambron en la rusa ekspozicio de la Palaco de Eduko kaj Instruo. Multaj Eistoj vizitis tiun ekspozicion, kaj okaze de tiuj vizitoj renkontiĝis diverslandaj samideanoj, kiuj povis provi per interparolado la uzeblecon de E.

La 21 jul. 1900 okazis en Paris la unua E-ista vespermanĝo sub prezido de Beaufront; la partoprenantoj estis naŭ. Dum la Ekspozicio E estis prezentata en multaj int. kongresoj, kiuj kunvenis en Paris je tiu okazo, ĉu senpere de Beufront, Meray, Laisant, ktp., ĉu de la fondintoj de la Delegitaro por alpreno de lingvohelpa int. Inter tiuj Kongresoj, en kiuj, por la unua fojo, oni parolis pri E, ni citu la jenajn: Kongreso de vivantaj lingvoj, Kongreso de Filozofio, Kongreso de Asocio por progresigo de Sciencoj, Kongreso de Matematikistoj, Kongreso de Kompara Historio, Kongreso de Teknika Instruo, Kongreso de Sindikaj ĉambroj kaj Francaj Komercaj Ĉambroj en la fremdaj Landoj, Kongreso de Socia Instruo, de la Instituto de Sociologio, ktp.

En la Kongreso de la Asocio por progresigo de Sciencoj Beaufront komunikis la faman raporton pri Esenco kaj evoluo de la lingvo int. (subskribita de Unuel (v.)

Je tiu epoko aperis en Paris nova lingvo int. La »lingvo blua« de Bollack, riĉa komercisto, kiu elspezis multe da mono por publikigi dikajn librojn de gramatiko kaj vortaro. Tiu lingvo estis tiel stranga kiel volapuko, sed malpli scienca. Pli riĉa ol la E-istoj, Bollack povis havi en la Palaco de la socia Eduko de la Ekspozicio grandan standon, tenatan de oficisto vestata blue, kompreneble.

En 1900 aliĝis al E Paul Fruictier, tiama studento de medicino, kiu poste ludis gravan rolon. Kaj je la fino de 1900 fondiĝis nova grupo en Dijon, kiu rapide grupigis grandan nombron de anoj; la tuta urbo Dijon konatiĝis kun E, dank’ al la klopodoj de univ. prof.-oj Meray, Lambert, Lallemand.

Ankaŭ en la fino de 1900 aperis artikoloj en la monata revuo de la plej grava franca turista asocio La »Touring Club«, kiu grupigis pli ol cent mil anojn. La publikigo de tiuj artikoloj, verkitaj de Laisant, Gariel, Lambert, havis plej gravan influon sur la progresigo de la propagando. En komenco de 1901, prof. Bourlet, publikigis en tiu «Revue du Touring Club« sian unuan artikolon pri E.

En apr. 1901, Generalo Sebert, ano de la Akademio de Sciencoj, prezentis al tiu Akademio E-n kaj tiamaniere havigis al E la subtenon de multaj scienculoj; tiu prezento naskis multajn favorajn notojn en la scienca gazetaro.

La »Touring Club«, dank’ al la insisto de Bourlet, decidis labori tre efike por E. La 29 apr. 1901, Beaufront faris publikan kurson en la sidejo de tiu societo. Ĉar la lernantoj estis tro multaj, oni devis organizi duan kurson, faratan de Bourlet, kiu havis inter siaj lernantoj Baronon de Menil, (verkonton de la muziko de la Espero), Buisson, ĉefstenografiiston de la Ĉambro de deputitoj, k. a.

Th. Cart, prof. de germana lingvo en liceo Henri IV sekvis kelkajn kursojn de Bourlet, sed por rapide perfektigi sian konon de E li petis de Chavet privatajn lecionojn. »L’Esperantiste« de sept. 1901 sciigis, ke Bourlet kaj Cart ricevis la Ateston pri Kapableco. Méray propagandis E-n en Lyon kaj varbis la univ. prof. Offret; Emile Boirac, rektoro de la Universitato de Grenoble (poste de Dijon), nove varbita, sendis en E cirkuleron por konigi la kursojn por fremduloj organizataj de la Universitato de Grenoble, montrante per tiu ekzemplo, ke oni povas praktike utiligi E-n; Paul Jobart, presisto en