Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/146

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kis. Tiu fakto devenis de la rivaleco inter la SFPE, estrita de Beaufront kaj la Pariza Grupo, gvidita de Bourlet. La malkonsento inter tiuj du homoj okazis dum 1903, kiam Bourlet ekkonis la drakonan kontrakton inter Z kaĵ Beaufront; li sukcesis, post longa batalado, nuligi ĝin, kaj pro lia interhelpo Hachette faris senpere pli liberalan kontrakton kun Z, per kiu, interalie, ĝi devigis sin eldoni en la »Kolekto Aprobita« gramatikojn kaj vortarojn en la 7 ĉefaj eŭropaj lingvoj. Tiun ruinigon de sia hegemonia revo Beaufront neniam pardonis al Z nek al Bourlet, kaj tial li estis kaptonta la unuan okazon por aliĝi al reformo, kies iniciatoro li povus ŝajni.

Alia kaŭzo de malforto ĉe la SFPE estis, ke ĝi konsistis nur el individuoj, ne el grupoj; neeviteble estis okazontaj malkonsentoj inter la grupestroj kaj la prez. de la SFPE, kiu havis kun ili nenian statutan rilaton. La situacio, interne de Francujo, estis tiam iel simila al tiu de UEA kontraŭ la naciaj societoj, post la milito. Bourlet klare vidis la sekvindan vojon kaj iniciatis de 1904 agadon por kunigi la grupojn en federaciojn, kaj poste aliigi la SFPE en grandan federaciaron; tiu ideo realiĝas iom post iom, okaze de la Ido-skismo, kaj tia estas ja la nuna stato de la SFPE.

Malgraŭ tiuj organizaj malfaciloj, la movado prosperis. 24 feb. 1904 la Franca Asocio por la Progresigo de la Sciencoj donis al la Pariza EG sumon de fr. 200 kiel monhelpon por partopreni en la Ekspozicio de Saint-Louis (Kanado); ankaŭ SFPE voĉis 200 fr. Okaze de tiu Ekspozicio, la Pariza EG pretigis fonografajn cilindrojn per la firmo Pathé Frères : monologo de Hamleto, Kanto de Ofelio, La Espero, La Vojo ktp.

7 aŭg. 1904 okazis en Calais (Nordfrancujo) kunveno de ĉ. 120 E-istoj francaj, anglaj, belgaj, ĉeĥaj kaj germanaj, okaze de kurado de motorboatoj, organizita de la Automobile-Club de F. Tiu kunveno estis la unua, en kiu renkontiĝis multaj alilingvuloj praktike uzante E-n. Oni diskutis pri la akcento, la ortografio de propraj nomoj kaj la E-a insigno. Laŭ propono de Michaux, la tre agema prez. de la EG de Boulogne-sur-Mer (Bulonjo ĉe Maro), oni ankaŭ decidis, ke »kolektiĝo aŭ kongreso simila okazos en 1905, ĉe Bulonjo«. ĉeestis inter la francoj Capé, Deligny, Bastien, MéniL.

Je sept. de 1904 translokiĝis en Paris, kun la alveno de P. de Lengyel, la eld. de Lingvo Internacia, kies redaktadon zorgis, jam de jan. 1902 Fruictier. Ĉirkaŭ tiu duonmonata revuo grupiĝis Cart, Corret, Robert k. a., kaj ili donis al ĝi la specialan karakteron, kiun ĝi konservis ĝis sia malapero: idea malvasteco, »despota« (Z) netoleremo kontraŭ ĉia novaĵo, ĉu lingva, aŭ organiza. Ĝi atakis unue Beaufront, ĉar li enlasis en la verkojn de la «Kolekto Aprobita« neologismojn, ekz. »grimpi« (kies Z-econ tiu ĉi pruvis), kaj post la eksesperantiĝo de Beaufront, ĝi plubatalis kontraŭ Bourlet kaj la grupo de La Revuo. Ne volante juĝi tiujn polemikojn, oni tamen ne povas ne konstati, ke el la grupo de L. I. eliĝis, krom la Sintakso de Fruictier, neniu valora verko, dum ĝiaj kontraŭuloj multigis la verkojn utilajn kaj gravajn (Gramatiko de Aymonier, Vortaroj de Grosjean-Maupin ktp.), kaj potence helpis al la starigo de la int. organoj (Centra Oficejo, K. K. K.) necesaj por la movado.

Tiu jaro vidis ankaŭ aperi la 1-an n-ron de La Int. Scienca Revuo (ĉefred. Fruictier) kaj fondiĝi la Medicina EG de F. (iniciatoro: dro P. Rodet).

La sekvanta jaro, 1905, estis la jaro de la Unua Oficiala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. Michaux renkontis multajn malfacilojn, ĉar la Parizanoj estus volintaj fari ĝin en Paris, sed dank’ al la firma subteno de Z, kiu tre amike rilatis al Michaux, lia projekto prosperis; jam en okt. 1904 aperis komuna alvoko subskribita de Beaufront, prez. de la SFPE, Ŝablono:Ballif, prez. de la Touring Club de France, Bourlet prez. de. la Pariza Grupo kaj Michaux, prez. de la Bulonja Grupo. Kunigi tiujn kvar nomojn sube de unu alvoko ne estis