Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/147

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiam la plej facila afero en la preparo de la kongreso. En letero al Michaux,de la 26 nov. 1904 Z mem fiksis la ĝeneralan aspekton de tiu kongreso, kiu estis iĝonta modelo por la sekvantaj: »La kongreso devas efiki sur la sentojn kaj fari impreson, kiel eble pli grandan kaj neforgeseblan impreson. Multe da soleneco, muziko, efektoj por la okuloj ktp.; ju pli ni efikos sur la sentojn, des pli niaj kongresoj kaj sekve ankaŭ nia afero fariĝos popularaj en la mondo.. Ni devas peni, ke niaj kongresoj per sia soleneco kaj ĉarmeco fariĝu korekscita religia centro, kiu allogados ĉiujare la amikojn al int. frateco el la tuta mondo. . . Eble estus bone aranĝi ian historio-etnografian maskobalon aŭ promenadon, finiĝantan per la danco de int. frateco? .. . (Krome) la kongreso devos ellabori fortikan organizadon de nia tuta laboro«. La 25 jul. Z alvenis Parizon, loĝis ĉe Javal kun kiu li de antaŭe havis profesiajn rilatojn, kaj la morgaŭon estis akceptata de Bienvenu-Martin, ministro por la publika instruado, kiu honoris lin per la kruco de la Honora Legio; li alvenas en Bulonjon la 3 aŭg. kaj prezidas la Kongreson, kiu komenciĝas la 5-an. El la 5 vicprez. estis tri francoj Boirac, Sébert kaj Michaux; sed efektive prezidis nur Boirac. Pro la ĉeesto de Bourlet, Beaufront ne venis, deklarante sin malsana. Post la malferma parolado de Z, kiu finiĝis per la »Preĝo sub la verda standardo«, kantis horoj, kaj estis ludata unuakta komedio »Mensogo pro amo«. Sekvantan tagon okazis granda E-a koncerto, dum kiu oni ludis la 1-an grandan komedion tradukitan E-n »Edziĝo kontraŭvola«, de Moliere. En la kongresĉambrego estis ekspoziciataj komercaj, literaturaj, propagandaj dokumentoj. Oni faris ekskursojn, interalie Anglujon, al Dover. Enskribitaj estis 683 kongresanoj, el 20 nacioj. Tio estis grandega sukceso, kiu vekis entuziasmon inter la E-istoj kaj eĉ en la laika publiko. Oni de tiam ne plu povis kontesti la eblecon interkompreniĝadi pere de nura E. La Bulonja Kongreso donis viglan antaŭenpuŝon al la propagando kaj forte sentigis al la ĉeestantoj, ke E estas jam iel vivanta lingvo.

En tiu sama jaro fondiĝis la Presa E-ista Societo, kiu prenis sur sin la eldonadon de L. I., sub la gvidado de Cart; kaj la Societo E-ista por la Paco}}, sub la gvidado de G. Moch; ekaperis la unuaj n-roj de la Espero Pacifista(monata revuo) kaj de Tra La Mondo, ilustrita distra revuo (ĉefred. Cape-Montrosier). La 3 apr. 1906 estis oficiale elmetita antaŭ la Deputitaro »Projekto pri rezolucio, celanta inviti la Registaron al la enkonduko de la Lingvo Int. E en ĉiujn programojn de la Publika Instruado kiuj enhavas la instruadon pri vivantaj lingvoj«. Tiun projekton redaktis L. Cornet, deputito de Sens, kaj subskribis 11 aliaj deputitoj. Sammomente la »Petit Parisien«, kies eldonkvanto estis tiam »la plej granda en la mondo«, decidis publikigi senpage Ila komunikaĵojn de la francaj E-aj grupoj, kaj citis 8 francajn hotelojn, ĉe kiuj funkcias E-ista interpretisto.

La 1 sept. aperas la unua n-ro de La Revuo, direktata de Bourlet, kaj eldonita de Hachette. »La penso pri fondo de tiu Revuo, skribis poste Bourlet, venis al mi nur, por ke nia Majstro havu okazon regule publikigi siajn modelajn verkojn.« Kaj efektive Z honoris ĝin per konstanta kunlaborado. Tiun iniciaton de Bourlet oni ne povas tro alte taksi: dank’ al li Z povis ricevi sufiĉe altan salajron, kiu ebligis al li la tradukadon de multaj klasikaj verkoj (de »Ifigenio« ĝis »Genezo«), kaj li akiris samtempe la rimedon publikigi ilin grandskale. Sen Bourlet kaj lia Revuo, ni ne havus tiun vastan Z-an verkaron, kiu definitive kreis la E-an literaturon kaj fiksis la E-an stilon.

Samjare fondiĝis en Paris Grupo de E-istaj Komercistoj kaj en Reims la unua E-ista konsulejo, ĉe librovendisto Chauvillon.

Ne estas tie ĉi la loko por detale paroli pri la »Delegitaro por alpreno de Lingvo Internacia«, fondita en 1900 de Leau kaj Couturat. Ties historio estas tro longa kaj ankoraŭ malbone konata. Sed oni povas simple diri, ke Couturat, granda filo-