Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/148

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

zofo, E-iĝinta, rimarkis en la lingvo erarojn, kiujn li volis korekti; li manovris lerte por akiri la apogon de la amaso de E-istoj kaj la konfidon de la ĉefoj; li ŝajnis unue lernigi sin je la forigo de la supersignoj, kaj pro tio akiris la aprobon de multaj bonaj E-istoj. Sed iom post iom li rimarkis, ke la strukturo de la lingvo estas tiel kompakta, ke se oni forigas ia supersignojn, oni devas ŝanĝi ankaŭ grandan parton de la gramatiko (pro vortetoj kiaj: ŝi, ĝi, iĝi, ĉi ktp.) kaj de la vortaro; post multaj provoj, korespondadoj, diskutoj kun aliaj reformemuloj, li, kun helpo de Beaufront, starigis projekton, kiun ili nomis Ido kaj prezentis al Ia Komitato de la Delegitaro, sidanta en Paris de la 15 al la 24 okt. 1907. Tiu Komitato alprenis »principe E-n, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj, sub la kondiĉo de kelkaj modifoj farotaj laŭ la raporto de la sekretarioj (Leau kaj Couturat), kaj laŭ la projekto Ido«. La Lingva Komitato rifuzis kunlabori kun la Komitato de la Delegitaro, okazis skismo inter la E-istoj, kiu, precipe en F., multe malfruigis la propagandon. La francaj E-istoj devis krei al si novan gazeton La Franca E-isto, kies unua n-ro aperis nur en dec. 1908, ĉar »L’E-iste« estis la posedo de Beaufront. Ili devis reorganizi la SFPE, kies aliigon en federaciaron postulis unuafoje Bourlet la 24 jan. 1909. Tiu aliigo, obstine kontraŭita de Cart, efektiviĝis malgraŭ li, post minaco de skismo, en majo 1911. Tiumomente la SFPE konsistis el 10 federacioj, 143 grupoj kaj preskaŭ 10.000 membroj. Ekzistis 43 lernolibroj en franca lingvo (L’E en dix leçons, de Cart et Pagnier; Manuel d 'E , de Chavet e t Warnier ; L’ E à 1’Ecole, de Picard ; Grammaire Complete, d’ Aymonier ; Versions et Thèmes, d’Aymonier et Grosjean-Maupin; Grammaire et Syntaxe, d’ Esselin ktp), 58 verkoj tradukitaj el la franca (Molière : Georgo Dandin, de Z; Renan:Vivo de Jesuo, de E. Gasse; Balzac : Eŭgenino Grandet, de E. G a s s e ; M o 1 i è r e : La Avarulo, de S. Meyer; Molière :Don Juan, de Boirac ; Liebnitz : Monadologio, de Boirac; Mérimée : Carmen, de S. Meyer ; Abato Prevost : Manon Lescaut, de Vallienne; Rolandkanto, de Dro Noël; Fragmente: Lafontaine : Fables, de Vaillant; Mistral : Mirejo, de Noël;) pluraj originalaj romanoj (La kastelo de Prelongo, kaj Ĉu li? de Vallienne), 9 E-aj gazetoj kaj 9 prop. bultenoj aperantaj en Francujo. G. WARINGHIEN.

Dum la krizo de Ido, multaj grupoj estis eksiĝintaj el SFPE, kaj multaj aliaj, ne eksiĝintaj, ne pagis plu la kotizon. Granda parto el ili organiziĝis en regionaj Federacioj (la unua estis la Burgonja, 21 jul. 1907), kiuj deziris interligon, sendepende de SFPE. Cart, prez. de SFPE, deziris konservi la nunan formon (Societo de membroj); Bourlet postulis Societon de grupoj, kaj apogis la ideon de federacio de federacioj. SFPE kunvokis delegitojn de la fidelaj grupoj. (apr. 1909) por reekzameni la regularon; ĝi kunvokis ankaŭ la prez. de la 6 tiamaj fed., kiuj reprezentis 6000 anojn, kaj kiuj, krom la fed. de Provenco (200 anoj), postulis: forigon de izoluloj, malplikarigon de kotizoj, periodan renovigon de la tuta Komitato, kreon de ĝeneralaj servoj. La kunveno de delegitoj, reprezentantaj 600 anojn, ne akceptis tiun programon. Fine de 1909, 8 fed. ekzistis en preskaŭ tuta F. En jun 1910, tri el ili kreis Unuiĝon de fed. E-istaj de F. (Aiziere, Decourt, Duviard). En 1910 la situacio estis do malfacila kaj malklara. La E-ista movado estis distranĉita en du partojn. Ekzistis: 1, La Nacia Societo SFPE, la plej malnova el la naciaj societoj, sed neresaniĝinta post la krizo; 2, Regionaj Federacioj; 3, sendependaj grupoj; 4, izoluloj. Du projektoj de reorganizo konkurencis: tiuj de Paris, kaj de Bourges. La principo de la Pariza projekto estis: ĉiu E-isto estu en grupo, ĉiu grupo en federacio, ĉiu fed. en federaciaro; ne dezirindaj estas izoluloj kaj sendependaj grupoj. La projekto de Bourges konservis tiujn kategoriojn, favorante tamen la fed. pli ol la grupojn, kaj la grupojn pli ol