Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/149

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la izolulojn; post korektoj ĝin akceptis 6224 voĉoj kontraŭ 425 kaj 1074 nepartoprenantoj.

En 1911 estas do starigita nova Societo, kiu kunigis la Nacian Francan Societon por Propagando de E, kies prez. estis Cart, kaj la unuiĝon de fed., kiun prez. Aiziere. La nova Societo, kiu konservis la nomon SFPE, entenis fed. kaj izolitajn grupojn; ĝi akceptis ankaŭ bonfarantajn anojn. Cart rezignis la prezidantecon. Rollet de L’Isle fariĝis prez., kaj la prez. de la Komisionoj estis: propagando, Bourlet; instruado, Cart; gazetaro, Archdeacon. La Societo publikigis bultenon.

De 1907 ĝis 1910 la E-a movado en F. enskribis la plej malgajan paĝon de sia historio, plenan de kontraŭpersonaj atakoj, pri kiuj neniu el la partioj estas senkulpa. Iom post iom la spiritoj repaciĝis, sed malrapide, ĉar dum 1911 daŭris disputo inter Cart kaj L. I. unuflanke, Bourlet kaj la Revuo aliflanke. En la fino de 1910 estis aperinta »Dictionnaire complet E-fr.« de Grosjean-Maupin, tre zorge ellaborita, sed kiu enhavis multajn vortojn neoficialajn kaj ofte kritikeblajn. Cart akre atakis tiun verkon, nomante ĝin »malbona ago«. La situacio de Cart, en la movado franca kaj en Akademio, donis al tiu atako specialan fortecon. La aŭtoro kaj Bourlet interŝanĝis kun li longdaŭran malafablan polemikon. En dua eldono la aŭtoro forigis la plej gravan parton de la kritikitaj vortoj. Krom la personaj motivoj, tio estis epizodo de la ĉiama diskuto inter la kelkfoje netoleremaj »fundamentistoj« kaj la kelkfoje malseveraj »neologistoj«. Sed en tiu epoko la diskuto estis aparte akra, pro la freŝdata skismo de Ido, kaj pro la malnova konkurado inter la du grupoj de eminentuloj. Tiu konkurado estingiĝis iom post iom, kaj poste Cart proklamis la servojn, kiujn Grosjean-Maupin faris al E.

En 1913, la gazeto »Franca E-isto« de Menu de Ménil (fondita 1908) kunfandiĝis kun La Movado de Houbart (fond. 1909), kiu fariĝis la oficiala organo de SFPE. La Franca Federacio de Junaj E-istoj (Duviard, Pichon, Delage), kiu estis eldoninta la gazeton »Juneco« (1909—1910), reorganiziĝis en 1913, kaj elektis ankaŭ »La Movado« kiei organon.

En 1913 ekzistis 10 federacioj, 161 grupoj aliĝintaj al SFPE (inter kiuj la Pariza grupo kun pli ol 1000 anoj), kaj trideko da aliaj. El enketo de SFPE, al kiu nur 124 grupoj respondis, oni povis kalkuli 371 kursojn, kaj plie 46 en oficialaj instruadejoj; 45 urboj monhelpis la lokajn grupojn. Ekzistis 12 E-aj gazetoj, ne kalkulante bultenojn de grupoj kaj de federacioj.

Oni komencis klopodi pri la deka Universala Kongreso, kiu estis okazonta en Paris la 2 aŭg. 1914. Bourlet, la tre agema prez. de la Pariza Grupo, volis prepari Kongreson tute »sensacian«. Tre bedaŭrinde li mortis la 12 aŭg. 1913. La Komitato (Bricard, Chaussegros, Rollet de L'Isle kaj Warnier, sekr.) daŭrigis senlacan preparadon; la Kongreso aperis kiel imponega manifestacio: preskaŭ 4000' E-istoj estis aliĝintaj, kiam eksplodis la milito.

De 1911 ĝis 1914 aperis en F. pluraj vortaroj (Boirac, Plena Vortaro E-E-a kaj E-franca — Chavet et Warnier, Dictionnaire F-E — C. Rousseau , Poliglota Vade-Mecum de Int. Farmacio — kaj Grosjean Maupin, Dict. F-E, kaj Dict. E-F.) Aperis ankaŭ dudeko da tradukoj ( Fenelon, Aventuroj de Telemako, de Vallienne — Balzac, La Vendetta, de Merckens, ktp.).

Dum la milito SFPE sendis al la francaj batalantoj kaj militkaptitoj librojn kaj dokumentojn.

Post la milito la movado estis tute malorganizita, kaj ankaŭ en tiu tempo la laboristaj E-istoj forlasis la neŭtralan movadon kaj formis siajn apartajn grupojn.

Jam en 1919 la estraro de SFPE proponis novan regularon, kaj en 1920 ĝeneraia kunveno faris gravajn ŝanĝojn. Ĉar la grupoj estis preskaŭ malaperintaj, kaj nur individuojn oni povis atingi, la Societo decidis, ke ĝi konsistos nur el individuoj, kaj ne plu el aliĝintaj grupoj, sed kun dezi-