Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/150

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ro, ke en ĉiu urbo la E-istoj formu grupojn.

En 1921 du gravaj faktoj estas menciindaj: la deziresprimo subskribita de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, postulante disvastigon de E (laŭ instigo de Rollet de L’Isle), kaj la komenco de la senlaca propagando de Baudet en la komercaj rondoj.

En 1922 la nombro de la grupoj reorganizitaj ne pliiĝas plu (nur 25); tamen la malnovaj propagandistoj volis konservi la principon de individueco; la novaj, kun Couteaux kaj Dubois, volis aliformigi la Societon en unuiĝon de grupoj; opiniante ke la propagando estas unue loka kaj regiona, poste nacia, ili atribuis unuarangan rolon al la grupoj, kiuj estus enkadrigitaj en regionajn federaciojn por gvidi kaj subteni ilin.

La nacia Kongreso de Limoges (1923) aprobis la novajn ideojn kaj voĉdonis tute novan regularon laŭ la proponoj de Couteaux. Rollet de L’ isle, prez., kaj Cart, vicprez, eksiĝis, lasante plenan liberecon al la novigantoj. Cart restis prez. de la instruada Komisiono (ĝis 1925). Cart, Rollet de L’ Isle kaj Sebert fariĝis Hon. Prez. En 1923 Eyquem estis elektita prez. de la Societo, kaj Couteaux, ĝen. sekr. lom post iom la regionaj prop. federacioj stariĝas en la tuta lando, kaj la varbado de anoj progresas unue malrapide, sed akceliĝas precipe de 1928.

La 3 jun. 1922 bedaŭrinda bato frapas la francajn E-istojn. Léon Bérard, ministro por Ia publika instruado, aperigas cirkuleron, per kiu li malpermesas, ke la Rektoroj de Akademioj allasu kursojn pri E en la Universitatojn, kaj disponigu lokon en lernejoj al la E-istaj asocioj. La ĉefa kaŭzo de tiu decido ŝajnas esti, ke Sovetio alprenis E-n; tamen en F. la proporcio de laboristaj grupoj estis nur 8%. Cetere Bérard ne kondamnis E-n, sed li konsideris ĝin nur kiel skeletan lingvon por int. komercado; sendube lia opinio ŝanĝiĝis, ĉar poste li pensis, ke ĝi povas helpi al la pliproksimiĝo de la popoloj. Tiu decido alportis gravan malhelpon al niaj grupoj, el kiuj multaj kunvenis en lernejoj, kaj al la propagando. En sept. 1924, François Albert, posteulo de Berard, decidis, ke la cirkulero estos de nun nuligita, kaj la 19 jun. 1925 li komunikis tiun decidon al la Rektoroj.Jam la 7 nov. 1924 la Pariza grupo rekomencis siajn kunvenojn en la Sorbonne.

En 1925 la registaro akceptas E-n kiel lingvon por telegramoj, kaj tuj poste la Konferenco de la Tutmonda Telegrafa Unuiĝo akceptas ĝin por la int. interrilatoj telegrafaj.

Eyquem mortis la 27 jan. 1926, en la momento kiam li ĉiumaniere klopodis ĉe la registaro, por ke la SFPE estu deklarata »Societo por publika utileco«. Tia deklaro estas tre interesa por societoj en F., ĉar tiuj societoj rajtas posedi kapitalon, ricevi pertestamentajn donacojn, ktp.; ĝi estas nepre necesa por alporti firman financan bazon. Li ne povis sukcesi, ĉar la Ministrejo por Eksterlandaj Aferoj kontraŭstaris.

La 2 apr. 1926 estas elektita prez. Archdeacon. Li denove klopodis ĉe la Ministrejo malfavora, kun helpo de Guadet. Kvankam tiu provo ankoraŭ ne sukcesis, tamen oni povas esperi, ke baldaŭ ni atingos la celon.

En majo 1926, ĉe la Nacia Kongreso en Parizo, oni diskutas pri unueco de la kotizoj por UEA kaj SFPE: unua gesto de SFPE por unueco de la ĝen. movado. Oni decidas ankaŭ ke la franca lingvo kaj E estos la du lingvoj de la Naciaj Kongresoj.

En majo 1928 (Nacia Kongreso en Lyon), unua diskuto pri ŝanĝoj en la int. regularo de E, kaj pri kunfandiĝo de la Naciaj Societoj kaj UEA. Unue oni kritikas precipe, ĉar la sama persono prezidas la Centran Komitaton, UEA kaj KR, kaj ĉar UEA ne publikigas detalajn kontojn. Oni konkludas, ke ankaŭ la int. movado bezonas definitivan regularon, kaj ke la tiama stato (Kontrakto de Helsinki, 1922) povas esti nur provizora, ĉar la kunekzisto de la Naciaj Societoj kaj de UEA malhelpas al la propagando. Unuparte la dueco de kotizoj malfaciligas varbadon de anoj; aliparte la elekto, la kontrolo de la delegitoj, la apogo kiun ili bezonas