Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/151

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por agi efike, estas aferoj plenumeblaj nur de organizajoj lokaj, regionaj aŭ naciaj. Dubois, franca repr. en KR, estas komisiita por redakti plenan projekton de regularo, kiu tute kunfandos la Societojn kaj UEA. Tiu projekto, zorge ellaborita kaj aprobita preskaŭ unuvoĉe en 4 naciaj Kongresoj (1929, 1930, 1931, 1932), estis la bazo de la reformo adoptita dum la UK en 1932, kiu, post diversaj ŝanĝoj, fariĝis la Interkonsento de Kolonjo, 1933.

En 1930, ia gazetoj en Hindoĉinujo (v.) komencis paroli pri E. En 1931, la Bulteno de la »Ligo por la Homaj Rajtoj« enketas pri la Lingvo Int. E1 77 sekcioj respondintaj, 72 aprobas E-n, organizas paroladojn, ktp.

1932 estas grava dato por E en F. La 30 jul. malfermiĝis la XXIV-a UK e n Paris, sub la patronado de Lebrun, prez. de la respubliko, kaj de 12 ministroj. Honora prez.: Andre Baudet; prez.: Warnier, dank’al kiu la kongreso sukcesis (1618 kongresanoj), malgraŭ la ekonomia krizo kaj la apenaŭ kredeblaj malfacilaĵoj kontraŭ eksterlandaj vojaĝoj de personoj kaj de mono en plej granda parto de Eŭropo. La ĉefa rezultato de la Kongreso estis la nuligo de la Kontrakto de Helsinki.

En 1933, Ferez fondas »Les Légions E-istes« (prez. Marya Schmitter), Asocio de individuoj — eĉ ne ankoraŭ parolantaj E-n — por disvastigi la lingvon kaj triumfigi la idealon de paco.

En la nuna tempo, la E-a movado en F. tre kontentige kreskas. Ĝin apogas la plimulto de la publika opinio, kaj ŝajnas, ke baldaŭ ĝi atingos plej kuraĝigajn rezultatojn. Sed, ĉar ĝi estas multaspekta, oni devas mencii aparte ĝiajn ĉefajn partojn. Konsisto de SFPE . Jaroj Federacioj Grupoj Anoj 1923 0 12 248 1928 13 45 1569 1933 16 94 3200 Tiu tabelo enhavas la Federaciojn de Nordafriko kaj Indoĉinujo. Plie SFPE entenas 4 federaciojn specialistajn: Fed. E-ista Universitata de Fr. — Asocio F. de blinduloj-E-istoj. — F. Ligo de la Amikoj de E. (fond 1930, hon. prez. prof. Langevin, prez. Gaudet). — Asocio amika de la E-istoj Policistoj en F. kaj Kolonioj. 8 aliaj grupiĝoj ne aliĝis al SFPE: F. Ligo de Katolikaj E-istoj — Federacio E-ista Laborista — E SFIO (socialista) — Asocio de F. Poŝtistoj E-istaj — E kaj Commerce — Radio-Club E-iste de F. — La Maison de l’E — Grupiĝo E-ista de la Instruado — ne kalkulante la komunistan Asocion.

Libroj . Post la milito la ĉefaj lernolibroj restas la samaj, kaj plie »Cours Pratique d’E« (1925); — Aperis »Plena Vortaro de E«, verkita de Grosjean-Maupin, ktp. (1930), kaj kelkaj teknikaj vortaroj. Sed la gravaj literaturaj verkoj estas tre malmultaj: nur du verkoj tradukitaj el la franca: Molière : La Mizantropo, de Boucon, kaj Romains : Knock, de Corret ; kaj la originalaj verkoi de R. Schwartz: Verdkata Testamento; Prozo Ridetanta, Anni kaj Montmartre, La stranga Butiko.

Librejoj . Antaŭ la milito, la plej grava fr. eldonejo de E-aj libroj estis la mondfama firmo Hachette, dank’ al Carlo Bourlet. Alia specialigita eldonejo estis la Presa E-ista Societo, fondita de Lengyel en 1904, kiun prezidis Cart. Ekzistis ankaŭ speciala librejo »La librairie de l’E«. Post la milito Hachette ne interesiĝis plu pri E; la Presa Societo fariĝis nur presejo, kaj la »Librairie de 1’ E« estis malaperinta. En 1920, la »Centra Librejo E-ista« aĉetis la plej grandan parton de la verkoj de tiuj firmoj. Ĝi fariĝis la sola tut-E-a librejo en Francujo (direktoro Dauphin). Jaroj Kapitalo Vendo de libroj 1920 45.000 fr.fr. 22.000 fr. fr. 1924 41.000 73.000 1928 71.000 90.000 1932 86.000 144.000

Instruado. La unua pioniro estis Blanc, lernejestro en Livron (Drome), kiu jam en 1898 skribis favorajn artikolojn en pedagogiaj gazetoj, faris paroladojn ktp. En 1900, prof. Lambert varbis prof. Meray, kaj de tiam eminentaj universitatanoj aliĝis