Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/153

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por Atestuloj pri Kapableco. En 1907, oni organizis en Paris vesperkunvenojn teatrajn kaj artistajn, tekunvenojn, promenekskursojn. La sekcio de Montmartre organizis teatrajn vesperojn, kiuj baldaŭ (1909) fariĝis »La E-ista Kabaredo«, prapatro de »Verda Kato«. Antaŭ la milito oni estis organizinta kelkajn tagmanĝojn en diversaj kvartaloj de Paris. En 1924 Camescasse organizis ĉiujaŭde E-istan tagmanĝon. Sed la 12 dec. 1925 Warnier restarigis la famajn vespermanĝojn de la 12-a, trimonatajn; ili estas precipe prop. kunvenoj: oni invitas ĵurnalistojn, scienculojn, politikulojn, ktp., kiuj renkontiĝas kun 50 ĝis 100 E-istoj. En 1931 Mittey fondis ĉiulundan tagmanĝon (Agapoj); en 1933 alia ĉiumerkrede (Balliman). Plie oni kreis rendevuejojn en Paris kaj provinco; la ĉie konata estas tiu de la kafejo Talma, fondita de Ferrari (ĉiusabate), en Paris. Sed la plej fama ekstergrupa kunvenejo estis la »Verda Kato«, E-ista Kabareto en Paris, fondita en dec. 1920 de la E grupo »Amika Rondo«. Ĝi organizis kabaretajn vesperojn en sia »miaŭejo« ĉe apudbulvarda strato Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle. Ĝi tiris sian nomon el la famega »Nigra Kato«, artista kabareto kiu floris de 1885 ĝis 1897. La programoj de V. K., inspiritaj de facila Muzo, konsistis el kanzonoj, revuscenoj, burleskaĵoj, ktp. La ĉefa organizanto estis Raymond Schwartz, kiu forlasis V. K. en 1925, kaj verkis »Verdkata Testamento« en 1926. Lin anstataŭis Paul Echard. Sed fine de 1927, kiam Echard forveturis eksterlanden, la V. K. ĉesis. Cefaj partoprenintoj: Le Cornec, Nels, Menu de Ménil, Marchand, Dubois, Aisberg, Grenkamp.

Domo de l'Esperanto . »La Maison de l’E« estas Asocio de Anikoj de E, fondita en 1928, laŭ la iniciato de Archdeacon kaj Warnier, kun la patronado de eminentuloj aŭ gravaj personoj en ĉiuj fakoj de scienco, tekniko, komerco, turismo, aviado, ktp. Kotizoj altaj,minimume mil fr. ĉiujare. Ĝenerala celo: faciligi la int. rilatojn kaj helpi pli fruktodonan interkonatiĝon, malgraŭ la barilo de la lingvoj; propagandi E-n en la medioj speciale bezonantaj komunan lingvon. Organizas senpagajn kursojn, subvencias gazetojn kaj diversajn E-ajn organizaĵojn, helpas al la ĝenerala propagando ktp. ĝen. sekr. estas C. Rousseau.

Radio. 7 apr. 1924, unua E-a disradiado el Paris (PTT). — En 1924: fondo de Int. Radio-Asocio; ĝin prez. d-ro Corret, kiu paroladis en diversaj radiorondoj. Post raporto de Daniel Berthelot, membro de F. Instituto, la Komitato de la F. Unuiĝo por Radio postulas E-n kiel helpan lingvon de Radio. Eyquem klopodis ĉe Herriot, registarestro, postulante disradiadojn en E. — 12 marto 1925, unua kurso ĉe oficiala stacio (PTT), de Cart, — 19 apr. 1925, la unua Kongreso de Radio-Amatoroj, en Paris, adoptas E-n kiel sian helpan lingvon uzotan apud la naciaj.

En 1926 tri radiostacioj dissendis kursojn ĉiusemajnajn.

Fondo de Int. Radio-Revuo, ĉefred. Corret, (daŭris unu jaron). En 1927 5 stacioj dissendis E-n (Cart, Corret, Delanoue, Deny, Rousseau). En 1932 13 stacioj (inter kiuj la ĉefaj), dissendis kursojn aŭ sciigojn. En 1933 ĉiusemajne, ĉe la stacio TourEiffel, SFPE disradias raportojn pri la turismaj regionoj en F. Ĉefaj aliaj kursgvidantoj ĉe la diversaj stacioj: Avril, s-ino Borel (Borel staciestro en Lyon), Bourdelon, Curnelle, Dubuisson, Favrel, Gicquel, Pinty, Pouchot, f-ino Rameau, Rivier, Rouquie, C. Rousseau, Sedillot, Trotin.

Asocio »Radio-Club E-iste de France« Fondita (1926) por disvastigi E-n ĉe radioamantoj kaj la francan industrion alilanden. Prez. Mesny, sekr. Favrel, aliaj membroj Archdeacon, Chiron, Corret, Warnier, Arger, Aisberg, Cart, Couteaux, Dubois, Houbart, Selves. Administras Favrel kun ges-roj Gaveau. Inaŭguro (20 majo 1927) en la Sorbonne, sub prez. de Lallemand, membro de F. Instituto. Ĉiuj gravaj radio-gazetoj represas la komunikaĵojn de RadioClub (ni citu i. a. generalon Cartier). En 1930 ĝi fondis la revuon Radio-E. Red. Favrel kun Mesny, Archdeacon, Corret, Gaveau. Plie