Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/154

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Favrel organizas la F. Centron pri Informado por Radio kaj E (30 delegitoj en Fr. kaj alilande). La unua kaj dua Naciaj Kongresoj de la »Radio-Clubs«, RCEF aprobigis enkondukon de E kiel lingvon por interkomunikiĝo en Radio. En dec. 1932, ĝi kreis la urĝbultenon SOS, kies abonantoj promesas agi tuj kaj amase, ĉiufoje kiam necesas influi rapide radiostacion. En 1932 kaj 1933, okupis standon en la Foiro de Parizo. Enspezoj: en 1929, 680 fr. fr. — en 1932, 3032 fr. fr.

Nombro de anoj: 1 jan. 1929 45 1932 512 sept. 1933 1095

Ĝi organizis perkorespondan kurson kiu instruis: ĝis marto 1931 170 lernantojn, sept. 1933 670 lernantojn. Tiujn belajn rezultatojn oni dankas precipe al Favrel, animo de RCEF tuj de ĝia fondo. Tiu Asocio aliĝis al SFPE (1929), eksiĝis (1932), kaj poste ambaŭ asocioj interkonsentis pri akordiĝo (1933).

Turismo. En okt. kaj dec. 1900, unuaj artikoloj de Lambert kaj Laisant en la grava »Revue du Touring-Club de France«. En apr. 1901, unua kurso farita de Beaufront ĉe la Touring-Club; tuj poste, alia de Carlo Bourlet. En nov. 1901, la sidejo de la Pariza Grupo fiksiĝas en la Oficejo de Touring-Club (sed la kunvenoj okazas en la Sorbonne). Dum kelkaj jaroj Touring-Club alportis gravan helpon al E, kaj ĝia Revuo varbis multajn E-istojn. Post la milito, la agado ĉe la Sindikatoj de Iniciato akompanas la propagandon ĉe la komercistoj. Iom post iom, tiuj sindikatoj interesiĝas pri E, pluraj presigas reklamilojn. En febr. 1932, la Unuiĝo de la Federacioj de tiuj Sindikatoj esprimis diversajn dezirojn por enkonduko de E en sindikatojn, hotelojn, ktp; pluraj sekretarioj ĉeestis kursojn. En 1930 kaj 1931, SFPE organizas kun la Itala Federacio Turisma karavanojn al Italujo. En 1931, la urbo Cannes, la unua, starigis indikajn platojn en E sur siaj vojoj (dank’al Cresp) ; poste la urbo Cagnes-ĉe-maro (Guerrini). En 1932 la fr. fervojaj Societoj, okaze de la XXIV-a Kongreso en Paris, surmetis afiŝojn aŭ indikajn platojn en E en la ĉefaj limstacioj kaj en Paris; kelkaj konservis ilin depost tiu tempo. En 1932 kaj 1933 la Vojaĝoficejo Globe-Trotter en Paris organizas en sia sidejo kursojn pri E. En 1933 kreo de grupiĝo »E kaj Turisnro«, por helpi al turismo en Fr. kaj alilande per E. Iniciatinto: Dupuis. Prez. A. Baudet, sekr. ĝen. Dupuis, kas. Marseille; alta patronado de subministro por turismo Appel; subvencio de la Norda fervoja Societo. Tiu grupiĝo organizis kolektivajn vojaĝojn propagandajn. En 1933, SFPE organizis karavanon al Köln kaj la bordoj de la Rejno (Petit), kun partopreno de Francoj, Hispanoj, Italoj kaj Katalunoj.

Komerco. La 14 jan. 1899, Canet (stenografisto) gvidis kurson ĉe la »Ecole Pratique de Commerce« en Limoges. En 1904, kreo de Komerca sekcio en la Pariza grupo (Lecaron, Balliman, Peloille); ĝi elektis unu tradukanton en ĉiu departemento, por helpi al la Komercistoj: trofrua provo; ĝi ĉesis en 1910. Ĉirkaŭ 1907 kelkaj grandaj magazenoj interesiĝas je E, havas interpreyistojn, ktp. Sed neniu vera organizo antaŭ la milito. La 9 febr. 1921, la Pariza Komerca Ĉambro aprobis la raporton de André Baudet, kiu rekomendas disvastigon de E kaj ties enkondukon — nedevigan — en la porkomercajn lernejojn. De tiu tempo, la ĉiama propagando de Baudet igis favoraj al E la plimulton de la Komercaj Ĉambroj en Fr., kaj alilande. Kursoj pri E estas farataj en la komercaj lernejoj en Paris, kaj devige en la Lernejo de Supera Instruado por junulinoj. La Komercaj Foiroj (Paris, Lyon, Marseille, ktp.) uzas E-n, havas standojn. En 1931, la Pariza Foiro interŝanĝis 248 leterojn en E kun 26 landoj. En 1923, en Lyon, la Scienca Kongreso por pliampleksigo de la int. komercaj interrilafoj, aŭdinte Bobin kaj Privat, voĉdonis (unuanime krom unu voĉo) deziresprimon rekomendante uzon de E. En 1923, fondo de »E kaj Komerco«. En majo 1925, en Paris, dua Int. Konferenco por uzo de E en Komerco kaj Industrio; pli ol 400 delegitoj reprezentantaj 10 registarojn, 171 komercajn ĉambrojn, 14