Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/155

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

komercajn foirojn, 208 firmojn aŭ privatulojn. 4 feb. 1931, ĝenerala Kunveno de la Francaj Komercaj Ĉambroj, post kiu pluraj patronadas E-n kaj malfermas kursojn. 2 jun. 1931, kunveno de la prez.-oj de la Fr. Komercaj Ĉambroj rekomendas multigon de kursoj kaj petas, ke oni serĉu rimedojn por faciligi uzon de E en komerco kaj turismo.

Asocio: »E et Commerce« fondita (1923) por helpi al disvastigo de fr. ekonomio (Baliiman, Deianoue, Deny, Rousseau, Warnier). La Foiro de Paris kaj la Pariza Komerca Ĉambro estis membroj fondantaj. La prez. estis d-ro Nuyts, poste Grandjean, kaj nun Baudet, kiu donis antaŭenpuŝon. <Ĝi verkis vortaron de teknikaj terminoj nun presatan, organizis kunvenojn por perfektiĝo, perkorespondajn kursojn; kreis bultenon (1928); fondis sekcion por la oficistoj (kunvenoj por interparolado, prunto de libroj); kreis »Société Auxiliaire pour les Applications Commerciales de I’E«. Ni citu ankaŭ: André Petit, Marseille, Dupuis, f-ino Gerard Dusausoy kaj Gueritte.

Sciencoj. Antaŭ la milito, la scienca E-movado naskiĝis en Francujo kaj ankaŭ poste ĝi havis diversajn sukcesojn (aliloke menciitajn). En majo 1925 okazis en Paris Int. {{gsp|Konferenco por uzado de E en sciencoj puraj kaj aplikitaj, organizita de ISAE (Rollet de 1’Isle). Plej eminentaj scienculoj kaj teknikistoj patronis. Prez. Cotton. Ĝi studis la rimedojn por enkonduki E-n en la sciencajn kaj teknikajn rondojn; i. a. adoptis metodon por verki teknikajn vortarojn, kaj komisiis la ISAE por daŭrigi la laboron difinitan. — En 1926 fondo de Bulteno de ISAE kaj de Teknikaj Vortaroj (Rollet de L’lsle, Rousseau). En 1929 fondiĝis la Grupo de la Ekslernantoj de la »Ecole Centrale des Arts et Manufactures« (A. Baudet, Badoit, Courtet, Deny, Dupuis, Marseille).— En 1931, la med. gazeto »Le Phare Medical« malfermis enketon pri E (Cligny), kiu vekis intereson en kuracistaj rondoj. De 1932, tiu gazeto resumas ĉiujn artikolojn en E. (Briquet). — En Meteorologio, ni citu s-anon generalon Delcambre, dir. de la Nacia Meteorologia Oficejo en Paris, kaj reprezentanto de la Ministro por Aviado ĉe SFPE. En 1932, ĉe la Int. Kongreso de Elektristoj, Cotton kaj Mesny apogis Wüster por enkonduko de E en tiun medion. Poste, la oficiala bulteno de la »Societe Française des Electriciens« resumas ĉiujn artikolojn en E (Mesny). En 1933, Cotton prezentis E-n en Madrid ĉe Komisiono por Sciencaj Terminoj komisiita de la int. Instituto por Intelekta Kooperado.

Eminentuloj. En nuna F. preskaŭ neniu kontraŭbatalas E-n. Sed multaj eminentuloj aprobis formale aŭ bonvolis patroni. Jen kelkaj: Membroj de Franca Instituto : Appel, d’ Arsonval, Daniel Berthelot, Branly, Broca, Calmette, Charcot, Cotton, generalo Ferrie, Guillet, Lallemand, Lecornu, Lumiere, Meillet, Painlevé, Richet, Roux, generalo Sebert. Aliaj scienculoj : Aulard, M. Boulle, generalo Delcainbre, Langevin. Membroj de la Medicina Akademio : Broca, Calmette, Pinard; Roux, Sergent, Richet ktp. Industriistoj: Eifel, Farman, Michelin. Verkistoj : H. Barbusse, Léo Clarelie, Fr. Coppée, d-ro Foveau de Courmelles, Leon Frapie, Romain Rolland, Jules Romains. Komercistoj : Pascalis, Andre Baudet.

Politikistoj (ministroj aŭ eks-ministroj): Fr. Albert, Anteriou, Bonnefous, Chaumet, Daladier, Dalbiez, Gaston Gerard, Hennessy, Herriot, Honnorat, Leygues, de Monzie, Painlevé, Steeg, kaj multaj deputitoj kaj senatanoj. En 1907 deputito Lucien Cornet prezentis projekton, subskribitan de 69 kolegoj, por enkonduko de E (nedevige) en la publikan instruadon. — Nun estas formata grupiĝo por E en la Ĉambro de la Deputitoj. Aliaj: Ferdinand Buisson, Albert Thomas. La plej famajn mi citis, ĉar nur en la Scienca Akademio (unu el la 5 partoj de Franca Instituto), pli ol 40 scienculoj subskribis deziresprimon por E (laŭ instigo de Rollet de 1’Isle). »Komuna lingvo estas la plej efika ilo por homfrateco, la esenca instru-