Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/156

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mento por paco« (Richet) — »Vi helpos por krei en la mondo tiun unuecon de direkto, kiun ni, ĉiuj kaj ĉiaj, deziras en nia lando« (Painlevé) — »E estas la plej bela donaco al la homaro« (Prof. Gosset) — »E gardos la naciajn lingvojn kontraŭ la alilingva enpenetro, kiu fuŝas ilin ĉiutage pli.« (Coppee) — »La sukceso de E malebligos la precipecon de fuŝita angla lingvaĉo, kaj helpos samtempe al defendo de la franca, kaj al pureco de la angla.« (Aulard) — Fine Meillet, la fama lingvisto, en sia libro »Les Langues dans l’Europe Nouvelle« : »Vana estus teoria diskuto: E funkciis.« 

Dum la 15 unuaj jaroj de intensa propagando en F., sufiĉe multaj verkistoj atakis E-n. Ni citu: Fr. Sarcey, kun kiu polemikis Chavet (v.) Andre Theuriet, kies opinio tamen ŝanĝiĝis, ĉar poste li permesis la tradukon de siaj verkoj. Remy de Gourmont, kiu severe atakis E-n kaj skribis la antaŭparolon de broŝuro de Ernest Gaubert: »La Sottise Esperantiste« (la E-ista Stulteco), en kiu la aŭtoro opinias, ke jam ekzistas unu tutmonda lingvo, t. e. la franca. Lia frato Jean de Gourmont opinias, ke la tutmonda lingvo estas la latina Sed, krom la lasta, tiuj atakoj okazis antaŭ la milito, kaj nun atakas publike E-n nur kelkaj ĵurnalistoj, kies nomojn ne konservos la estonto. {{gsp|Propagandistoj , kiuj utile agis por E en regiona propagando, sed ne estas menciitaj en la artikolo mem: Aussenac, ĝen. sekr. de la Nordorienta Fed. F-ino Barret (Valenciennes). Bosc (Le Havre). Botolelaky (Madagascar), aŭtoro de la unua ŝlosilo E-malgaŝa. Bourdelon, senĉesa propagandisto en gazetoj, enkondukis E-n en la Foiron de Marseille. Boyer, prez. de la Provenca Fed., igis favoraj al E dekkvinon da parlamentanoj. Collin (Nancy). Coppet (mortinta), kiu estis longtempe komitatano de la Pariza Grupo.Courtinat (Lyon). F-ino Desmarest (Amiens). Doué (Paris). Ferrain, kiu reorganizis la Burgonjan Fed. post la milito. S-ino Ferran (Tours, paroladistino). Frecot (Nancy, mortis). Gabert (Saint-Etienne). Gassot, sekr. de la Centrorienta Fed. Genermont, longatempe komilatano de SJFPE kaj de UEA. Gicquel, sekr. de la Centra Fed. Gillet (Paris, mortis). Gonon (Thiers). S-ino Honnorat (Limoges). Houze (Dunkerque), tre agema en la Norda Fed. kaj en radio. Prof. Jacoubet (Univ. Grenoble). Jossinet, sekr. de la Parizregiona Fed. Kapitano Leger, reorganizinto kaj prez. de la Normanda Fed. Leŭtenanto Mannevy (Conde), mortpafita en Marokko en 1912. Marly (Bordeaux), komitatano de SFPE de pli ol '20 jaroj. Merckens (mortis en 1911), unu el la unuaj batalantoj por E, verkis kun Cart kaj Berthelot la unuan nacian-E-an vortaron, trad. Balzac: la Vendetta, 1911. D-ro North (Strasbourg). Perrin (Calais), aŭtoro de la prop. folioj de G. P. Ploussu (Grenoble). Prochasson; reorganizis la movadon en Francokcidento post la milito, F-ino Rameau (Limoges). Ratefiarison, la unua atestulo pri kapableco en Madagascar post la milito. Fino Recoura, prof. ĉe la Univ. Grenoble. Rivier, organizinto kaj ĝen. sekr. de la Nordafrika Fed. Robin, kiu prezidis la Normandan Fed. antaŭ kaj post la milito kaj organizis grupojn. Sergent (Boulogne-sur-Mer), unu el la organizintoj de la 1-a UK en 1905 kaj S-ino Sergent. Solsona, E-ista presejmastro kaj eldonisto. Soubranne (Tulle). Thomas (Clermont-Ferrand), Tiard (Paris). Multaj francaj E-istoj estas menciitaj en la fakaj artikoloj, ktp. L. BASTIEN

Laboristoj. Sekve de decido favora al E, alprenita de la Int. Kontraŭmilita Kongreso (Amsterdam, 1902), la franca kontraŭmilita sekcio organizis en Paris dum vintro 1902—1903 kelkajn E-kursojn, kiuj liveris al la lab. E-movado la unuajn propagandistojn. En 1905 fondiĝis en Paris sekcio de »Paco-Libereco«, celanta propagandi E-n en ĉiuj antaŭenemaj medioj: socialistaj, anarkiistaj, sindikataj kaj kooperaj. Kursoj estis organizitaj ĉe kooperativoj, socialistaj sekcioj kaj popolaj universitatoj. Cirkuleroj, kantoj, alvokoj, poŝtkartoj kaj prop. broŝuroj estis eldonitaj. Tiam Berthelot kreis la gazeton Int. Socia Revuo, kiu fariĝis la organo de »Paco-Libereco«. Post kelkaj ja-