Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/157

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

roj la asocio kuniĝis kun E-ista Laboristaro«; ŝanĝis la titoion je »Liberiga Stelo«; la sidejo estis en Paris.— En 1910 membroj de Socialista Partio fondis ESFIO-n (Franca E Sekcio de la Int. Laboristaro). La sidejo estis en Paris. La grupo celis propagandi E-n en la Socialista Partio. La sekr. estis Senrono. — En 1911, la sindikatanaj E-istoj fondis Sindikatan E-istan Federacion, kies sidejo estis en la Pariza Laborborso. Kunvenoj okazis akurate ĉiulunde kaj estis iom multnombre vizititaj. — En 1912 ekaperis {{gsp|Le Travailleur E-iste (La Laborista E-isto), kies prizorganto estis Louis kaj poste Habert. Tiu monata gazeto efike helpis al varbado en la sindikatoj. ' — Tiam en Paris tre bruis seso da Idistoj, kies agado malhelpis la propagandon. En la gazeto »La Bataille Syndicaliste« okazis polemiko pri la temo »Esperanto-Ido« kiun sekvis kontraŭparolado en la laborborso; la paroladoj, stenografiitaj, aperis broŝure. Ĉio estis aranĝita de la Sind. Fed.

Post la milito mankis kelkaj el la plej agemaj propagandistoj: Aizieres, Raimond, Senrono, Souchaix, Blangarin, k. a. Sed novaj adeptoj revigligis la E-an aferon kaj ĝin direktis laŭ klasbatala principo. Grupoj formiĝis en kelkaj urboj. Kursoj kaj kunvenoj estis organizitaj. En aŭg. 1919 E. Adam (Lanti) publikigis franclingvan broŝureton. Le Travailleur E-iste reaperis ĉiumonate de aŭg. 1919. La redakcia sekr. estis E. Adam kaj la adm. L. Glodeau. La unuaj numeroj estis redaktataj plejparte en franca lingvo; de marto 1920 ĝi aperis E-lingve (kelkaj numeroj havis suplementon en franca lingvo). Fariĝinte la organo de «Liberiga Stelo«, int. asocio restarigita en 1920, ĝi ĉesis aperi kiam tiu asocio fariĝis SAT. Ĝin anstataŭis Sennacieca Revuo. Ĝi helpis la reorganizon de la movado: Restariĝis la Sindikata E Fed. kaj ESFIO. Ankaŭ estis fondita tipografiista grupo, kiu disiĝis iom poste pro skismo en la sindikatoj. Dum la unua postmilita kongreso de SFPE (Orleans, 1921) kelkaj proletaj E-istoj kunvenis aparte kaj fondis la Federacion de Revoluciemaj E-istoj franclingvanaj, kiu unuigis laboristan E-movadon en la franclingvaj teritorioj. Ĝi celis propagandi E-n en la revoluciemaj medioj. La sidejo, unue en Orléans (sekr.: L’Héritier), translokiĝis post kelkaj monatoj en Parizon, 23, rue Morere. La ĉefaj tiamaj pioniroj estis: Adam, Banmer, Boubou, Coldefy, Glodeau, Habert, Migny, Raulin, Marcel Roux, kaj aliaj. En 1922 la sidejo translokiĝis al Troyes; R. Cap fariĝis sekr. La Federacio aperigis grandformatan gazeton: L’E-iste Revolutionnaire ; ĝi havis 4 n-rojn; red. estis Flugot-Raison. En 1923 la asocio ŝanĝis sian titolon je »Fédération E-iste Ouvrière» (FEO, Lab. E-ista Fed.). La sidejo revenis en Parizon (177, rue Bagnolet). Raguier iĝis sekr.; Ii aperigis 7 n-rojn de nova organo: L’Antinationaliste. Ambaŭ gazetoj ĉefe utilis por kontraŭbatali la agadon de kelkaj Idistoj, kiuj dum la periodo 1919—1924 tre malhelpis la varbadon. Dum tiu periodo la Federacio atingis nur ĉ. 300 anojn.

Ĉe la 4-a Kongreso, H. Cachon estis elektita sekr.; li konservis tiun postenon ĝis 1933. Iom post iom, dank’ al disciplina agado de ĉiuj Federacianoj, FEO koniĝas en la plej diverstendencaj laboristaj rondoj; la laboristaj gvidantoj pli atentas nian movadon ; la varbado al la kursoj plifaciliĝas. De 1924 ĝis 1930, funkciis »Informservo« por la lab. gazetoj; la sekr. estis Chamarre; kaj dum la lasta jaro, L.Kaiser. En 1927 estis decidite presigi bultenon: Bulletin de la FEO, aperonta ĉiutrimonate, anstataŭ la maŝinskribita bulteno aperinta neregule de 1924; ĝi estas sendata senpage al la membroj kaj lernantoj. Ĝin redaktis la sekretario. (Eldonkvanto: 2000 e-roj. En 1929 la bulteno reprenis la titolon: Le Travailleur E-iste. Nun (1933) ĝi aperas ĉiudumonate. (Eldonkvanto: 3509—4000 e-roj.); ĝin redaktas A. Pâris, delegito por la propagando.

La konstanta kreskado de FEO estis haltigata de skismoj rezultantaj de neunueca kompreno pri la rolo de la lab. E-movado, de partia fanatikeco, aŭ de persona ambicio. En