Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/158

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1930—31, du agemaj FEO-anoj komunistaj, Boubou kaj Salan, gvidantoj de la grupoj de Orléans kaj Nîmes, starigis opozicion, kiu celis fari de FEO sekcion de la IPE, komunist-tendenca organizo. Venkita ĉe la 11-a Kongreso (1931), la opozicio fondis en 1932 alian Federacion, kies sidejo estas en Nîmes (Gard), kaj la organon Proleta E-isto. Tiu skismo perdigis ĉ. 200 membrojn al FEO, kiu en 1931 havis 910 anojn en 40 grupoj.

En 1932 malnova socialista membro, Chamarre (La Rochelle) entreprenis imiti la komunistojn por krei socialistan organizon. Liaj sampartianoj preskaŭ unuanime kontraŭstaris vigle lian agadon kaj nur kelkaj sekvis lin, kiam li eksiĝis de FEO. Lia propagando varbis novajn E-istojn kaj li restarigis ESFIO-n, kiu aperigas bultenon: L’E-iste Socialiste. Chamarre estis helpita de prof. Despeyroux, kiu starigis E-Grupon de la Unuagrada Instruistaro.

La disigaj asocioj malamike rilatas al FEO.

Sekcioj : Ekde ĝia starigo FEO havas sekcion en Belgujo, kiun prizorgas Van Aelst. La sidejo estas: 24, rue de Sevigné, Bruxelles-Anderlecht. La sekcio estis prospera kaj ne suferis pro la komunista skismo, sed en 1932 kelkaj membroj el la regiono de Liège fondis regionan federacion sendependan. La sekcio havas nun 130 membrojn en 7 grupoj.

La svisa sekcio havis nur kelkajn membrojn, ĝis kiam fondiĝis grupo en Genève, kiu estis dividata de la skismo.

Komence de 1933 FEO kalkulis 760 membrojn en 26 grupoj — entenataj la belga kaj svisa sekcioj. — FEO estas ligita kun SAT per la Gotenburga Konvencio; ĝi kunlaboras amike kun tiu asocio, por kiu ĝi varbas. — Perletera kurso, starigita en 1921, konstante funkcias sub gvidado de E. Robert, (por Francujo) kiun helpas bonvolaj instruantoj. Meznombre la kurso ricevas ĉiujare 200 lernantojn el 300 informpetoj. La belga kaj svisa sekcioj ankaŭ funkciigas perkorespondan kurson.

La federaciaj kongresoj okazis en Orléans (1921), Troyes (1922), Saint-Denis (1923), Rouen (1924), Lyon (1925), Paris (1926), Ivry (1927), Bourges (1928), Saint-Etienne (1929), Saint-Denis (1930), Nancy (1931), Bruxelles (1932), Lyon (1933).

En 1921, dank’ al monoferoj kaj pruntoj FEO eldonis 203-paĝan lernolibron ({{gsp|Cours Rationnel) de J. Habert, ĉarpentisto, kaj M. Boubou, instruisto, kiuj rezignis siajn aŭtorrajtojn profite al FEO; ĝi estis reeldonata en pluaj 20.000 e-roj. Prop. broŝuro (36 p.) estis eldonata en 50.000 e-roj (1921, 26, 32). En 1925 aperis 76-paĝa broŝuro de Lanti en 2000 e-roj; en 1930 reeldonita 2000 e-re. Plie FEO presigis grandan kvanton da diversaj flugfolioj, afiŝoj, k. a. propagandiloj.

Krom la jam cititaj, ni notu la nomojn de Simone Tinland, Paquier (nuna sekr.), A. Ozérée kaj Suzano Gallo (ambaŭ dronis antaŭnelonge akcidente), Devarennes, M. Roux, C. Roux, Capoulade, R. Launay, Rival, Valiere, k. a.

Noto. Parto pri la antaŭmilita lab. movado pretiĝis laŭ notoj de J. Habert. H. CACHON.


Frankfurt a. M. Urbo en Germanujo; 541.000 loĝantoj. 2-a kongreso de SAT, 12—16 aŭg. 1921; ĉ. 230 partoprenantoj el 12 landoj. Honorprez. Romain Rolland. Pliseverigo de la kondiĉoj pri membreco. — Int. Konferenco por Turismo kaj Reklamo 30 marto—2 apr. 1929. Paroladoj E-lingvaj, la nacilingvaj tradukitaj nur en E. BRUIN.


Franz (franc) Karl, aŭstro-germano, ŝparkasa ĉefoficisto en Wels. Longjara UEA-del.; bona parolanto; multaj kursoj.


Fraŭlino Suzano. Novelo de V. G. Avsejenko, el la rusa trad. Medem. 1914, 64 p. «Agrabla legaĵo, nek valorega nek vulgara romaneto, interesa priskribo de vivo en soleca kolonio.« (G. S., ,E’, 1920, p: 13.)


Fremdvortoj en Esperanto. Aŭtoro: P. Neergaard, 1932, 60 p. Titoloj de la ĉapitroj: la naturo kaj la fonto de la fremdvortoj, starigo de principoj aplikeblaj je elekto de E-formoj de fremdvortoj ktp. Rekomendita de ISAE.