Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/159

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Frenckell, von (frenkel) Karl, finnlandano, konsulo, dipl. inĝ., bankestro. Nask. 11 apr. 1880 en Helsinki. Prez. de la ES en Dresden, 190919. Dum jaroj afergvidanta sekr. de GEA. Ambaŭ societojn li kondukis tre lerte kaj diplomate tra multaj krizoj. Prez. de UK en Helsinki, 1922. Aranĝinto de int. antaŭkongresoj en Dresden, 1911 kaj 1921. Dumviva membro de UEA. Eldonis : Dresdenaj E Sciigoj, verkis artikolojn. Lastatempe laboras speciale por Rotary.


Frenkel Roman, ruso, gimnazia dir. en Enisejsk (Siberio). Verkis: {{gsp|Verdaj Fajrejoj (originalaj poemoj), 1908, 43 p.; tradukis: Maja Nokto de Gogol, 1912; kompilis: Krestomatio por infanoj, 1911. Kunlaboris je Tra la Mondo, La Revuo, La Bela Mondo, Danubo, Juna E-isto.


Frey (frej) Rudolf Michael, aŭstriano, kalkulkonsilanto de la magistrato Wien. Nask. 1 febr. 1885 en Wien. Konatiĝis kun E per L. Siedl pro lia E-insigno dum febr. 1919. Fondis : tramvojista E-unuiĝo de W., 1922, A E-ista Pacifista Societo, 1924, E Organizo de la Ofichavantoj de W., 1925. Faris en 1931 (15 febr.-26 marto) lumbild- kaj filmpropagandvojaĝon »por Aŭstrio« tra Svedlando, Norvegujo kaj Danlando kun subteno de oficialaj instancoj de Aŭstrujo kaj de la nordaj landoj kaj sekve de tio en W. multajn lumbild- kaj filmparoladojn pri la skandinavaj landoj kun speciala prop. por E. Iniciatinto de la »E konferenco, Wien, majo 1934«.


FridöriHenriko, sviso. Mortis 12 apr. 1928. E-isto de 1906. Laboris por E precipe inter instruistoj. Estis prez. de EG en Zŭrich, ano de la ekzamena komitato kaj LK. Alfaris al E la instrumetodon de G. Egli, 1912 (Orell Fŭssii). Kunlaboris je ,E’ kaj Svisa Espero.


Fridrich (fridriĥ) Rudolf, ĉeho, direktoro de gimnazio en Brno. Nask. 1878 en Wien. De 1920 ĝis 1924 li klopodis kunigi E-istojn de malgrandaj nacioj por komune pledi por rajtegalo ; artikoloj pri la temo precipe en Nova Eŭropo kaj Progreso. Tradukis multajn ĉeĥajn beletristikaĵojn.


FriedFried (frid) Alfred Hermann, aŭstro-germano, publicisto. Nask. 1864, mortis 1921 en Wien. Talenta kaj fervora pacifisto; ricevis la Nobel-pacpremion 1911. E-isto, verkis germanlingvan lernolibron, 1903; tria eld. 1905. Kunlaboris al L’E-iste.


Friedrich Ellersiek G. m. b. H Berlin, devenas de la plej malnova E-eldonejo en G. En nov. 1903 fondiĝis la E-Verlag Müller und Borel, kun propra presejo. Posedantoj estis la fratoj Jean kaj Jules Borel (v.). La firmo eldonis la lernolibron de Borel, krome vortarojn de Christaller, Jürgensen kaj Zamenhof, diversajn aliajn verkojn, la kolekton: EBI. En febr. 1904 aperis ĉe la firmo la monata gazeto »Esperantistische Mitteilungen« (E-aj Sciigoj) kiu poste estis alinomata G. E-isto (v.). En apr. 1909 la firmo fondis propagandejon, nomatan »Deutsche E Centrale« (G. E-Centro) kiun gvidis D-ro Linse. Ĝi celis konigi E-n en G. per flugfolioj kaj propagandaj broŝuroj kiujn ĝi eldonis. La plej konata estis la flugfolio »Die Esperanto-Sprache auf einem Blatte« (La lingvo E sur unu folio), kiu ankoraŭ nun ekzistas. D-ron Linse anstataŭis F. Ellersiek de 1. nov. 1909. La tuta eldonejo aktive laboris, sed pro la daŭra malsano de Jean Borel kaj la necesa pligrandigo de la presejo, la entrepreno kunfandiĝis kun tiu de Friedrich Ader, ekzistinta de 1909 en Dresden. La nova firmo sub nomo Ader und Borel G. m. b. H. ekfunkciis la 1 aŭg. 1912. En marto 1922 F. Ader eksiĝis el la firmo, lin anstataŭis F. Ellersiek, alligante la dume fonditan propran eldonejon. La nomo de la firmo ŝanĝiĝis al Ellersiek und Borel kun sidloko en Berlin.

En tiu tempo apartenis jam al la eldonaĵoj de la firmo la Demandaro de Ladavèze, Dokumentoj de Mobusz, kaj la gazeto »E Praktiko« aperanta de 1919. De 1927 sola posedanto estas F. Ellersiek kaj la nomo de la firmo prenis la nunan formon.

En apr. 1929. ankaŭ la firmo Mosse transdonis al Ellersiek siajn E-eldonaĵojn. La tiel kunigitaj firmoj ĝis nun eldonis ĉ. 100 diversajn volumojn en la vendovaloro de ĉ. 200.— svfr.