Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al la fratoj 18 Amerika Filozofia S.

Al la fratoj. Poemo de Z, kiu unue aperis en 1889 en La E-isto. »Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia.« (Privat, Vivo de Z, p:43.)

ALLE: Aŭstria Laborista Ligo Eista, v. Aŭstrujo.

Allum J., norvego; menciita en Hist. de E de Zakrzewski kiel pioniro en N, kaj en Privat: Hist. de E, II. p : 33 kiel LK-ano. Lia nomo kaj laboro kiel E-isto estas tute nekonata al samtempaj E-istoj, certe pro tio, ke li vivis izolule.

Almeida Martins d’ Bernardino (ps. Luzo Bemaldo), portugalo, librotenisto. Nask. 27 jul. 1891 en Lisboa. Aktivulo en la pacifista movado. Unuaranga propagandisto jam helpe al la svisa pioniro Horner. Rimedoj:paroladoj, lecionoj, artikoloj, verkoj poeziaj kaj prozaj. Tereno: Lisboa EG, LES, PEA, kiun li prezidas, la gazeto P E, kies direktoro li estis. Gramatiko kunlabore kun Carreira.

Alomar Serragut Gabriel, hispano, elektra inĝ. Nask. 8 jun. 1885 en Palma, Baleares. Agado en la liberala partio kaj en la Ruĝa Kruco. E-isto de 1905. Kunfond. (1907) kaj ĉ. 10 jarojn prez. de EK Palma. Kursoj en la Nacia Instituto de Baleares.

Alonso Sanz Vicente, hispano, vickolonelo de la vagonara korpuso, nun en pens. Nask. 19 jul. 1863 en Albendiego. E-isto de 1907, laboris unue en Burgos, post 1911 en Madrid. Estis prez. de HEA, 1927—29 kaj de la Centra Madrida EG, 1920—27. Paroladoj, kursoj, artikoloj. UEA-ano de ĝia fondo.

Altenburger Adolf, hungaro, estis mezlerneja prof. en Szeged. En 1906 verkis prop-ilon kun gramatiketo (60 p.) kaj en 1910 gramatikon.

Al Torento.Novelo originale verkita de St. Engholm. 1930, 93 p. Al Torento estas la urbo de la junecaj revoj, poste la ripozejo de laca viro. Cirkaŭ tiun ĉi simbolan signifon havanta urbeto fluas trankvile, tamen dolore, la simpla, sed problemplena historio, kies aŭtoro elokvente, arte kaj kuraĝe pruvas sian talenton. La stilo estas tre bela, kelkloke ĝi estas surprize eleganta kaj sprita.« (Silabo, Hungara Heroldo, 1930, n-ro 5.)

Amades Gelats (ĥelats) Joan, kataluno, publicisto kaj folkloristo. Nask. 23 jul. 1890 en Barcelona. Verkoj pri folkloro kaj popoldanco. E-isto de 1907, fond. kaj prez. de KEF, de la loka EG, kunorganizinto de la 5a UK. Eldonis mliojn da diversaj, artaj E-aj sigelmarkoj kun 243 diversaj bildoj.

Amaj Poemoj. Deko da originalaj versaĵoj kaj ok verstradukoj de J. Grau Casas. 1924, 32 p. »Agrabla melodio lulanta per amaj revoj kaj rememoroj. Tute korekte kaj ofte lerte verkitaj.« (G. S., ,E’ 1924, p : 124.)

Ama Stelaro. Tradukaĵoj kaj originalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p. »Interesa kolekto kun tre diversa enhavo; du unuaktaj komedioj, humoraj aŭ dramaj rakontoj, amaj poezioj. La ĉefa parto estas tradukaĵoj el portugala lingvo.« (G. S., ,E’, 1922, p : 92.)

Amerika Esperantisto. Organo de EANA, fondita en 1906; formato 26x18. Redaktis: A. Baker kaj Ivy Kellermann; J. J. Süssmuth en 1933.

Amerika Filozofia Societo. Fondita en 1743 de Franklin kaj aliaj amerikanaj sciencistoj por favori la sciencojn kaj helpi enkonduki utilajn eltrovaĵojn. En 1887 AFS elektis komitaton por ekzameni la sciencan valoron de Volapŭk. La koniitato, sciante nenion pri E, kondamnis Volapŭkon kaj konstatis la verajn principojn, sur kiuj la L. I. devas esti bazita, tute similajn al la principoj de E. La Societo dissendis ai ĉiuj klerulaj societoj de la inondo proponon pri int. kongreso por starigi L. 1. laŭ tiuj principoj. Z informite pri la proponita kongreso, en sia »Aldono al la dua libro« anoncis intencon lasi la decidon pri la eventuala formo de la L. I. kaj la kontrolon de ĝia sorto ai tiu kongreso. Tamen pro nesufiĉa respondo al la alvoko de la AFS la kongreso ne okazis. Henry Phillips, sekr. de la Societo fariĝis varma amiko de E kaj tradukis la unuan libron de Z. W. G. ADAMS.