Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/164

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita. — Varsovio, julio 1905.« L. ZAMENHOF.

Fundamentoj de la Kvakerismo. De Stephen , el la angla trad. Butler. 1916, XV kaj 154 p. Historio kaj principoj de la Societo de Amikoj (v.). Bona traduko.


Fundamentoj de Leninismo. De Stalin , el la rusa trad. 1931, 122 p. Multnombraj citaĵoj el verkoj de Lenin. Formo iom seka, lingvo korekta.« (G. S., ,E’, 1932, p: 40.)


Funken Leo, germano, asekura reprezentisto. Nask. 21 jan. 1903 en Koblenz-Lützel. Ano de progresemaj movadoj, precipe vivreformaj. -E-isto de 1911. Prez. de la grupo en Koblenz. Gvidis multajn kursojn, ankaŭ laŭ rektaj metodoj kaj per leteroj. Efektivigis unuafoje »Verdan Libertempon«  en 1925 en Bad Ems. Kunlaboranto de E gazetoj.


Furmanik Adam Gabriel, polo, mariavita pastro . . . Nask. 20 dec. 1870. Lia senlaca persistemo favorigis al E la M-an eklezion, kiu eldonas diversajn broŝurojn pri tiu ĉi eklezio. Del. de UEA dek jarojn.