Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/165

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
G


Gabert (gaber) Eugene, franco, kasisto de la urbo St. Etienne; nun emeritulo. Nask. 28 marto 1869 en S. E. Ano-fondinto de la EG de S. E., estis kas., vicprez. kaj prez. de tiu grupo. Eksprez. de Ia federacio FER; komitatano de SFPE. Del. de UEA de la kreo, 1908, eksĉefdel., dumviva ano, honora ano kaj patrono de UEA.


Gabrielo, antaŭe Kiperman, Mikaelo, ruso, episkopo ortodoksa en Ĉuguev. Nask. en 1891. E-isto de 1909. Sekr. de la EG en Kiev, 1910-^14, konsulo de UEA kaj organizinto de la Il-a Tutruslanda E-Kongreso, 1913. En 1912 li faris per-E-an vojaĝon tra Germanujo, Francujo, Hispanujo, Italujo kaj Aŭstrujo.


Gajaj Vesperoj. Verkis kaj kompilis C. Walter. 1931, 80 p. Spritajoj, anekdotoj, humoraĵoj, reguloj por gvidantoj, program-konsiloj por grupkunvenoj kaj ludoj — por fari la grupvesperojn allogaj kaj interesaj.


Gaja Knabo. Rakonto de Björnson, el la norvega trad. Liv. S a n db e r g kaj Dordi J o h a n s e n . 1934, 94 p. Karakteriza rakonto pri la vivo en nordo.


Gaja Lernolibro. De C. W a lt e r. 1933, 118 p. »ĉi estas nur E-a kaj speciale aranĝita por meminstruiĝo; ĝi uzas rektan metodon, celas distri kaj paroligi la lernanton, tial konsistas, sur unu kolono, el 128 amuzaj bildetoj kun demandoj kaj sur dua, el vortoj kaĵ respondoj.« (G. S., ,E’, 1933, p: 181.)


Galambos (-ŝ) I o.ika, hungarino, E instr. Loĝis en Kispest. Ekde 1932 gvidas kUrsojn en urboj de Danujo laŭ Cseh-metodo.


Gale (gejl) Walter A., anglo, kolonelo. Nask. 9 nov. 1855, mortis 20 dec. 1924. En la brita armeo 1875— 1911 (21 jarojn en Hindujo). E-istiĝis en 1907. Multa liferatura laboro sub plumnomo Uoago. Citinda estas lia K o n k o r d a n c o al S e n t e n c o i d e S a l o m o n o kaj manuskripta K o n k o r d a n c o a l M a r t a (ĉe BEA).


Galerio de Zamenhofoj. Kolektitaj de E. W i e s e n f e l d . 1925, 40 p. kaj 19 fotoj. »La reciprokaj influoĵ ĉe I’ familianoj estas tiom grandaj, ke por plene kompreni iun ajn el ili, estas utile ekkoni la tutan familion." (El la Enkonduko.)


Gallois (galŭa) Albert grafo, franco. Nask. 20 okt. 1853 en Bayeux. Soifo al neatenditaj aventuroj logis lin for de Ia hejmo en malproksimajn vojaĝojn, i. a. al Tttnisio, Kanado kaj Gvineo, kie li en 1900—01 partoprenis fervojkonstruon kiel dir. E-isto de 1902 kaj de tiain multe laboris por E en Italujo (edziĝinte al italino). En Riolunato li fondis EG-n; kunfond. de ISPE kaj de la gazeto L’ Ei s t a, 1902. Trad. du lernilojn de Cart (1903—04) kaj la F u n d. de E al la itala. (Laŭ Giambene Ia tradukintoj de la lasta: Junck kaj G. ne konis la lingvon italan; I. B I L, p: 269.)


Garbuft William Henry, anglo, ĵurnalisto. Nask. 15 okt. 1855 en Worcester. Unua sekr. de la Birminghama EK; unua prez. de Mezlanda EF. UEA-del. multajn jarojn en Birmingham.


Garzón Ruiz Jozefo, hispano, advokato. Nask. 6 apr. 1871 en S a n F e r n a n d o. Malnova E-isto, fondis G a z e t o n A n d a l u z i a n kaj G az e t o n H i s p a n a n . Gvidis kursojn. Verkis hispanlingvajn lernolibr-