Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

von Suttner li fariĝis E-isto. Ĉefe al li oni dankas la prezentadon de Ifigenio ĉe la UK en Dresden. De 1912 kasisto de GEA, 1911—14 prez. de la Saksa E Ligo. Partoprenis en ĉiuj UK ĝis la milito. L K. Dumviva membro de UEA, ktp. Senlaca propagandisto per paroladoj kaj artikoloj. Enkondukis E-n en la propra bankejo (kreditleteroj, diversaj formularoj, korespondado.) Per disponigo de ĉambrego en la bankejo li donas konstante belan hejmon al la E Societo en Dresden. Atingis multe ĉe aŭtoritatuloj por E.


Artigas Lasala Jozefo, hispano, lernejestro en Madrid. Nask. 21 nov. 1870 en Pina. E-isto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.


Artigues (artig) René, (ps. ERA), franco, militkuracisto, Nask. 21 majo 1860 en Besançon. Konata precipe pro literaturaĵoj: La Marmalsano, La filino de la feinoj, La Filo de la Sorĉisto, La Maskito (L.L, Revuo, ktp.) kaj kritikaj saĝoplenaj flugfolioj (LI 1908—1913). Faris raporton pri pluraj Kongresoj. Agema propagandisto en medicinaj kaj ruĝ-krucaj medioj. — LK, 1909.


Artikolo. En E ekzistas nur la difina artikolo la. Ĝia uzo prezentas malfacilon ĉefe al tiuj, en kies lingvo ĝi ne ekzistas, ĉar la Fundamento ne orientas pri ĝia uzo, dirante nur, ke ĝi estas uzata kiel en la naciaj lingvoj. La A-on oni devas uzi:

1. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita;

2. se temas pri io kiel reprezentanto de sia klaso, kategorio;

3. se temas pri io ununura, sola en sia speco.

Do la A. propre anstataŭas la vortojn: tiu, tiu certa, ĉiu; sola, ununura; kaj ĝi estas kaj devas esti uzata nur, se anstataŭ ĝi prove estas meteblaj tiuj ĉi vortoj sen la aliigo de l’ senco.

Pli vastan pritrakton pri la uzo de l' A. oni trovas en: Fruictier-Grenkamp: Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado, 1930; Kalocsay : Lingvo, Stilo, Formo, 1931.

A. nedifina ne ekzistas en E. Tamen oni renkontas la vorton unu uzatan tiasence. Tio estas, se ne eraro, almenaŭ nekorekteco de stilo; en ĝia uzo oni estas gvidata de nacilingvaj kutimoj. En okazo de efektiva neceso oni povas uzi iu (se temas pri io apartigita el certa grupo), aŭ ia (se temas pri io tute nedifinita). Ekzemple : »Mi vidis iun serviston« (iun el certa nombro de servistoj). »Mi vidis ian serviston (ian ajn, neniel difinitan). Kelkaj lastatempe pretendas la uzon de unu, kiel nedifina A. Sed ĝia enkonduko estus tute kontraŭ la ĝisnuna lingvokutimo. Tiamaniere ja oni devus diri: »Li estas unu bona homo«, kiel germane onidiras: »Er ist ein guter Mensch«. v. Sintakso. KALOCSAY.


Arvisto Max Erik, estono, magistro de kemio en Nömme. Kunorganizinto de la Tartua ES, de la unua Estonuja E-kongreso , (1922) ktp. Verkinto de la plej detala E lernilo estona por memlernantoj, 1926, ĉ. 200 p.


Asai Erin, japano, prof. de lingvoscienco, malaja lingvo en Kolegio por fremdaj iingvoj de Osaka; bonzo. Nask. 25 marto 1895 apud Kanazawa-si. 1918, finonte studentan vivon, al Imp. Univ. de Tokyo, li prezentis tezon, skribitan en E »Polineziaj popoloj kaj iliaj lingvoj«. Unu profesoro opiniis, ke E ne estas lingvo, malgraŭ tio tezo akceptita. Poste kelkaj imitis tiun ekzemplon. Estis ano de J E Komerca Korporacio. Unu el la tri fondintoj de JEI.


Ashby (aŝbi) Joseph, anglo, svedenborga pastro. Nask. 1847 en Ellington, mortis 30 okt. 1922 en Southport. E-isto de 1904. Tradukis kaj disdonis multe da E flugfolioj pri Svedenborgismo.


Ashley (aŝli) Archibald John, anglo, anglikana pastro. Nask. 1 aŭg. 1884 en Kent. De 1915 paroĥestro en Farnley Tyas, apud Huddersfield. E-istiĝis 1906. Iniciatis fondon de Eklezia E-ista Ligo, 1913; ĝia sekr. 1913—25;. poste neoficiale daŭrigis tiun laboron. Red. kaj parte trad.