Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La Libron de Komuna Preĝo; kunlabore kun pastro Curry trad. Reĝo Lear de Shakespeare. Red. de La Eklezia Revuo, 1917—22.

Asocio de E-istaj Libro-Amikoj v. AELA.


Aspazio. Tragedio en 5 aktoj el la antikva greka tempo. Verkis A. Svjentohovski, el la pola trad. Leono Zamenhof. Kolekto de La Revuo. 1908, 157 p. »Vi trovos en la dramo perlojn de malvarma penso filozofa kaj rubenojn de varma kredo je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj.« (El la Postparolo de Belmont.)


Atanasov D. Atanas (ps. Ada), bulgaro, privata oficisto, antaŭe gimnazia instruisto de literaturo. Nask. 12 febr. 1892 en Sofia, loĝas samloke. En 1910 fondis kaj prezidis studentan E grupon ĉe la Sofia Universitato. En 1911 sekr. de BEL, de 1920 ĝis 1926 vicprez. de BEA kaj red. de BE-isto. Prez. de BEA 1927—28. Tradukis kelkajn verkojn, aŭtoro de lernolibroj, el kiuj unu aperis en 7 eldonoj kaj 36.000 e-roj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.


Atanasov Georgi, bulgaro, pianisto. Nask. 12 dec. 1881 en Nova Zagora, loĝas en Sofia. Kunlaboris por Rondiranto, trad. Unuaj lecionoj de Cart, verkis E. muzikaĵojn, estis kunred. de Danubo.


Ateistoj, v. Liberpensuloj.


Atta Troll. Somernokta sonĝo (poeziaĵo) de Heine, el la germana trad. Zanoni. 1925, 96 p. »Peni redoni en E la esencon de la spriteco kaj lerteco de la aŭtoro, estas kvazaŭ elekti plej armitajn malamikojn, por ke la venko estu pli triumfa. La tradukinto laboris sukcese.« (G. S., ,E’ 1925, p: 170.)


Aŭroro. Organo de SOĈNE, blindula societo en ĉeĥoslovakujo, fond. en 1920; formato 28x25. Red. Vuk Echtner.


Austerlitz (austerlic) Vilmos, hungaro, d-ro, kuracisto en Bardejov-Bartfa (Ĉeĥosl.) Nask. 28 majo 1873 en Eperjes (nun Preŝov en ĈSR). Aŭtoro de pluraj verkoj sciencaj. Fondinto de EG en B., UEA-del. Estis sekr. de TEKA. Faris vojaĝon por propagandi E-n tra Finnlando ĝis la nordpolusa cirklo en 1925. Artikoloj en Int. Med. Revuo ktp.


Aŭstralio: Lando kaj Popolo Originale verkita de A. Delsudo kaj Laŭri Laiho. 1927, 93 p., 29 fotoj. Bela kaj interesa libro pri la nuna Aŭstralio. Aperis ankaŭ en finna traduko.


Aŭstralio Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento la progreso de E estis en A. malrapida. Krome la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado. Certe antaŭ 1900 lernolibroj en angla lingvo ekatingis A-on, eĉ kelkaj personoj provis lerni E-n. Ĉ. 1904 d-ro John Pollen vizitis antipodojn kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de univ. prof. Naylor (amiko de prof. Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al E, tamen eni 1904 lia eldiro helpis al la propagando.

Prof. Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke E »havas komercajn eblecojn« kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekcion. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis, — mi inter iii. Urlaub lekciis angle kun tre germana parolmaniero. La studentoj malatentis, oscedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultajon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis — pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaj almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la