Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/232

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĥabibi Aĥmed, sovetiano, tataro, instruisto kaj redaktoro, prop-isto de E inter tataroj kaj baŝkiroj. Nask. 1S sept. 1893 en vilaĝo Janasal apud Tetjuŝi (Tatario). E-isto de 1914. Cefo de Baŝkiria Literaturadministrejo en Ufa, membro de CK SEU, sekr. de B-a komitato de SEU.


Ĥajan Ĥirob Namĝilob, mongolo, unua pioniro de E inter mongoloj. Eistiĝis dum sia vojaĝo en fremdaj landoj — Turklando, Sovetunio 1920—23. Reveninte Mongolujon 1924, li propagandis tie E-n laŭpove en malfacilaj kulturkondiĉoj de sia noinada lando kiel estro de lernejo de la popolrevolucia partio en la ĉefurbo Ulan-BatorĤoto (Urga).


Ĥaralambev Ĥristo, bulgaro, oficisto. Nask. en 1881 en Tirnovo, mortigita dum la balkana milito de 1912 en la batalo apud Bunar Ĥisar. Studis teologion en Rusujo, el kie en 1900 revenis kiel bona E-isto kaj fervora propagandisto. Animigis la grupon »Lumo« en T., gvidis multajn kursojn, red. la gazeton L u m o en 1907—08 kaj estis samtempe prez. de BEA.


Ĥesapĉiev Simeon St., bulgaro* studento de slava filologio. Nask. 16 apr. 1910 en Sevlievo. Red. de B. E. dum 1931—33. Multaj paroladoj, precipe en gimnaziaj rondoj. Prilingvaj, artikoloj.


Ĥrima (Ĥristo Marinov), bulgaro, laboristo. Nask. 1907 en vilaĝo Oorno Brodi ap. Seres, Makedonio, frue orfiĝis en infanaĝo kaj pasis krudan vivon. Aŭtoro de la originale en E verkitaj libroj: P o e m o d e l ’ p lu g i s t o, poemaro, (1930), Ĉ e a b i sm o, rakontaro, (1931) kaj D u f r ont o j , novelo (1932).


Ĥristoskof Nikifor, bulgaro. Nask. en 188S en Bulgarujo, mortis 25 jara-. dum la inilito bulgara-rumana en 1913. En 1909 pro sia Tolstoja kredo devis forlasi B-ujon, iris al Rum-ujo kie li fariĝis sekr. de Robin kaj de RES; alportis multon al Ia disvastigode E. Kunlaboris al R. E -isto , LI k. a., red. de D a n u b o ĝis la ĉeso.