Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/24

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Aŭstrio.( ĝ i s 1914.) Aŭ. pro sia multlingveco estis taŭga grundo por int. helpa lingvo. Fakte kelkaj provoj por tia idiomo okazis en la 19-a jarcento. Ankaŭ Volapük tie ĉi bone prosperis, sed ĝia malsukceso malbone influis la unuajn paŝojn de E. La unua lingvisto en la tempo de Schleyer, kiu favore prijuĝis la problemon de int. lingvo, estis prof. Schuchardt en Graz.

Estis negermanoj, kiuj unuaj propagandis E-n, precipe ĉeĥoj. La unua grupo fondiĝis en Brŭnn-Brno. La unua E-gazeto, la E-a Revuo estis eldonata de ĉeha instruisto Ĉejka. Li, kiel granda parto de la loĝantaro de la provinco Moravujo, ankaŭ bone komprenis la germanan lingvon kaj tiel aldone aperigis ankaŭ germanajn numerojn de sia gazeto (1902—04). Sed detala lernolibro por germanoj tiam ankoraŭ ne ekzistis. En 1903—06 aperis lernolibroj, verkitaj de Jean Borel el franca Svisujo, de Johan Schröder el Hungarujo (lernolibro en 1906, vortareto en 1912), kaj de Alfred Fried, la fama pacifisto el Berlin. Schröder, redaktoro de ĉiutaga gazeto, estis la iniciatinto de E-propagando en Wien. Lia ĉefa helpanto estis Fred Ahlgrimm. Ili kun malmultaj amikoj ĉiusemajne kunvenis en restoracio en Schauflergasse por ekzercadi la lingvon. Ilin kelkafoje vizitis Otto Simon, juna gimnazia profesoro, tiam en Ung. Hradisch. Simon, kiu ne komprenis la boheman lingvon, dum paska festo 1904 vizitis Ĉejka en Bistritz kaj okazis plurhora interbabilado en E inter germano kaj ĉeĥo, cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi ambaŭ nacioj.

En somero 1905 okazis la unua UK en Boulogne: el Aŭ. germanlingva ĉeestis nur Schröder kaj Sitnon; ambaŭ fariĝis anoj de LK. La efiko de la kongreso por germana Aŭ. estis sufiĉe granda, multaj gazetoj raportis, i. a. »Zeit«, »Neuigkeits-Weltblatt«, »Mährisch-schlesischer Tagesbote« ktp. En »Neue Freie Presse« aperis artikolo de W. Ostwald, kiu multege efikis.

Tiam en kelkaj urboj fondiĝis lokaj grupoj. Krom Wien ankaŭ en Graz, kien du studentoj el Moravujo (Pettera kaj Teltschik) importis E-n, en Reichenberg, okaze de landa ekspozicio, al kiu partoprenis E-istoj, — la unua E-a ekspozicio en Aŭ. — sub gvidado de Schade kaj Richter, en Leitmeritz per Wilhelm Heller, en Teplitz-Schönau per kuracisto d-ro Freisinger naskiĝis grupoj, kiuj en 1908 okaze de la 4-a UK en Dresden kuniĝis al Ligo de Germanlingvaj E-istaj Grupoj en Aŭstrio. Oni eĉ provis eldoni apartan gazeton Informaj Raportoj, poste oni pligrandigis ĝin sub titolo German-Aŭstria E-isto.

Ĉar paŝo post paŝo la publiko interesiĝis por E, el kiu kelkaj eĉ esperis, la solvon de la lingvaj konfliktoj en Aŭ., jam en 1905 tri gravaj Wien-aj organizaĵoj (la komerca unuiĝo; la etika societo; la pedagogia asocio) aranĝis po unu vesperon kun E-parolado. Aliaj gravaj unuiĝoj sekvis, ili akceptis rezoluciojn favore al E. En katolika/ preĝejoj okazis la unuaj E-lingvaj, predikoj, Martin Klein (»Moko«) propagandis E-n inter la laboristaro. Novaj grupoj naskiĝis; en Wien post la E-Klubo (1904) »La Fideleco« (1907), kiu sin okupis kaj okupas ne pri propagando, sed pri traduko de lingve malfacilaj tekstoj, la »Junularo« (fondo en 1910), kiu propagandis inter gejunuloj; la Katolika Grupo (1912); Virina Sekcio (1909). En 1909 estls 142 grupoj kaj 60 informejoj en la tuta antaŭmilita regno. J.Glück kaj d-ro Sós en 1910 verkis sukcesplenan lernolibron. Sós kiel delegito de UEA povis konstati, ke multaj eksterlandaj E-istoj traveturis Wien-on kaj ofte la Wien-anoj povis helpi al ili.

{{gsp|Kongresoj okazis en Wien, 15—16 majo 1910, en Praha 15 aŭg. 1911, en Graz 10—15 majo 1913 kaj en Franzensbad, 31 majo—1 junio 1914, kie oni malkovris Z-monumenton, la unuan en la mondo. Kun la negermamanaj E-istoj en Aŭ. okazis antaŭlaboroj por komuna organizo, sed sen sukceso.

En 1909—11 la E-istoj en Aŭ. sukcese kontraŭbatalis ĉiun provon, propagandi por Ido aŭ aliaj ŝanĝoj de Fundamento. En kolonelo Zwach ili trovis talentan poeton, kiu per originalaj poemoj kaj tradukoj el Schiller