Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/25

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

riĉigis jam antaŭ la milito la literaturon.

Kelkaj instruistoj, krom Simon ankaŭ Sacher, Macho, Fanta Sŭsser kaj la fama scienculo Fuchs fondis en 1913 la unuan fakan instruistan societon inter la aŭ. E-istaro. Ili eĉ starigis privatan ekzamenan komitaton, por faciligi al la grupoj elekti taŭgajn kursestrojn. En la jardeko antaŭ la milito okazis ankaŭ la unuaj paŝoj por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. La E-a organizo de la instruistoj sukcesis gajni la oficialan administracion por E-instruado nur en 1919, sed jam en 1909 en komerca akademio okazis kurso (Simon), en 1910 en komerca lernejo (Kapamadzia), kaj vesperkursoj en publika unuagrada lernejo (Macho), en 1913 Kaftan fondis privatan lernejon (Antaŭen), ŝtate rekonitan. Estis grava sukceso ĉe la ministerio por fervojoj, ke ĝi aperigis du belegajn librojn turismajn en E: «Pejzaĝoj de Aŭstrio« (1911, 120 p.) kaj »La novaj fervojoj tra Aŭstriaj, Alpoj« (1912, 64 p.). E-istoj atingis sukcesojn eĉ ĉe la militistaro : la ministerio por milit-aferoj donis la permeson (1908), ke oficiroj kaj militistoficistoj aliĝu al E-unuiĝo, Wien; en 1910 kapitano Engel parolis en Milit-Scienca Asocio; en 1911 okazis kurso kun 56 oficiroj en Wien (Lochner). O. SIMON.

(Ekde 1914) Post la eksplodo de la milito German-Aŭstria E-isto ĉesis en dec. kaj kun ĝi grandparte ankaŭ ekripozis la movado. Nur kelkaj povis daŭrigi la laboron. Steinhauser kaj Steiner faris kursojn en diversaj lokoj ĉe »Nordbahn«, kie ili deĵoris dum la milito. Steiner eĉ fondis grupon en Korneuburg. Kelkaj kursoj funkciis en Wien (Kaftan), Innsbruck, Graz, Plzen, Praha, Capodistria ktp., Simon gvidis kurson en Nova Komerca Akademio en Wien (1916).

En 1917 la movado fariĝis iom pli vigla, oni gvidis kursojn en multaj lokoj. Ankaŭ grava sukceso ne mankis: 17 apr. 1917 dir. Schamanek komencis prelegi en la Teknika Altlernejo en Wien, li estis la unua lektoro de E ĉe altlernejo en la mondo. Ĝis fino de 1918, kiam la iama Habsburg-monarĥio disfalis kaj estiĝis la nova, malgranda Aŭ., laboris en ĉiuj partoj de la regno fervoraj E-istoj, el kiuj estu citataj kelkaj: Schulhof, Ghez, Kamaryt, Steinhauer, Kaftan, Zwach, Hartwich, Sós, ktp.

En 1919 komenciĝis nova vivo. Akademia E-Asocio estis restarigita de W. Illing. En Leoben kaj Donnawitz laboris Lidl, en Innsbruck Bederlunger kaj Blaas, en Graz Bartel, Halbedl kaj Rogler, en Eggenberg Pernegg, en Wien Frey, Schamanek, Schröder, Siedl, Cech, Kaftan, Steinhauer ktp. Post 5 jara manko aperis gazeto Nova Tempo, (vivis ĝis 1922), fondita de F. J. Schade; krome L a E-isto de d-ro E. Pfeffer (ĉesis en 1921).

3 apr. 1920 estis fondita E-Delegitaro en Wien, ĉefe laŭ iniciato de Kaftan kaj Zimmermann. Fondiĝis en 1921 grava grupo en Salzburg kaj' okazis kursoj (ankaŭ poste) en la tiea Borromäum kaj en la Popolaltlernejo en Villach. E alportis ankaŭ praktikan utilon: 4 majo 1921 326 infanoj, speciale el Graz, forveturis al Hispanujo per helpo de hispanaj E-istoj kaj restis tie 1—3 jarojn. En 1921 la membro de la kursoj pliiĝis. Okazis multaj kursoj en Wien, Melk (Osterreicher), en Graz en la burĝlernejo Paulinum por 105 lernantoj (instr. Lauder) kaj ankaŭ por la infanoj kaj ties gepatroj, kiuj veturis al Hispanujo (Hacki), en Leoben (Puntigam) en Innsbruck (Blaas, Egger), en Villach ktp.; krome en ĉeha gimnazio estis enkondukata E pere de d-ro Jokl. Viena Foiro en 1921 la unuan fojon eldonis varbprospektojn en E kaj daŭrigis tion ĝis 1926. Je Pasko 1922 okazis en Salzburg la 1-a Sudgermana E-Kongreso kaj samtempe granda E-ekspozicio, kiun vizitis ĉ. 15.000 personoj. En 1922 novaj grupoj fondiĝis en Saalfelden kaj Hallein. En Wien fondiĝis tramista grupo, en 1923 la grupo Progreso, en 1924 R. M. Frey fondis E-Organizon de Ofichavantoj de Urbo Wien kun 462 anoj kaj la komunumo Wien disponigis al ĝi hejmon en la magistrata domo. Montriĝis klopodoj por fondo de landa organizo. Jam en 1922 centro