Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por la propagando estis kreita per la entrepreno Nova Tempo, Wien kaj 6 jan. 1923 estis fonda'a tufanda organizo sur neŭtrala bazo Aŭstria E-Delegitaro(AED), kiu havis 32 grupojn; prez. fariĝis Schamanek, Bartel kaj Simon; ĝen. sekr. Schade; en 1926 oni elektis prez. Steiner, ĝen. sekr. Cech; en 1927 ĝen. sekr. Bernfeld.

Okazis kursoj oficialaj aŭ duonoficialaj: Schamanek per dekreto ZII/1008 25 febr. 1922 ricevis permeson instrui en la burĝlernejo de Purkersdorf kaj en la blindullernejo. Ankaŭ li faris en 1923 kursojn por instruistoj kiel sekvo de Ĝeneva konferenco. Frey sukcesis gvidi kurson en la grava popoleduka societo »Urania«.

En 1923 oni komencis prepari la 16an UK en Wien. Ankaŭ policistoj lernis E-n kaj ili portis dum la kongreso brakrubandon kun la vorto E. La 16-a UK okazis 6—14 aŭg. 1924 sub la prezido de ministeria konsilanto Minibeck. Prez. de LKK estis J. Schröder, ĝen. sekr. Schade kaj krome estis en la LKK Hartwich, Sós, Zimmermann, Simon, Smital, Zwach, Sĉamanek kaj Pfeffer. Aliĝis 3400 anoj el 40 landoj, sed la kongreson malhelpis la terura ekonomia situacio en multaj landoj kaj speciale en Germanujo; parte tio estis la kaŭzo de grandega deficito, pagita nur jarojn poste. Dum la UK oni prezentis la dramon de Raimund »La Malŝparulo« kun aktoroj de la fama »Burgtheater«. Okazis granda pacifista manifestacio, kiun aranĝis lerte Frey. En la kongresa jaro okazis ankaŭ fondo de Aŭstria E-isto de H. Steiner, la 2-a Kongreso de la Tutmonda Polica Ligo en Wien, en ĉeesto de multaj oficialaj personoj.

En 1925 oni daŭrigis la aranĝon de landaj kongresoj. En Salzburg 9— 12 aŭg. okazis la 5-a Tutaŭstria E-Kongreso sub la protekto de landestro Rehrl kaj sub prezido de prof Christanell; ĉeestis 200 personoj. 6-a Kongreso en Graz 22—24 majo 1926 sub la protekto de landestro Rintelen kaj prezido de ĉefŝtabkuracisto Dietl, ĉeestis 250 partoprenantoj. 7-a kongreso en Wien 4—6 junio 1927 sub la protekto de ministroj por instruaferoj kaj komerco, policprez. Schober ktp; ĉeesfis 700 personoj en la festsalonego de »Hofburg« sub la prezido de Steiner. Samtempe dum 6 semajnoj en majo kaj junio okazis granda E-ekspozicio, kiu ampleksis tutan etaĝon de grandmagazeno Herzmansky, kaj kiun vizitis ankaŭ la kanceliero Seipel, kardinalo Piffl, policprez. Schober ktp. La 8-a okazis en Baden ĉe Wien 26—28 majo 1928 sub la protekto de landestro Buresch kaj sub prezido de Steiner; bone preparis Pronay el Baden; ĉeestis 200 personoj. La 9-a Kongreso okazis en Linz en 1930 sub lerta aranĝo de Wannek; protektoro estis landestro Schlegel, prezidis Steiner. Oni elektis prez. de AED dir. Wannek.

Intertempe fondiĝis grupoj en Grammat-Neusiedl (F. Svehla) en Baden (Pronay), Steyr (Wimmer), Braunau (Haselbauer), Siegmundsherberg (Scheuer), Katolika Grupo en Wien XVI (H. Schiebl). Sed jam en 1928 aro da grupoj eksiĝis el AED kaj jan. 1929 fondis novan landan organizon Aŭstria E-Asocio (AEA). Fondiĝis ankaŭ Ligo de E-amikoj kaj ankaŭ prop. gazeto »Weltsprache«, sed baldaŭ malaperis ambaŭ.

30 julio — 2 aŭg. 1929 estis grava antaŭkongreso en Wien, kun malfermo de Int. E-Muzeo, kies fondo estas merito de Hugo Steiner, la ĉefa gvidanto de la Aŭ. E-movado. La 31 julio la prez. de la respubliko, Miklas, akceptis la reprezentantojn de la diversaj landoj en aŭdiencio. Sekvis akcepto en la Urbodomo kaj poste malfermo de Int. E-Muzeo (v.) Okaze de la malfermo Steiner eldonis ilustritan gvidlibron pri Wien kaj samjare strateto en Wien laŭ la klopodoj de ALLE estis nomala Z-strato.

La organiza malpaco ne daŭris longe. 18 dec. 1930 sub prezido de R. Kreuz (Geneve) okazis en Wien la reunuigo de la du partioj AED kaj AEA, kiuj de nun laboras sub nomo AEA. Ĉefkunveno de AEA estis aranĝita 28—29 jun. en Salzburg, kune kun la 10-jara jubileo de la tiea grupo; ĉeestis ĉ. 100 E-istoj. En la ĝeneralkunveno de AEA 4 jun. 1933 Stelner estis etektata prez., Frey kaj Pfeffer vicprez. kaj Hovorka ĝen. sekr. Vizitoj de konataj E-propagandistoj