Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/27

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

havis rimarkindan sukceson. Scherer el Los Angeles (1931) faris dum sia mondvojaĝo 8 paroladojn en Wien (1 per radio) kaj krome en Graz, Krems, Linz, Steyer kfp. Scherer estis akceptata de prez. Miklas, kanceliero Buresch kaj urbestro Seitz. 5 apr. 1932 pastro Cseh venis al Wien kaj faris radio-paroladon, publikan provlecionon kaj per tio enkondukis la kursojn de la Morariu-geedzoj ; la kursojn partoprenis 450 personoj. La organizantoj estis Hovorka, Cech, Kaftan, Pfeffer, la kvar anoj de la Labor-Komitato-Wien, kiu eklaboris jam en 1931. Por certigi pli efikan kunlaboron, 20 feb. 1933 fondiĝis Viena E-Unio, kun la celo agadi per la unuigitaj fortoj de ĉiuj Vienaj grupoj. Prez. fariĝis Kaftan, afergvidanto Hovorka.

Kelkaj fremdaj aranĝaĵoj estis utiligitaj je la bono de la movado. Mondkongreso de la Inform-Oficejoj okazis en Wien 14—18 dec. 1930. B. Selzer el Wien kaj R. Kreuz el Genève atingis en tiu nova laborkampo gravan sukceson, Selzer aranĝis ankaŭ fakan E-ekspozicion. Sur la programo de la Rotary-Mondkongreso, Wien, 22—27 junio 1931 estis propono de Sir Charles Mander, «Diskuto pri E«. La demonstracio de E-istoj Warnier kaj Le Blanc (Paris), Applebaum (Britujo), Frenckell (Finnlando), Arnhold (Dresden), Mejhuizen (Holando) bone sukcesis antaŭ 2000 personoj, kaj oni akceptis favoran rezolucion; la tutan aranĝon preparis Frenckell kaj Steiner.

En la kadro de »Katholikentag« en Wien sept. 1933 la katolikaj E-istoj havis apartan aranĝaĵon, kiun partoprenis ankaŭ episkopoj Majláth el Cluj kaj Gföllner el Linz kaj anstataŭanto de kardinalo Innitzer. Multe klopodis prez. Chiba, dir. Schiebl; Steiner varbis por la aranĝoj per radio. La katolika E-societo AKLE fondiĝis jam en 1924 kaj trovis simpation ĉe diversaj ekleziuloj, okazis diservoj en E, (Minoriten-preĝejo) kaj kelkfoje kursoj en teologiaj fakultatoj ktp.

La plej gravaj sukcesoj estis akiritaj ĉe la fremdultrafiko. La ministerio por komerco kaj trafiko en 1927 eldonis la unuan faldprospekton en E »Tra Aŭstrio« en 20.000 e-roj kaj ankaŭ en postaj jaroj la ministerio presigis denove tiujn belajn faldprospektojn en E, la 5-an fojon en 1933 en 10.000 e-roj. La prospektoj varbis efike por tiu ĉi malgranda lando, kaj la gvidanto ĉe la fremdultrafikaj aferoj en la ministerio, sekcia konsilanto Deinlein raportis pri bonega sukceso pere de E-propagando (ĉe la 4-a int. kongreso en 1929.) La iniciaton sekvis ankaŭ la Fremdultrafika komisiono de Wien, la Aŭ. Trafik-Oficejo, la Foiroficejo de Graz, la Landa Unuiĝo por Fremdulfrekvento en Linz, ktp.

Steiner, Frey kaj Cech entreprenis ankaŭ eksterlandajn vojaĝojn por varbi al la fremdultrafiko pere de E-paroladoj. Steiner faris en okt. 1930 lumbildparoladojn pri Aŭ. tra 18 lokoj germanlingvaj en norda Ĉeĥoslovakujo, ĉiam varbante ankaŭ al E per provlecionoj. Li ekveturis la 14 jan. 1932 al granda prop. vojaĝo por sia patrujo tra Polujo, Danzig, Litovujo, Estonujo, Latvujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. Steiner vojaĝis 67 tagojn 12.843 kilometrojn, faris 46 paroladojn antaŭ 9500 personoj, parolis en 6 landoj antaŭ la mikrofono. Li estis subtenata de la aŭ. registaro kaj de ICK en Geneve kaj ricevis registaran rekonon por sia laboro. Frey vojaĝis same kun ministeria subteno en 1930 al Svedujo, Norvegujo kaj Danujo, faris varb-paroladojn kun lumbildoj kaj filmoj, parolis per la radio ktp. Okazis ankaŭ reciproka propagando. Ekz. 3 junio 1930 Frey parolis per Radio-Wien kaj pli poste per 30 lumbild- kaj filmparoladoj en Wien pri la nordaj landoj. La ĉefparoladon ĉeestis la iama ŝtatprez. Hainisch, la tiama kaj la nuna kardinalĉefepiskopoj, Piffl kaj Innitzer, kaj aliaj altranguloj.

Ĉefe fremdultrafikaj motivoj kaŭzis, ke E estis favore konsiderata ankaŭ ĉe la fervojoj. En 1925 la ĝeneraldirekcio de la fervojoj oficiale rekomendis (n-ro 33.037) la lernadon de E kaj permesis al la fervojistoj la portadon de la E-insigno ankaŭ dum la deĵoro. En 1926 estis aranĝitaj 6 kursoj por fervojistoj sub la gvido de Steiner ; la partoprenantojn varbis Presselmayer kaj Panis. En 1928 la aŭ. fervojdirekcio proponis al la direktoroj