Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/28

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la eŭropaj fervojoj aldonon al la int. funkci-regularo, laŭ kiu en la translimaj vagonoj ankaŭ E-surskriboj estu permesataj; la propono estis akceptata. En majo 1932 la direkcio eldonis reskripton, laŭ kiu sur rapidvagonaroj povas deĵori nur konduktoroj, kiuj parolas fremdan lingvon: ankaŭ E estis menciata. La federaciaj fervojoj ĉiujare ekzamenigas siajn konduktorojn pri ilia lingvokono kaj ĝis 1933 193 faris ekzamenon pri E.

La favora akcepto de E flanke de la polico estas dankebla ankaŭ precipe al la fremdultrafikaj interesoj. La unuaj oficialaj permesoj okazis antaŭ la UK en 1924. En 1927 al la policistoj scipovantaj E-n estis permesata porti brakrubandon kun verda stelo, poste la polica prez. en Wien permesis portadi dum deĵoro sur la maldekstra brustflanko nikelumitan metalŝildon (3:10 cm.) kun la vorto E kaj la verda stelo; E estis enkondukata kiel nedeviga fako en la horaron de la polica lernejo pere de klopodoj de Steiner, kiu fariĝis ankaŭ instruisto; en 1932 la E-kurson partoprenis ankaŭ 6 ĉinaj polic-oficiroj. Poste ankaŭ en Graz, Linz kaj Salzburg la policistoj, kiuj parolas E-n, portis la E-ŝildeton. Kurso de E en 1928 okazis ankaŭ ĉe la ĝendarma taĉmento en Wien.

Ankaŭ la radio apartenas al la terenoj, kie E akiris fortikan bazon.La unuan fojon oni parolis per radio en E dum la 16-a UK 1924 el la tiama Teknologia Metia Muzeo. En apr. 1925 E-kurso estis enkondukata en RadioWien, kiun gvidis inĝ. Hartwich, de sept. 1925 W. Smital gvidis la duan E-kurson. De okt. 1927 el Radio-Wien ne plu estas kursoj, sed ĉiusemajne dum 10 minutoj E-varbado por Aŭ. La 18 okt. 1933 je instigo de Steiner komenciĝis disaŭdigoj el Radio-Wien ĉiun merkredon en la malfruvesperaj horoj por la eksterlando. La celo estas, diskonigi sciindaĵojn pri Aŭ. kaj la oficialaj instancoj disponigas la koncernajn artikolojn.

La gazetaro estis same favora al E. Ekz. la gazeto «Kleines Volksblatt«, Wien, en 1920 aranĝis konkurson pri la plej bona E-traduko de la Aŭ. Ligohimno; la unuan premion (100 ŝ.) ricevis prof. Ellinger. La sama gazeto en 1933 enkondukis E-kurson kaj aperigis ĉiusemajne E-rubrikon. La taggazeto »Volks-Zeitung.«, Wien (250.000 abonantoj) dum du jaroj (1930—31) havis E-kurson kaj ĉiusemajne E-rubrikon.

Krom kursoj efemeraj aŭ nur kelkjaraj en tiu aŭ alia lernejo troviĝis ankaŭ rimarkindaj iniciatoj. Baldaŭ post la milito (18. jan. 1920) la tiama estro de la publika instruado, Glöckel, informis la E-unuiĝon de instruistoj, ke la lernantoj de mezaj lernejoj kaj de la supraj klasoj de popollernejoi povas viziti la E-kursojn. La agado de la instruista unuiĝo kaj la sukcesoj de la kursoj konvinkis la registaron krei ŝtatan ekzamenan komitaton por instruistoj de E. La iniciato apartenis al la komunumo Wien, sed la ŝtato ne nur konsentis, sed ankaŭ alprenis la tutan regularon kaj egaligis la komitaton al la aliaj lingvaj ekzamenaj komitatoj. (30 apr. 1925, nr-o 2.163.) Prez. fariĝis Fr. Wolhnann, membroj A. Macho, Joh. Schroder, J. Schamanek, H. Jokl, Fr. Meŝtan, kaj O. Simon. En la unuaj jaroj okazis multaj ekzamenoj kaj la komunumo Wien enkondukis E-n kiel nedeviga fako anstataŭ la franca lingvo en aron da burĝlernejoj en Wien por la lerneja jaro 1926—27; la lingvo estis instruata ankaŭ en aliaj lernejoj. La oficiala lernolibro, liverita senpage al la lernantoj de la komunumo, estis Casari-Scheibenreiter: Lernolibro laŭ moderna, rekta metodo. Sed la ekonomia situacio devigis la komunumon ĉesigi multajn fakojn, inter ili ankaŭ E-n. Ekde tiam la interesiĝo ankaŭ por la ekzameno silentiĝis. En la lastaj jaroj okazis kursoj en Wien nur en kelkaj lernejoj per la memofero de la instruistoj. La ministerio por instruado mem en jun. 1929 permesis, ke E povas esti instruata kiel nedeviga fako en la mezlernejoj kiel la latina, greka, angla, franca, itala kaj slovena lingvoj.

Oni gvidis kursojn ankaŭ en iaj provincaj lernejoj. Ekz. lerneja konsilantaro de Graz en 1929 enkondukis E-n en la mezlernejoj kaj ĉ. 300 lernantoj lernis tiam E-n kaj tiu ĉi urbo en 1930 ordonis, ke la lernej-direkcioj akcelu ĉe la gepatroj de la lernantoj la intereson por la E-instruado; en la