Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/29

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gimnazio Melk en 1930 22 abiturientoj ricevis en siaj atestoj notojn pri E; tio okazis ankaŭ en kelkaj aliaj lernejoj.

La reĝimŝanĝo mem trafis la E-istojn en Aŭ. meze de grava laboro. En dec. 1933 komenciĝis la laboroj por prepari la Int. Konferencon en Wien kun la celo «enkonduki E-n en la lernejon kaj praktikon«. La prepara komitato konsistas el Fr. Übelhör, H. Steiner kaj R. M. Frey kaj la konferenco okazos 20—24 majo 1934, kun helpo de oficialaj instancoj, en kunlaboro kun UEA kaj aliaj faktoroj.

Eminentuloj, kiuj helpas E-n.

Miklas Wilhelm, federacia prezidanto de Aŭ. Favore skribis pri E en 1927 estante tiam parlamenta prezidanto. Okaze de la inaŭguro de IEMW li akceptis en aŭdienco 60 E-istojn, malfermis la Muzeon, parolante ankaŭ en E. Vizitis IEMW 2 okt. 1930 kaj enskribis sin kiel unuan en »Oran Libron«.

Piffl (pifl) Friedrich Gustav, d-ro, kardinalo, princĉefepiskopo; mortis en 1932. Dum jaroj li favoris E-n, vizitis diversajn E-aranĝojn, speciale en katolikaj rondoj. Vizitis IEMW 10 jan. 1931.

Innitzer (inicer) Theodor, d-ro, kardinalo, princĉefepiskopo. Jam de jaroj li favoras E-n, vizitis IEMW kaj ĉeestis E-aranĝojn. Enkondukis E-n en la episkopan seminarion.

Seipel (sajpel) Ignaz, d-ro, fama kanceliero, prelato; mortis en 1932. Li estis la unua eminentulo, kiu salutis la proponon pri IEMW kaj tuj konsentis helpi. Al li E ŝuldas multon.

Schober (ŝober) Johann, d-ro, policprez. de Wien kaj poste kanceliero; mortis en 1932. Li estis granda amiko de E: kreis E-kursojn en la polica lernejo de Wien, ordonis E-insignojn por la deĵorantaj policistoj, kiuj scipovis E-n. Helpis IEMW akiri hejmon en Neue Hofburg, vizitis la Muzeon 8 febr. 1931.

Dollfuss Engelbert, d-ro, kanceliero. Akceptis la hon. prez-econ de Int. Konferenco 1934 kaj la hon. membrecon de IEMW. Skribis belajn vortojn pri E.

Fey (faj) Emil, vickanceliero. lnteresiĝis jam delonge pri E kaj helpis ofte. Bela eldiro pri E.

Buresch (bureŝ) Karl, d-ro, landestro, poste kanceliero, nun financministro. Nask. 12 okt. 1878 en Gross Enzersdorf. Jam de multaj jaroj li helpas E-n. Vizitis IEMW. Belaj eidiroj pri E.

Stockinger (ŝtokinger) Fritz, ministro por komerco. Nask. 22 sept. 1894 en Wien. Bonega eldiro pri la granda de la ministerio rekonila valoro de E.

Neustadter-Stürmer (najŝteter-ŝtürmer) Odo, barono, ministro. Nask. 1885 en Laibach. Bonega eldiro pri E, (kiam li estis ŝtatsekretario por fremdulfrekvento), per kiu li asertas, ke li ĉiam uzos E-n, la plej bonan varbilon, por la fremdultrafiko.

Streeruwitz (ŝtreruvic) Ernst, Ritter von, iama kanceliero, nun prez. de la komerca ĉambro en Wien. Ĉe estis la aŭdiencon de la E-istoj okaze de l’inaŭguro de IEMW, ktp.

Heinl (hajnl) Eduard, iama ministro por komerco, nun prez. de »Oficejo por metifavorigo« kaj prez. de Radio-Wien. Je ĉiu okazo esias preta heipi la progresigon de E. Bonega eldiro pri E.

Übelhör Franz, d-ro, iama unua sekcia ĉefo en la kancelariejo. Nask. 30 dec. 1870 en Wien. Estis la »bona anĝelo« de la E-Muzeo, estas ano de ties Int. Hon. Komitato. Li ankaŭ lernis E-n kaj estas ano de la prepara komitato por Int. Konferenco 1934.

Bick (bik) Josef, d-ro fil., ĝen. direktoro de Nacia Biblioteko, univ. prof. ktp. Al li la E-istaro dankas, ke IEMW estis aligita al la mondfama N. B. Bonege parolis en la inaŭguro de IEMW.

Deinlein (dajnlajn) Erwin, inĝ., ministeria konsilanto en la ministerio por trafiko kaj komerco, sekcio por fremdulfrekvento, kiun li estras. En 1928 li ekuzis E-n kaj de tiam ĉiujare — laŭ la bonaj faritaj spertoj — li denove eldonas vere elegantajn, belaspektajn faldprospektojn. D. tuj montris sian simpation al la aranĝo de.Int. Konferenco 1934.

Fuchs (fuĥs) Alfred, ministeria direktoro, sekcia ĉefo. Nask. 12 apr. 1876. En nobla maniero ĉiam subtenis