Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

E-n. Kiel estro de la trafiko subtenis la eldonadon de la propagandiloj en E kaj ankaŭ unuavice ebligis la regulajn radiodissendadojn por la eksterlando en 1933.

Jary Rudolf, d-ro, direktoro de la fervojoj federaciaj. Nask. 2 febr. 1884 en Wien. Jam kiel sekr. de la tiama ĝen. direktoro li multege helpis E-n. Preskaŭ ĉiuj sukcesoj de E ĉe la aŭ. fervojoj okazis laŭ liaj helpoj.

Propagandistoj, kiuj multe laboris por E (krom tiuj, kiuj havas apartan biografieton): Dürrschmid Karl en Klagenfurt (katolika movado); Gaidosch Franz, polica inspektoro, estis prez. de Polica EL en Wien; Grossinger Richard, dentisto en Salzburg, multajn jarojn laboris fervore; Heeber Wilhelm d-ro, kortega konsilanto, nask. en 1873, estro de la senato de Viena E-Unio; Hirz Franz polica inspektoro en Wien, kun polica konsilanto Buxbaum kaj inspektoro Gaidosch li sukcesis, ke policistoj scipovantaj E-n, ricevis oficialan E-insignon; Maier Hugo d-ro, helpanto en IEMW, nask. 25 sep. 1889 en Wiznitz (nun en Rumanujo), ŝtate ekzamenita E-instr.; Müller Otto, oficisto , prez. de EK Klagenfurt, laboris multe; Nedwid Wolfgang, paroĥestro, prioro, iama prez. de Katolika UE, Wien, faris ofte la predikojn dum la E-diservoj; Paar Fritz, prof. de komerca akademio en Wels, klopodis multe por E speciale inter instruistoj de komercaj lernejoj; Piank Georg, paroĥestro en Karlo-Preĝejo, Wien, nask. 20 dec. 1886 en Oberndorf (nun en ĈSR), E-isto de 1913, faris E-predikojn dum diservoj; Raff Emma, pollingva aŭstrianino, en Wien, de pli ol 25 jaroj laboras por E, gvidis kursojn, honora membro de UEU; Scholz Franz d-ro, registara konsilanto, en Liesing ĉe Wien, longjara E-isto; Sikor Karl Otto, industriisto en Wien, multe laboris en komercistaj rondoj kaj ĉe la Viena Foiro; Stanke Franz, komercisto en Krems ĉe Danubo, longjara prez. de loka EG; Stegmüller Fritz, prez. de EG en Salzburg, bona prop-isto; Tüchler Robert, episkopo de la malnov-katolika eklezio en Aŭ., lernis E-n ĉe Steiner kaj nun varbas en sia medio; Ulbrich Rudolf, poŝtoficisto en Mattinghofen, afergvidanto de AEA, multaj kursoj; Wagnleitner Anton, fervojisto, fondis E-grupon en Wels, kies estro li estas; Weber Gustav, instr. por stenografio kaj E, nask. 21 majo 1886 en Wien, kunlaboris en IEMW de la komenco kiel sola helpanto.

Noto. La artikolo estis kompilita laŭ la detala kronologia manuskripto de Hugo STEINER kun kelkaj kompletigoj kaj komentarioj de la redaktoro.

Laborista movado. Laŭ artikolo de J. F. J. en »La Socialisto« (1927, p: 23.) la lab. movado en Wien naskiĝis 1912, kiam oni fondis »Bohema E-Societo Frateco«, kiu konsistis nur el laboristoj kaj preskaŭ ĉiu membro apartenis al alia nacio. En aliaj partoj de la nuna Aŭ. antaŭ la milito, montriĝis nur etaj signoj de aparta lab. E-movado. Post la milito la plifortiĝo de la socialdemokratio en Aŭ., kaj ĉefe en Wien, (du trionoj de la loĝantaro socialistoj), multe favoris la disvastiĝon de E. Kvankam ne ĉiuj gvidantoj de tiu partio konsideris E-n grava socia faktoro, tamen E havis vastan terenon en la laboristaj medioj, kaj por parto de la sukcesoj oficialaj aŭ duonoficialaj oni ŝuldas al socialista influo.

En 1922 fondiĝis en Linz la Aŭstria Laborista Ligo, kies sidejo fariĝis post unu jaro Wien. En 1924 ĝi estis reorganizita kaj ricevis la nomon Aŭstria Lab. Ligo E-ista (ALLE). En 1924 fondiĝis samcela organizo, la Socialdemokrata E-Federacio de Aŭstrio (SEFA), sed en 1927 ĝi kunfandiĝis kun ALLE kaj de tiutempo la lab. E-movado montris konstantan kreskon. ĝis 1933—34, pri kiu atestas la jenaj nombroj:

1927 1930 1933
Grupoj 39 61 53
Anoj 948 1549 1729
Wien:
Grupoj 18 22 20
Anoj 456 690 746
Provinco:
Grupoj 21 39 33
Anoj 496 859 864

En la kursojaro 1926—27 ALLE aranĝis 69 kursojn kun 1630 partopre-