Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/31

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nantoj kaj 10 progresajn kursojn, en 1927—28 74 kursojn por 1810 personoj, en 1928—29 59 kursojn por 1176 personoj. En 1932 la enspezoj de la societo estis 10.293, la elspezoj 10.429, la prezo de la venditaj libroj 4.029 ŝilingoj.

La ideologio de la gvidado estis pure socialdemokrata, kaj ALLE estis efektiva kultura organizo de la partio. Mem la titolo de la oficiala organo »La Socialisto«» esprimis la socialistan karakteron de ALLE. La gazeto estis fondata en 1926. Antaŭe, (de sept. 1924) la oficiala organo de ALLE estis «Arbeiter E-ist«, la lab. E-gazeto en Germanujo. De 1930 okazis reciproka servo: kiam tiu gazeto fariĝis komunisttendenca, la Socialista E-Asocio en Germanujo akceptis La Socialisto-n kiel oficialan organon.

Unua prez. de ALLE estis Oscar Zimmermann, poste Slezak, de 1925 ĝis 1932 la prez. estis Otto Simon, kies estreco en 1930—31 estis interrompata de unujara prez-e;o de F. Jeiter. Redaktoroj de la Socialisto estis Martin Klein, Adalbert Klatil, Ferd. Seidl kaj Hans Weinhengst. La lasta gvidantaro de ALLE konsistis el prez. Alfred Berdan, vicprez. Franz jonas (la vera animo de la asocio), kas. Rasztoczky Stöckl kaj Kapp, sekr. Haagen, gvidanto de la instrufako Simon, prop. kaj gazetservo d-ro Grimme.

En febr. 1934 post la venko de la Heimwehr-movado la registaro neniigis ankaŭ la socialistan lab. E-movadon. Kuratoro de ALLE fariĝis N. Hovorka kiu volas revivigi la Tab. E-grupojn en la kadro de Popolkleriga Institucio.

Aviado. H. Farman, la mondfama aviadisto, P. Painlevé, la ĵus mortinta franca politikisto, jam antaŭ longe estis amikoj de E. Archdeacon, pioniro de aerflugado, unu el la gvidantoj de la franca E movado. Sed preskaŭ ĉiuj aviadistoj spertas la necesecon de komuna helplingvo. Kiel H Farman diris, per aeroplano oni atingas dum kelkaj horoj aliajn landojn, sed kaŭzas multajn malagrablojn kaj tempoperdon la fakto, ke la aviadisto ne povas komprenigi sin kun la loĝantaro, kvankam ties servon oni ofte bezonus. La sekvaj detaloj signas la iniciatojn sur tiu ĉi grava tereno. En 1909 en Int. Aviadista Ekspozicio en Frankfurt estis aranĝita speciala E informejo. Samjare la gazeto »L’Aéro« en Paris presis lecionojn de E kaj en 1911 ĝi ĉiusemajne enpresis artikolojn en E; la E-parton redaktis Rienzi. En 1911 Gaston Guillaume, prez. de E Sporta Unio, lernis aviadarton en la lernejo de Paulhan, por propagandi E-n inter aviadistoj. En Vladivostok oni enkondukis E-n en Societo de amatoroj por korespondado eksterlanda. En 1913 la »Sachsonia«, aerŝipo de Zeppelin plenumis aerflugojn kun E-flago. En sept. 1925 ISAE prezentis al la III-a Int. Kongreso de Aera Navigado en Bruxelles, deziresprimon, subskribitan de la Aero-Kluboj de Francujo kaj Hispanujo. »La kongreso, konsiderinte la gravajn servojn, kiujn farus al la aeronaŭtiko la uzado de la helpa lingvo E en la int. rilatoj, decidis starigi Int. Komisionon komisiitan por defendi kaj proponi mezurojn ebligantajn la enkondukon kaj disvolvon de la uzado de E, kiel teknika lingvo de la aera navigado kaj petis s-rojn Torres y Quevedo, Paul Renard, Emilio Hirrera, Henry Kapferer, E. Archdeacon, kaj M. Rollet de 1’Isle starigi ĝin, aligante kompetentulojn, kiujn ili juĝos utilaj.« En 1927 la gazeto »Les Ailes« presis regule informojn pri E. Samjare prof. Cart gvidis E kurson por anoj de Int. Ligo de Aviadistoj en Paris, kies prez. Clitford B. Harmon esprimis favoron al E. en La Movado. En turista konkurso por aeroplanoj, starigita en 1929 de »Aero Club de France« kaj akceptita de la federacioj de aera turismo de la ĉefaj eŭropaj ŝtatoj, E estis akceptita kune kun la germana kaj itala lingvoj. En 1930 dum la Aŭstria E Kongreso en Linz la aviadisto Vess Wannek ĉirkaŭflugis la urbon per acroplano, sur kiu estis pentrita konvena prop. teksto.

I. ŜIRJAEV.


Avril Georges, verkista nomo (lia vera nomo: de {gsp|Courmont}}), franco. ĉefredaktoro de grava sudfranca ĵurnalo L’Eclaireur de Nice. Nask. 19 jan. 1874 en Cannes. Pri-