Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/32

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

studas precipe detnandojn literaturajn, muzikajn, belartajn. Talentoplena gazetisto kaj paroladisto. Verkis francajn romanojn kaj diversajn broŝurojn. Havigis al E multajn sukcesojn, precipe en Sudfrancujo. Verkas multnombrajn artikolojn pri kaj en E, en sia jurnalo (ĉiusemajna rubriko) kaj aliaj gazetoj. Direktoro de la Gazeta Komisiono de ICK. De febr. 1934 red. de Nia Gazeto.

Aymonier (emonie) Camille, franco, prof. de liceo. Nask. 17 sept. 1866 en Boujailles (apud Besançon). Verkis dek francajn librojn kaj ankaŭ artikolojn pri literaturo kaj pri francaj verkistoj. De 1900 multe laboris por propagando de E per paroladoj, artikoloj kaj libroj. Teoriisto kaj talentoplena gramatikisto, kies Metoda Kurso estas modelo. Skribis en diversaj E-aj gazetoj. Verkis: Parolado pri E, (1902) — (kun Grosjean-Maupin) Cours méthodique d’ E kaj modela traduko , (3 vol), (1909—10). — Autour de l’ E, (1912) — Réponse à des critiques, (1909) — Une langue vivante artificielle , (1917) — Histoire d’une Délégation , (1915) — Essai sur la dérivation comparée (1921) — l’ E, langue première de l’ enseignement, (1925) — L. L. Zamenhof, (1918) — L. K, 1909, Akademiano 1932.


Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanujo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo.


Azorin Izquierdo Francisko, hispano, arkitekto, urbkonsilisto de Cordoba, parlamenta deputito. Nask. 12 sep. 1885 en Monfonte de Teruel. Akceptigis en kongreso de la socialdemokrata partio proponon favoran al E. Reprezentis tiun partion en la SAT-kongresoj en Göteborg kaj, Stuttgart. Verkis lernolibron, 1924, kaj la gravan oklingvan vortaron: Terminologio de la Arkitekturo, kun 2000 desegnoj, la klariga lingvo estas E (1932).