Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/33

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
B


Baart de la Faille Cornelis Jacob, nederlandano, d-ro de biologio, prof. de natursciencoj en girnnazio. Nask. 20 majo 1880 en Groningen. E-isto de 1901. Starigis en 1903 kun Romein k. a. la unuan vivpovan grupon en Nederlando (Utrecht). Kunverkis kontraŭ-Idan broŝuron en N lingvo.


Baas (bas) P. W., nederlandano, instr. Nask. 9 jun. 1891 en Winschoten. Prez. de LEEN okt. 1931 — okt. 1933, red. de N. E-isto jan. 1932 — okt. 1933.


Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano. Verkis originale J. Ŝapiro, 1921, 44 p. »Tiuj prozaĵoj estas ankaŭ spritaj karikaturaj skizetoj pri niaj samideanecaj moroj. La stilo estas lerta, tre korekta.« (G. S. E. 1922, p: 28.)


Babiladoj pri la Radio, v. Fine mi komprenas la Radion.


Backheuser (bakojzer) Edvardo, brazilano, d-ro, prof. ĉe la Politeknika Lernejo en Rio de Janeiro. Verkis pri geografio, geologio kaj naciaj demandoj. Kunfond. de BKE (1905) kaj BLE (1907), reprezentanto de la brazila registaro ĉe la 20-a UK. Prez. de la 8-a Brazila Kongreso de E. Kiel deputito ĉe la parlamento de ŝtato Rio de ]., li prezentis leĝoprojekton favoran al E. Verkis prop. komedion, faris multajn paroladojn kaj plurajn kursojn. Akademiano.


Backman (bakman) G. Henrik, svedo, kuracgimnastikisto en Helsingborg. Nask. 4 apr. 1867, mortis 14 jul. 1928 en Ramlosa Brunn. Pioniro de E en Sved. Speciale en la kriza tempo de 1909 li nelacigeble agadis. Konstante gvidis kursojn kaj prop-is ĉiumaniere. Prop. vojaĝo en Germanujo en 1909. Heroaj klopodoj por eldoni la gazeton {{gsp|E-Folket, 1911—12, aranĝo de la unua Skandinava Kongreso de E en Goteborg, 1918. Verkis 4 lernolibrojn, (la unuan en 1892), vortarojn S-E kaj E-S (1921,1919),trad. La konscienco riproĉas de Strindberg, 1928.


Baena Nuno, (ps. Forgesito), brazilano, d-ro, mararmea kuracisto. Mortis 11 nov. 1922. Kunfond. kaj unua vicprez. de BKE, fond. kaj unua prez. de la E-grupoj »Norda Matena Stelo« (1909) kaj »Energio« (1921), en Belem (Para). Prez. de la 6-a Brazila Kongreso de E. Poeto kaj rakontisto, verkis Ama Stelaro, (originalaĵoj kaj tradukaĵoj).


Baff William Edward, usonano, patenta advokato. Nask. 20 majo 1S88 en Newark (New Jersey). E-isto de 1903. Kunfondinto de EG en Worcester (Massachusetts), Washington (District of Columbia) kaj Los Angeles. Unua prez. de EG de Los Angeles.


Baggi de Araujo (baĝi di arauju) Irani, brazilanino, bankoficistino. Sekr. de BLE kaj BKE. Laboris ĉe la organizado de la biblioteko de tiu klubo, kiu enhavas ĉ. 2000 volumojn.


Baggi de Araujo Jácome Martins, brazilano, supera juĝisto. Mortis 27 jan. 1912. Plej malnova E-isto en B. (1896). Prez. kaj fond. de la Petropolisa EG.


Baghy (bagi) Julio, hungaro, verkisto kaj E-instruisto, antaŭe aktoro. Nask. 13 jan. 1891 en Szeged; lia patro estis drama aktoro kaj la patrino teatra sufloristino. Post liaj lernejaj studoj ankaŭ li fariĝis aktoro