Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj reĝisoro en diversaj teatroj. La milito rompis lian karieron kaj ses jarojn li devis pasigi for de sia patrujo en rusa militkaptiteco. Ankoraŭ dum sia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li konatiĝis kun E kaj ĝia »interna ideo« tuj forlogis ĝin. Lia ampleksa E-agado komenciĝis jam en la siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj. Alveninte al Hungarujo post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la E-movado: multaj diversgradaj kursoj, gvidado de E-Rondo Amika, aranĝo de lit. vesperoj, ktp. Dum pluraj UK-j li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj. Por la reorganizo de la int. E-movado ellaboris detalan proponon: {gsp|Publika letero}} (1931). P. agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la E-istaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Z fariĝis la tago de la E-a libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonujo, Latvujo, Nederlando, Francujo, ktp. B. kunlaboras al multaj E-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefred. de LM (ĝis 1933). Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: »Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo.« Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Z kaj la antaŭmilitaj E poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Mem Z povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed, krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis, aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna E poezio. Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de B. Lia unua poemaro, la Preter la vivo (1922) montris novan vojon al la E poezio, la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belajoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eč la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en la esprimo de siaj sentoj. Feliĉe li retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen, ke tio forigus nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La vagabondo kantas (1933) B. reiras al la klasika E lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran vers-faran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio. Kiel novelisto, (Dancu Marionetoj (1927), Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno, 1931) li prezentas sin, kien batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn, sed kelkfoje la pintigitan krajonon de la satiristo. Sed en la laste citita longa novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato de siaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Lia unua romano la Viktimoj (1926) estas romano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj figuroj, estas ne eble ne ŝati la romanon, ĉar la poe o scias la manieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco. En la Migranta Plumo ni trovas liajn dramprovojn. En la plej nova verkado (La vagabondo kantas; simplaj versoj; Verdaj Donkiĥotoj, romano kaj karikaturoj, 1933) B, soviĝas ĉiam pli kaj pli al la satiro kaj li iĝas akra kaj forta kritikanto de la E-movado. Lia freŝdata verko: La teatra korbo (1934) enhavas rememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto;