Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/351

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

simpla, klare fiksita vivkoncepto li kreis figurojn, kiuj nekonfuzeble reprezentas la potencojn de bono aŭ de malbono. Efektive liaj ĉefherooj estas karaktere tiel perfektaj, ke ili perdas sian naturan homecon. Sekvas, ke en tempo de psikologiema kaj realisma litcraturo liaj romanoj impresas iom arkaike, kaj estas tacile taksi maljuste ilian valoron. Formetinte sian kritikan analizemon, oni devas konfesi, ke en la limoj de eksmoda skolo L. sciis verki bonstilajn romanojn, kiuj ĝisfine tenas la intereson dank’ al la intrigaj aventuroj kaj amhistorioj, kiujn li plektis ĉirkaŭ la moralan kernon. Cetere la kredkonflikto en la anirno de la »herezema« heroo estas tiel simpatie pentrita, ke la leganto kunsente sekvas ĝin. Postmilite en Stranga Heredajo L. eĉ pli forte emfazis sian evangelismon, opiniante, ke renaskiĝinta Kristanismo devas doni moralan forton al la nebuleca E-ismo, kiu ,kun ĉiuj aliaj pacmovadoj, ne povis eĉ iomete malhelpi la sangan mterbuĉadon. Pro Iŝtar, la plej sukcesa el la kvaro, havas kiel historian fonon la antikvan Babilonon, en la tempo de la biblia Ijob, kiu aperas kiel figuro en la romano .— Ĉiuj liaj verkoj transskribiĝis Brajlen. Verkis aŭ tradukis multajn aliajn verkojn; lastatempe: Palestino kaj ia Biblio en la Kristana Revuo. W. B. JOHNSON

Lyndridge (lindriĝ) Alfred Wheeler, anglo, instr. komerca. Nask. 25 dec. 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaro de Pitmana Stenografio al E.


Lyon. Urbo en Francujo; 571.000 loĝantoj, kies urbestro estas Ia politikisto Herriot, amiko de E. Radiostacio kun konstantaj E-disaŭdigoj; staciestro la E-isto E. Borel. — 7-a kongreso de SAT 12—16 aŭg. 1927; ĉ. 200 partoprenantoj el 15 Iandoj. Rilatoj kun LEA-oj. Program-projekto. BRUIN.