Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/36

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Balĉiunas Ignas, litovo. Nask. 10 marto 1909 en Gataŭĉiai. E-isto de 1923. Gvidas konstante kursojn. Estrarano de LES kaj Kaŭnas-a ES.


Bálint Gábor, d-ro hungaro, univ. prof. de uralaltajaj lingvoj. Nask. 13 marto 1844 en Szentkátolna, mortis 25 majo 1913 en Temesvár. Li parolis 21 lingvojn. La unua hungara pioniro de E. En 1897 li gvidis kurson por universitatanoj en Kolozsvár kaj eldonis litografite la regulojn de E. Iniciatis kaj helpis la eldonon de la unua HE gramatiko.


Balkdnyi (balkanji) Pal, (ps. Vera Nurhom; P. B.), hungaro, bankoficisto. Nask. 11 marto 1894 en Budapest. De 1912 li laboras energie kaj tre diversflanke por E. En 1918 li fondis la Prop. Komitaton sub prez. de famaj hungaroj, samjare aranĝis E-an fakon en la B-a Milita Ekspozicio. De 1918 ĝis 1928 aranĝis ĉiujare E Standon ĉe la B-a Int. Foiro. 1918 kunhelpis revigligi HES, gvidis kursojn. Multon zorgis pri la gazetara prop. servo. La Int. Foiro kaj la Ĉefurba Fremduloficejo je lia iniciato uzas grandskale E-n, De 1929 organizis viglan movadon inter la skoltoj kun rimarkinda sukceso. Li reprezentis la B-an komercan ĉambron en la konferencoj de Venezia, Paris kaj Frankfurt, parolis eksterlande kaj en B. per radio E-e. Entute depost la milito la plej fervora H prop-isto. De 1922 ĉefdel. de UEA. Estis kunlaboranto de La Revuo. HDE k. a. Verkis kelkajn novelojn, eldonis la unuan libreton de Kalocsay (Mondo kaj Koro, 1921), ktp. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.


Ballard Charles William, anglo, kontisto. Nask. 12 jun. 1867 en Edgware, apud London. En lia kvina jaro la familio transloĝiĝis en NovZelandon. Pioniro de stenografio. Dum la lastaj dudek jaroj li dediĉis semajne unu vesperon al E instruo de novuloj. Estis prez. de Komerca EK kaj ES en Melbourne, Red. de La Suda Kruco dum du aŭ tri jaroj, kunlaboris por aliaj gazetoj.


Balliman(baliman) Jean, franco, komercisto. Nask. 2 majo 1876 en Paris. Prez. de la vitrovendistoj en Francujo. Direktis gazeton Paris-E ĝis 1914. En 1905 fondis sekcion komercan kun delegitoj en tuta Francujo, sed tiu provo montriĝis trofrua. Post la milito eldonis gazeton France-E. Direktas Asocion E et Commerce. Trad.: Francaj Poezioj 1922; Maitre Pathelin, farso de la 15-a jarcento, 1922.


Banham (benem) Frank Reginald, (ps. Robo), anglo, korektisto. Nask. 11 apr. 1398 en Lowestoft, Anglujo. Alvenis Aŭstralion dec. 1914; akiris diplomon de BEA, 1926; surprenis redaktorecon de La Suda Kruco en apr. 1929. Verkaĵoj; originalaj kaj tradukitaj artikoloj kaj skizoj en LSK de okt. 1927. Lingvaj artikoloj en E gazetoj, prop. artikoloj en la taggazeto »The Age« (Melbourne). Edziĝis febr. 1931 kun Hilda Dawes, diplomito de BEA. Kunlaboranto de la Enciklopedio.


Bankfakuloj. 9 marto 1926 en Berlin estis fondita Bankfaka E Grupo, kiu celis propagandon de E en bankfakaj rondoj kaj daŭran korespondadon kun eksterlandaj samfakanoj. 28 dec. 1926 ĝi fariĝis Bankfaka E Asocio Tutmonda kies unua jarkunveno estis 10 jan. 1928 en Berlin. Adreso de la prez.: Karl Fischer, Friedrichsruher Str. 3, Berlin-Halensee. Pri efektiva funkcio de BEAT lastatempe mankas informoj.


Banmer Lucien, franco, bankoficisto. Nask. 12 jan. 1893 en Damvillers. Lernis E-n tute sola en 1906 Soldatiĝis kaj revenis kripla en 1915. En 1918 gvidis kurson en Paris, kaj konatiĝinte kun Lanti kaj Glodeau, kun ili k. a. restarigis »Liberiga Stelo«-n kaj poste kunfondis SAT. Estas ties ĝen. sekr. ĝis nun kaj faris en tiu funkcio multe da laboro. Iniciatis la eldonon de Vortoj de Lanti kaj verkis por ĝi antaŭparolon.


Bánó Miklós (ps. CĈuvi Lovostan), hungaro, d-ro, inĝeniero. Nask. 4 jan. 1890 en Miskolc. Perdis la vidpovon en 1915, sed ne ĉesis labori en teknikaj kaj stenografiaj movadoj de l’ vidantoj. De 1911 E-isto. Prop-isto de La Verda Standardo. Post la milito animo de la E-movado inter hungaraj blinduloj, fondinto de blindula grupo de HES, akiris plurfoje permeson intense instrui E-n en