Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/37

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la blindullernejoj. Verkis lernolibron, kritikojn, poemojn, ktp. Unua premio por originala poemo ĉe Katalunaj Floraj Ludoj. Lia edzino, Irén Antal, aktiva E-istino, kaj ilia filineto trijara: Klara Varma, jam paroletas E-e. Kunlaboranto de la Enciklopedio.


Barabás (barabaŝ) Abel, hungaro, mezlerneja prof., verkisto. Nask. 19 aŭg. 18/7 en Verespatak, mortis 1915. Aŭtoro de la unua H gramatiko de E en 1898 (Kolozsvár); verkis ankaŭ prop. artikolojn.


Baranyai Imre (ps. Emba), hungaro, pentrajagento. Nask. 14 marto 1902 en Alap. Propagandas E-n en socialdemokrataj rondoj. De 1931 sekr. de la lit. sekcio de SAT. Poemoj en SAT-organoj kaj HDE. Kunlaboranto de la Enciklopedio.


Barbaraj prozaĵoj. De Bertrana el la kataluna trad. Jaume Grau Casas. 1926, 59 p. »La verkisto kun preciza observkapablo pentras semojn el la vivo de simplaj kamparanoj. La stilo de 1’ traduko estas bona.« (Totsche, L. M. 1932, p: 39.)


Barbusse (barbüs) Henri, franco, fama verkisto; pacifisto kaj komunisto. Nask. en 1874. Honora prez. de la 1-a SAT-kongreso, 1921. Amiko de la lab. E-movado. Artikolo en E-ista Laboristo, 1921.


Barcelo Andreu (barselo) Juan hispano, infanteria kapitano. Nask. 7 jan. 1884 en Selanits, Baleares. Sekr. de EK Palma, fondinto de la grupoj »Lumo« kaj »Amikeco«. Del.de UEA. Cseh-instruisto, gvidis kursojn.


Barcelo Caimari (barselo kajmari) Francisco, hispano, advokato, urbkonsilanto, sekr. de komerca ĉambro. Nask. 14 nov. 1884 en Palma, Baleares. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de EK Palma.


Barcelona. Urbo en Hispanujo, la ĉefurbo kataluna, 775.000 loĝantoj. — 5-a UK 6—11 sep. 1909, 1287 kongresanoj el 32 landoj; ĉefaj temoj: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.


Bardoulet E., la unua pioniro de E en Nova Kaledonio. Aliĝis al E en 1898. Vigla prop. precipe per artikoloj en Numea.

Ŝ


Bareluloj kaj Fadenuloj. Moderna fabelo por ge (mal) junuloj, de Maurois, el la franca trad. Berno Fabo. 1933, 105 p. Satira historio de du subteraj popoloj, kiuj pro bagatelo malpacas. Multaj tutpaĝaj ilustraĵoj.


Barni Giovanni, italo, teknikisto. Nask. 7 apr. 1889 en Verona kaj loĝas en Oenova. E-isto de 1912. Kunfondis en 1913 »Laboristan E Grupon«. Tiu grupo eldonis la Devoj de la Homo de Mazzini. Li estis preskaŭ ĉiam prez. de tiu grupo kaj gvidis multajn kursojn. Prof. de E.


Barrett John, usonano, diplomato. Nask. 28 nov. 1866, en Grafton (Vermont). Direktoro ĝenerala de Panamerika Unuiĝo 1907—20. Prez. de EANA 1910—12. Prez. de UK en Washington, 1910. Aŭtoro de diversaj libroj, precipe pri panamerikaj interrilatoj.


Bartel Karl, aŭstriano, germano, industria oficisto. Nask. 5 febr. 1892 en Graz. E-isto de 1907. Kunfondis int. klubon »Junaj E-istoj«, gvidis multajn kursojn, iniciatis 1920 »E-helpon por Aŭ. infanoj«: Hispanujo gastigis 324 infanojn dum unu jaro. Trad. en La Semajno; La Marto; Scienca Gazeto.


Barthelmess Norbert, germano, ĵurnalisto. Nask. 19 febr. 1897 en Düsseldorf. E-isto de 1911. Trad. artikolojn en E de UEA, 1912—13. Gvidis kursojn en lab. grupo en Düsseldorf, 1922—24. Partoprenis multajn SAT-kongresojn kaj en kelkaj funkciis kiel ĉefprotokolanto. Red. de Sennaciulo , 1924—25 kaj de 1928 ĝis nun. Ankaŭ red. de La Nova Epoko de 1930 kaj de La Lernanto. Trad. Fausto de Goethe, I. parto, 1923. Verkis la rakonton Diablidoj kaj parte la kursan lernolibron por laboristoj Petro (1925, de li reverkita 5-a eldono en 1932). Kompilis : Proletaria Kantaro (1924) kaj Unua Legolibro, 1932. Li verkis poemojn, rakontojn, kiuj aperis en SAT-organoj. Larĝaj horizontoj, sociaj kontrastoj. Li preferas la temojn pri infanoj, penetras en la infanan animon, kaj kondukas la leganton en la ĉarman, petolan, tamen preskaŭ ĉiam nubo-ombran mondon de la malriĉaj prolet-infanoj. EMBA.