Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/38

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Bartoŝik Dolfa, ĉeho, instr., grafikisto kaj desegnisto. Nask 1 majo 1907 en Borŝice. E-isto de 1926. Unua prop. en Kromeriz inter gestudantoj, rezulto 2 kursoj en YMCA. Fondis Slovaka EK en Uh. Hradiŝte. Gvidis Cseh-metodajn kursojn. Publikaj prelegoj en eksterlando. Kunlaboranto de Ligilo.


Bárth Frantiŝek, ĉeho, komercisto en Bratislava. Nask. 14 okt. 1884 en Praha. Tie li estis pioniro de 1900: unuaj informaj artikoletoj en la tieaj ĵurnaloj; kunfondo de EK. Multon vojaĝis, vivis multajn jarojn ekster sia patrujo. En Sofia kunlaboris kun G. Atanasof. Dumviva membro de Leningrada ES.


Basic English. (bejsik ingliŝ). Simpligita formo de la angla lingvo, kompilita de C. K. Ogden, 1932 kaj propagandata ankaŭ kiel int. lingvo. La vorto »Basic« formiĝis el la unuaj literoj de la vortoj »British, American, Scientific, International, Commercial« La bazo de la sistemo estas 850 zorge elektitaj anglaj vortoj, inter ili 18 verboj, 600 substantivoj, ktp. Verbojn, substantivojn ktp., por kiuj mankas vorto en la sistemo, oni devas esprimi per anstataŭigo, parafrazo, difino aŭ analizo. (Kritiko de B. E. en la 50-a kaj 51-a n-roj de HDE, 1933, de M. C. Butler.)


Bässler (besler) Otto germano, preseja laboristo en Leipzig; proks. 40jara. Direktis la SAT-gazetservon de 1925—30, poste eksiĝis el SAT kaj aliĝis al IPE, laboris por PEK. Edzino ankaŭ E-istino.


Bastien (bastjen) Louis, franco, intendanto-generalo. Nask. 21 dec. 1869 en Obernal (apud Strasbourg). E-isto de 1902. Sin okupis multe pri la propagando en norda Francujo, kaj poste en orienta. Post pensioniĝo li rekomencis plej ageme labori. Depost kvin jaroj, li fariĝis, kiel vicprez. de SFPE, unu el la plej sindonemaj prop-istoj en F. Li multe klopodis por la nova int. organizo de la E-movado. Verkis: Naŭ lingva Etimologia Leksikono, 1907. Trad. de Bossuet, Funebra Parolado de Princo de Condé, 1911. Kunmetis poŝvortareton por francoj, 1932. LK, 1909, kaj prez. de la sekcio de la Teknikaj Vortaroj. Cefkunlaboranto de la Enciklopedio.


Batalo pri la Domo Heikkilä . De J. Linnankoski, el la finna trad. Setälä . 1919, 60 p. »Kontrasto inter fortaj ideoj kaj virineca sentemo. Unu el la perloj de l' Finna literaturo.« (Laŭ la tradukinto.)


Batta József, hungaro, fertornisto. Estis sekr. de HESL, red. de Munkáskultura . En 1926 politika elmigrinto el Hungarujo, poste kunlaboranto en SAT-organoj. Unu el la gvidantoj de IPE kaj red. de Internaciisto ĝis 1933.


Baudet (bode) André, franco, inĝeniero-industriisto. Nask. 18 apr. 1876 en Paris. Eminentulo en la komercaj rondoj, en kaj ekster Francujo. Prezidinto de multaj komercaj oficialaj societoj. Prezidis la Parizan Komercan . ĉambron dum 4 jaroj, kaj la kunvenon de la Komercaj ĉambroj. En 1921, komisiita por raporti al la Komerca ĉambro de Paris pri utileco kaj elekto de int. helplingvo, li komencis sian studon skeptike. sed rapide fariĝis konvinkoplena E-isto, penetrigis la lingvon en la komercon en kaj ekster Francujo, E-igis multajn komercajn ĉambrojn. Delegito de la Pariza Komerca Ĉambro al la Kongresoj de Genève (1922), Venezia (1923), Paris (1925). Fondis kaj prezidas la Asocion E kaj Komerco. Al li E dankas siajn progresojn en la komercaj rondoj de Francujo. Verkis broŝurojn pri E kaj Komerco, rimarkindan paroladon kun kurso de E en unu horkvarono, kaj La komerco antaŭ kaj post cent jaroj prelego farita ĉe la 24-a UK.

L. BASTIEN.


Baudouin de Courtenay (boduen de kurtnej) Jan Micislavv, polo, devenanta el franca familio, univ. prof. Nask. 3 marto 1845 en Radzymin apud Warszawa, mortis 3 nov. 1929 en W. Eminenta lingvisto, ano de la Pola Akademio. Aktiva liberpensulo, prez. de la Pola Asocio. Kuraĝa defendanto de la interesoj de ĉiuj naciaj malplimultoj. Varma amiko de E, multaj artikoloj en la E kaj pola gazetaro, multaj paroladoj. Kiel vicprez.