Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/39

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la Delegitaro en 1907 defendis tie E-n kontraŭ aliaj projektoj.


Baxter (bakster) James G., skoto, asekuristo. Nask. 30 jan. 1865 en Liverpool. UEA-ano n-ro 1030. Red. kaj eld. grupan gazeton Nia Propra. Speciala - ekzamenisto por BEA.


Bayol (bajol), franco, oficiro. Nask. 20 jan. 1871 en Lille, mortigita en la milito 1915. Konata pro sia propagando ĉe la Ruĝ-Krucaj Societoj, al kiuj li faris multajn paroladojn en tuta Francujo. Fondis la societon E-Croix-rouge (1905), kaj redaktis ĝian bultenon. Verkis: E-Croix-rouge, trad. en sep lingvojn.


BEA: Brita E-Asocio,v. Britujo.


BEA: Bulgara E-Asocio, v. Bulgarujo.


BEAT: Bankfaka E-Asocio Tutmonda v. Bankfakuloj.


Beauchemin (boŝmen) A P., franca kanadano, pioniro de E en Kanado. Fondis grupon »La Lumo« en 1901 ; red. de gazeto La Lumo. Iama L. K.


Beaufront (bofron) Louis de, franco, prof. Nask. 3 okt. 1855 en Paris. Ĉe liaj studadoj lingvistikaj li ricevis konsilojn, eĉ lecionojn de Max Müller mem kaj tio faciligis pli malfrue al B. ricevi de tiu granda lingvisto laŭdan mencion pri E. Li ankaŭ studis speciale la Dominikanan filozofion, kiu kondukis lin al la teologio; li ricevis doktorecon pri teologio, sed fakte estis nek monaĥo, nek sacerdoto. Vojaĝante en Hindujo kaj en aliaj landoj, B. spertis mem neĝustecon de la aserto, ke oni povas kompreniĝi ĉiuloke per la franca kaj angla lingvoj, sed B. ja komprenis ankaŭ la germanan, hispanan, italan, hungaran kaj araban lingvojn. Tiu fakto inspiris al B. (18-jara) la rimarkon, ke la vortoj »tabako«, »teatro« k. a. kompreniĝas internacie malgraŭ formalaj diferencetoj, kaj tio kondukis lin al ideo pri artefarebla lingvo int. Fariĝinte privata instruisto ĉe amikoj en 1877 post financa katastrofo kaj gravega tifo, li provis realigi L. I. per sistemo, kiun li nomis »Adjuvanto«, sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo.) B. estis la unua franca Eisto, aliĝis al E jam en 1888, kaj tuj komencis propagandi en la regiono de Toulouse kaj Albi. B. eldonis en jan. 1892, laŭ la rusa lingvo, la unuan lernolibron por francoj. Fondis en jan. 1898 la revuon L’ E-iste kaj SPPE, kiu elvokis en Francujo la fondiĝadon de la unuaj grupoj kaj la organizon de instruado, pri E. Ekde la fondo prezidis tiun societon; eksiĝis en 1908. Li la unua ellaboris plenan gramatikon de E, klarigante la manieron por esprimi en bonstila E la naciajn parolturnojn, kaj tiamaniere evitante la danĝeron de naciaj dialektoj en E mem. En la daŭro de kelkaj jaroj (1892—1905) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj vortaroj, i. a. la famanCommentaire sur la grammaire E, 1900; kaj plie Preĝareto por katolikoj 1893 ; verkis prop. librojn ; la unua aperis en 1895. B. altiris al E multajn eminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. En 1894 B. estis kontraŭ reformoj en E. En 1905 li anonime prezentis al la »Delegitaro« (v.) sian projekton de reformoj en E sub ps. Ido. Tio okazigis la »skismon«. B. mem fariĝis ĉefa gvidanto de la Ido-movado.


Beaumel (bomel) Leon, franco, hospitala administranto. Nask. 8 sept. 1870 en Toulouse. Interesiĝas pri »Ligo por Instruado« kaj ĉiuj manifestiĝoj de arto. E-iĝis en 1902. Publikaj kursoj kaj artikoloj. Vicprez. de SFPE.


Becker (beker) Eduard, germano, katolika pastro, eklezia konsilisto. Nask. 10 okt. 1867 en Mokrone; mortis 2 okt. 1930. Agis por E ĉe la sendstacio Breslau, per kiu li ofte parolis kaj instruis. La modesta viro estis unu el la plej eminentaj pioniroj de E en Silezio.


Bedekoviĉ Danica, kroatino. Pioniro en Kroatujo (Jugoslavujo) de 1905. ŝi redaktis la unuan E-gazeton en la lando Kroata E-isto, verkis la unuan plenan lernolibron por kroatoj, 1909, kaj E-K Vortaron.

Ŝ

.


Behrendt (berent) Arnold, germano, poŝtkonsilisto. Nask. 29 apr. 1877. E-isto de 1908. Prez., depost la