Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/40

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

»samdirektigo« gvidanto de GEA ; prez. de la 25-a UK en Koln. Lia prop. agado estis la kutima: paroladoj, artikoloj kaj instruado. Lia laboro per E rilatas unuavice lian profesion: fakaj artikoloj en la iam eidonita de li Poŝta E-isto informis la anojn de ILDEPO (prezidita de li 1911-14) pri diversaj fakaj aferoj. Dum la milito li kunlaboris en Int. Bulteno, tradukis multajn paroladojn ktp. de germanaj ŝtatistoj, broŝurojn pri la milito, statistikon k. s. Post la milito li tradukis kelkajn broŝurojn pri Supera-Silezio kaj eldonis komence de 1923 unu kajeron Germanlanda Bulteno pro la invado en la germanan Ruhr-teritorion. Verkis kelkajn lernolibrojn de E, inter ili lernolibron por poŝt- kaj telegrafoficistoj. La studado naskis multajn artikolojn prilingvajn por E-Praktiko kaj G. E-isto. En LK de 1911. En iama Revuo aperis liaj unuaj poemoj; poste E-Praktiko publikigis poemojn kaj prozaĵojn de li. Entute : grandega laboro por kaj per E. Kunlaboranto de la Enciklopedio.


Bein, Kazimierz, v. Kabe.


Bel Henri, franco, bibliotekestro ĉe la Universitato en Montpellier. Unu el la kunfondintoj de SFPE, 1898 kaj el la unuaj propagandistoj per artikoloj kaj paroladoj; kunfondis kaj prezidis la grupon de Montpellier, 1902.


Bela Joe, aŭtobiografio de hundo, verkis {{gsp|Marshall Saunders, el la angla trad. J. Blaikie kaj N. Hohlov. 1929, 310 p., kun ilustraĵoj. »Bela Joe estis reala hundo. Dum la unua parto de sia vivo »li« apartenis al kruela mastro. Poste li vivis multajn jarojn en feliĉa hejmo«. (El la Antaŭparolo.)


Belga Antologio . Flandra parto, Kompilita kaj kun literatura resumo de Vermuyten. Franca parto. Komp. kaj kun lit. resumo de Jaumotte. 1928, 285 kaj 285 p. Specimenoj kaj biografiaj notoj de ĉ. 100 aŭtoroj. »Ega laboro de seriozaj kaj kapablaj personoj, kolektiva penado, ampleksaj konoj, persistemo kaj kuraĝo. La tradukoj estas bonaj, parte eĉ tre bonaj.« (Butin ,HDE’ 1930, n-ro 11.)


Belga Esperantisto. Organo de BLE, fondita en 1908; formato 24x16. Redaktis: L. Chatnpy, Van Laere, Van Der Biest-Andelhof, Oscar Van Schoor, Frans Schoofs.


Belgujo. La unua belga E-isto estis Armand Dethier, dir. de »L’ Annonce Timbrologique«, revuo en kiu li, proks. komence de 1892, publikigis artikolojn pri E, en kiuj li akcentis speciale la utilecon de E por kolektantoj de poŝtmarkoj.

En la fino de 1897 leŭtenanto (poste kapitano) Charles Lemaire, la konata Kongolanda esploristo belga, konatiĝis kun la ideo de L. I. kaj kun E, kaj ambaŭ trafis tiel forte lian spiriton, ke li tuj decidis ilin ekpropagandi en Belgujo, kie tamen ekzistis jam kelkaj izolitaj sed neagemaj E-istoj, kiel li tion poste diris en la de li fondita gazeto — lia propraĵo — Belga Sonorilo.

Li publikigis serion de ok artikoloj pri la demando en la tiama belga gazeto ĉiutaga »Le Petit Bleu«. Tiuj artikoloj estas kunigitaj en broŝuro 1898, kiu ne estis vendota, sed senpage disdonota de Multlingvaj Rondoj aŭ scienculaj Societoj. La Poliglota Rondo de Bruselo estis ĝia deponejo. La eldonon ebligis diversaj riĉaj scienculoj belgaj, inter kiuj estas citeblaj Somsee, Solvay, Lambert, k. c.

Samtempe Lemaire, honora membro de l’ Poliglota Klubo de Bruselo, donis en ĝi du prop. paroladojn (dec. 1897, jan. 1898). Ili estis sekvataj de unua kurso pri E donita en tiu klubo de P.Blanjean. Baldaŭ alia kurso estis organizata en Gilly apud Charleroi, de Roelandt.

Post kelka tempo Lemaire devis reforiri por esplora vojaĝo en Afriko, kaj post la reveno, li konstatis, ke ekzistas kelkaj E-grupoj en diversaj lokoj, kies membroj ja tre akurate kunvenas, sed kiuj estas tute neagemaj je prop. vidpunkto. Li do rekomencis la batalon kaj faris paroladojn en diversaj urboj — nome en Gent’o, en la Universitato. Novaj kursoj estis organizataj, inter aliaj en la societo »Vastigado de la Lernejo por Instruistoj« kaj en la »Antverpena sekcio de