Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/41

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la Federacio de la lernantoj de l’ Belgaj Ateneoj«. Tiu lasta kurso okazis en la ejo de l’ Reĝa Ateneo de Antverpeno, kaj por ĝin sekvi la lernantoj devis sin turni al Skabeno Desguin. Gvidanto de 1’ kurso estis Lucien Blanjean (okt. 1902). Aliparte, leŭtenanto Léopold Jamin, frato de arĥitekturisto Joseph Jamin, en Bruselo, ekdonis kurson en la Antverpena »Taverne Royale«.

Baldaŭ aliaj paroladistoj ekpropagandis la lingvon en diversaj lokoj:en Bruĝo, A. J. Witteryck, presisto, kiu eldonis tiutempe ĉiusemajnan ilustritan revuon flandralingvan »De Lusthof« kun rubriko E-a; en Loveno, de Mattelaer, tiutempe studento en la tiea Universitato; en Antverpeno, de ĥemia doktoro Raymond Van Melckebeke, nome en la »Centra Societo de l’ Belgaj ĥemiistoj« k. c.

Aliparte multaj el la ĉefaj gazetoj belgaj kaj aliaj malpli gravaj revuetoj kaj revuoj, tiom el la Flandra kiom el la Valona parto de l’ lando, ekparolis pri la lingvo, kaj poste enhavis ofte artikolojn ĉu favorajn ĉu kontraŭbatalajn pri la demando. Ni citu: Le Matin, La Métropole, Het Handelsblad (Antverpeno), Le Courrier de l’Orneau, Zuid — en — Noord Nederlandsch Tooneel; Le Journal de Courtrai; De Limburger; Klim op (Loveno); La Meuse, Le Journal de Liège (Lieĝo); Le Soir, Le XX-e Siecle, Le Patriote, La Chronique L’Indèpendance Belge (Bruselo); Le Bien Public, La Flandre Libérale (Gento), k. c.

Tiu agado multe vastigis la ideon kaj pligrandigis la nombron de l'adeptoj de la lingvo int. Kursoj ekdoniĝis; naŭ Asocioj sciencaj nomis delegitojn en la »Delegitaro«.

En sept. 1902 Lemaire fondis sian monatan revuon La Belga Sonorilo, kies ĉefred. estis Joseph Jamin, cenzuristoj P. kaj L. Blanjean, adm. Maurice Seynaeve (tiam studento en la Genta Universitato), presisto A. J. Witteryck, Delplace; kunlaboris Gaston Chotiau, L. Cogen, L. Jamin, k.c. La apero de tiu revuo okazigis la kreon de E-istaj Grupoj en diversaj urboj kaj aliaj komunumoj: La Antverpena Grupo E-ista estas fondita en marto 1903 kun 50 membroj. Sekvis: la E-ista Katolik-Universitata Grupo (fonda kunveno 17 marto en la Ĉambrego de l’ Universitato mem) kun pli ol 50 membroj (fondinto: Mattelaer); la Studenta Grupo en Gento (majo. 1903; fondintoj: M, Seynaeve kaj Cauterman); La E Sekcio de l’ Poliglota Klubo de Bruselo; la Lovena Grupo (7 majo, fondintoj: Eug. Mathys, filo, Advokato Van Dieren kaj Paul Blaisé); la Bruĝa Grupo (fondinto: A. J. Witteryck); la E sekcio de la Popola Universitato en Saint Gilles-Bruxelles; la Grupo en Lieĝo (fondinto: Oudenne); la Grupo en Gilly (fondinto: Roelandt); la Grupoj en Meĥleno, Duffel, Huy, Verviers, Andenne; poste, en 1907, la Brusela »La Pioniro«; k. c.

Multe favoris la propagandon la kvar parolaaoj faritaj de prof. Lambert (de la Universitato de Dijon, Francujo) en la kvar belgaj universitatoj de Gento, Loveno, Bruselo kaj Lieĝo, en nov. 1903, laŭ iniciato de Maurice Seynaeve. Citindaj faktoj el la tiama propagando estas la grava partopreno de E en la Ekspozicio geografia organizita de la Reĝa Societo de Geografio en Antverpeno dum la somero 1902 kaj en la ekspozicio de fotagrafaĵoj organizita ankaŭ en Antverpeno, de la «Societo por fotografaj kaj sciencaj lernadoj«, dum aŭg. 1903.

Tiuj multnombraj klopodoj kondukis, en 1905, al la fondo de Belga Ligo Esperantista (BLE), 30 julio. Jen en kiaj cirkonstancoj, laŭ la raporto de Seynaeve en »Belga Sonorilo« de sept., 1905:

»ĉirkaŭe je la lastaj tagoj de majo 1905, presita letero, subskribita de Sroj L. Blanjean, J. Coox, E. de Troyer, J. Jamin, E. Matys, Dro Seynaeve, kaj Dro R. Van Melckebeke, estis sendata al ĉiuj plej konataj belgaj E-istoj kaj petis ilin bonvoli kunveni por kune decidi pri la rimedoj plibonigi la propagandadon de E en Belgujo. Tiu kunveno okazis la 25 de junio, ĉe la sidejo de la Antverpena Grupo E-ista, en Antverpeno... Dum tiu kunveno oni precipe decidis unuvoĉe fondi Ligon de la Belgaj E-istoj kaj oni komisiis Srojn Coox, Seynaeve kaj Van Melckebeke por la elverko de projekto de regularo.

»La 30 de julio, dua kunveno okazis,