ista organizajo, en kies kadro laboris ankaŭ L. Einstein. En okt. 1889 aperis tie la unua E-gazeto ,La E-isto’, eld. de Ch. Schmidt. Ankaŭ la ,Biblioteko de la lingvo int. E’ estis presata en N. ĉe W. Tŭmmel. — Urbo de la 15-a UK 2—8 aŭg. 1923, 4963 enskribintoj (laŭ Privat almenaŭ 4000 partoprenantoj) el 43 Iandoj. — 8-a Int. Katolika E Kongreso en 1923.
Nur Volu. Originale de Izgur. 1924, dua eld. 1927, 47 p. »Li energie vokas Ia tutmondan proletaron al tuja revoIucio.« (O. S. ,E’, 1928, p: 106.)
Nutters. Wiebe, nederlandano, tipografiisto, poste jurnalisto. Nask. 24
aŭg. 1872 en Leeuwarden, mortis 6
dec. 1926. Kvankam simpla laboristo,
li havigis al si multajn sciojn, lernis
fremdajn lingvojn, trad. i. a. verkojn
de Victor Hugo en ned. lingvo. Eisto de 1905. Ovidis Ia lokan laboristan E-an movadon en Amsterdam en
la unuaj jaroj. Red. ,Arbeider-E-ist’
en 1913 kaj ,Int. Socia Revuo’, 191214. Prez. de NFLE en 1911. Faris
paroladojn, verkis prop. artikolojn kaj
lernolibron. Kiel adm. de ,Int. Socia
Revuo’ Ii aperigis serion da socialistaj broŝuroj en E.
Nylen (nilen) Paul Axel, 'svedo, redaktoro ĉe »Ŝtockholms-Tidningen.«
Nask. 20 jun. 1870 en Tillinge apud
Enkoping. Estis ĉefred. de sveda polica gazeto, 1906—20, tradukis al Ia
sveda diversajn librojn. E-isto de aŭg.
1892, ano de Klubo E-ista en Uppsala de 1893. Kunlaboris al LI de
ĝia komenco en dec. 1895, ĝia red.
1897—1901. Eldonis laŭ komisio de
Z liajn prop. broŝurojn portugalan
kaj holandan, 1896, laŭ komisio de
ES Espero en Petrograd anglajn broŝuron
kaj lernolibron de Oeoghegan,
1898. Multe korespondis kun Z, Gernet, Trompeter, Ostanjeviĉ, Lengyel,
Meray ktp. Ovidis kursojn. Vicprez.
de la EK en Uppsala kaj Stockholm,
kunfondinto de SEF, 1906, post ĝia
rekonstruo 1909 ĝia vicprez. uaj de
1918 ĝia prez., nun honora prez. (sed
aktiva). Prez. de EO en Ŝtockholm
1909—28. Prezidis la Skandinavan
Kongreson de E en Ooteborg 1918.
Prof. diplomo de la Int. Instituto de
E, 1910, ktp. Partoprenis 8 UK-ojn,
inter ili ankaŭ la unuan kaj duan.
Membro de LK de 1905, akademiano
de 1908, ĝia vicprez. de 1933. Sveda
reprez. en KR. Honormedalo de ICK,
1933, ktp. Verkoj: ,Sveda lernolibro’,
1896, 8-a eld. 1927; ,E-S Vortaro’,
1897; ,S-E Vortaro’, 1899; ,Sveda ŝlosilo’, 1906 kaj 1931; ,Por E*. 1908;
,Fraŭlino Julie’ trad. de Strindberg,
1908 (prezentita de svedaj profesiaj
geaktoroj en Dresden); ,Eksperimento Eccles’, 1908; ,Sonoj kaj vortoj
de E’, 1930; kunlabore kun Engholm
trad. de ,Per balono al la poluso’,
1930; Jubilea matrikulo de SEF’
(granda parto) 1931; plena, scienca
,E-S Vortaro’, 1932; svedlingvaj prop.
broŝuroj. Estis red. de S-E gazeto
,La Espero’, 1918—20 kaj 1927; konstanta kunlaborado. Kunlaboris al
multaj aliaj gazetoj. ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Nyssens (nisens) Paul, belgo, verkisto kaj eldonisto. Nask. 8 nov. 1870.
Li fondis en 1906 Instituton (por homa kulturo) imitante Usonajn Institutojn. Trad. al la franca 9 usonajn
librojn kaj verkis mem 14 francaju
librojn; unu el ili Ii E-igis: ,Bonhumoro’, 1933.