Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/42

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en Antverpeno. Ĉeestis en ĝi f-inoj Greiner, Daenen, Lecointe, s-roj Blanjean, J. Jamin, Vandersleyen, Verbanck (Bruselo); Brahm, Champy, De Cae, de Roy, Dro Gunsburg, L. Jamin, Van de Kerckhove, A. Van der Biest-Andelhof, Dro R. Van Melckebeke (Antverpeno); L. Cogen (Gento), Coox (Duffei), Mathys (Loveno), Dro M. Seynaeve (Kortrijko), Sloutsky (Lieĝo). Senkulpigis sin pri sia foresto E. De Troyer (Lieĝo), Dro Goffin (Ostendo), Mourlon (Bruselo), Dro W. Van der Biest (Antverpeno), Van Oevelen (Zoersel), Witteryck (Bruĝo).

Dum la kunveno, oni ricevis entuziasman telegramon de E. d’ Artois (Bruselo). Sub la prezido de A. Van der Biest-Andelhof, la kunvenintoj longe diskutis kaj fine akceptis la regularon. Oni ankaŭ decidis, ke la unua jaro de la Ligo daŭros de tiu tago ĝis la 1-a de sept. 1905 kaj ke tiu kunveno povos anstataŭi la ĝeneralan ordinaran kunvenon se la Komitato tion opinias utila. Laŭ la ĵus akceptita regularo, oni devis tiam elekti la ses komitatanojn, ĉiujare elektotajn de la ĝenerala kunveno. Post propono de Dro Maurice Seyneave, oni aklamis komandanton Lemaire kiel membron de la komitato; post voĉdonado, la prez. proklamis kiel aliajn komitatanojn f-inon E. Lecointe, L. Blanjean, J. Jamin, Dron Seynaeve kaj Dron Van Melckebeke.«

Tiu komitato tuj eklaboris serioze kaj dum komitato kunsido okazinta la unuan de okt. 1905 en la loĝejo de komandanto Lemaire, en Bruselo, estis elektata la jena direktanta komitato: prez. komandanto Lemaire; ĝen. sekr. d-ro Seynaeve; adm. sekr. Coox; membroj f-ino Lecointe, L. Blanjean J. Jamin; d-ro Van Melckebeke, al kiuj estonte estis aldonataj L. Jamin, Van der Biest—Andelhof (kiu poste fariĝis vic-prez.

En 1905 la interna formo kaj divido de Belga Sonorilo estis tre taŭge ŝanĝata kaj plilarĝigata; ĝi publikigis de tiam ne nur prop. kaj movadajn artikolojn, sed ĉiuspecajn alitemajn komunikaĵojn; Seynaeve fariĝis ĝia ĝenerala direktoro. Oni ankaŭ starigis la kondiĉojn por la akiro de la »Atesto pri Kapableco«, k. c.

Granda nombro de Delegitoj por la »Delegitaro« estis akirita inter la societoj belgaj (sciencaj, komercaj k. a.) kaj grava petskribo estis organizata inter la univ. profesoroj favore je la alpreno de Lingvo Int., petskribo sendota al la sciencaj akademioj de l’ mondo: pli ol cent profesoraj subskriboj estis kunigitaj.

Tamen la reformemo ekfaris jam sian malbonan disigan agadon en Belgujo kiel alilande kaj Lemaire iom post iom entreprenis en sia Belga Sonorilo lingvostudojn (titolitajn »Al la int. helpa lingvo«), certe tre interesajn, sed danĝerajn por la lingva unueco, ĉar ili igis lin pli kaj pli forlasi la E-an formon por alpreni tiun de Ido: de 1908 ĝis 1914, kiam, pro la komenciĝo de la Mondmilito, Belga Sonorilo ĉesis definitive aperi, la gazeto fariĝis tute idista, kaj ĉiuj ĉisupre cititaj pioniroj de la movado en Belgujo, (esceptante Van der Biest-Andeihof kaj lian filon d-ron W. Van der Biest, Witteryck, Mattelaer, Paul Blaise, Champy, Roelandt, d-ron Goffin, d-ron Raymond Van Melckebeke, L. Cogen kaj kelkajn aliajn) sekvis Lemaire, kiu propramove forlasis BLE (ĝenerala kunveno de la 20-a de sept. 1908). Multaj honoraj komitatanoj ankaŭ eksiĝis, aliaj restis, sed mortis en la sekvantaj jaroj.

Tiu reformema spirito naskis skismon en la Ligo kaj en nov.—dec. 1903 la fundamentlideraj E-istoj belgaj fondis la monatan gazeton nun ankoraŭ ekzistantan Belga E-isto. En sia kunsido de la 25 okt. 1908 tiuj samaj »Fundamentuloj« elektis la jenan novan estraron de BLE: prez. Amatus Van der Biest-Andelhof; vicprez. A. J. Witteryck kaj abato Richardson; sekr. Leon Champy; kas. Oscar Van Schoor. Post la morto de Van der Biest (22 jan. 1912) Witteryck fariĝis prez.

En 1924 fariĝis prez. F. Schoofs kaj restis ĝis la morto en 1934. Witteryck fariĝis honora prez. La nuna komitato de BLE aspektas jene: vicprez. L. Cogeu kaj P. Kempeneers; sekr. H. Petiau; kas. M. Jaumotte; adm. sekr. Poupeye kaj R. Dechesne. Jaumotte estas ankaŭ red. de BE. Konstantaj komitatanoj: Babilon, Champy, S-ino Elworthy-Posenaer, d-ro W. Van der