Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/425

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ostwald Wilhelm, germano, mondfama scienculo. 1859—1932. Kelkan tempon amiko de E, poste fariĝis ĉefa subtenanto, eĉ subvencianto de Ido. En 1916 ellaboris universalan germanan lingvon »Weltdeutsch«. En 1926 skribis pri la bezono ellabori novan int. lingvon. (Drezen, Hist. de Mondlingvo, p: 144.)


Osugi Ei, aŭ Sakae, japano, verkisto. Nask. 17 majo 1885 en Marugame-si, mortis 16 sept. 1923 en Tokyo. Dumlonge oni konsideris lin kiel tipon de »socialisto« (malamiko de J-a Imperio), sed verdire li estis anarkiisto. Ĉe tertremego en Tokyo 1923, ĝendarmoj buĉis lin kaj lian edzinon, kaj sufokis lian kuzon, »por la bono de la ŝtato«. Estis pioniro de E, fondis E-lernejon en sept. 1906, kie Chif estis lernanto. Trad. »Momotaro«, plej populara J-fabelo.


Oxford. Urbo en Anglujo; 57,000 loĝantoj. — 22-a UK 2—9 aŭg. 1930; 1200 kongresanoj el 30 landoj. Cranda sukceso de la Cseh-metodo. Ĉeftemoj: E en la radio kaj komerco.