Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/43

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Biest kaj Oscar Van Schoor. Inter la plej malnovaj aŭ plej laboremaj komitatanoj estas plie: s-roj De Katelaere, Fals, kaj Boffejon, s-inoj Thooris, Obozinski, Baiwir, Fr. Van Genechten, Jos Leflot kaj L. Braet.

La nuna honora prezidanto estas la Reĝo Leopoldo III, kiu akceptis tiun titolon post la morto de generalo Grafo Leman.

La Ligo kalkulas dudekon da grupoj tre agemaj el kiuj »Verda Stelo« (Antverpeno) kaj la »Bruĝa Grupo« akiris la oficialan tilolon »Reĝa Societo« (almenaŭ 25 jara ekzistado).

Belga E-Instituto, koopera societo fondita en Antwerpen por la eldono, presado kaj vendado de E-verkoj la 1 marto 1926. Hodiaŭ ĝia kapitalo atingas 160.000 belgajn frankojn (ĉ. 23.000 svfr.) kaj eldonis multajn gramatikojn, propagandilojn, krome Belgan Antologion kaj Rimvortaron de Jaumotte. La unua administrantaro konsistis el s-roj Schoofs, Jaumotte, De Coster, De Kaleleare, Vermandere, Oscar Van Schoor, Van der Veken, De Hondt, Vermuyten kaj f-inoj De Buyser kaj Morrens. Post la morto de Schoofs (kiu estis la animo de BEI) faras la administron s-roj Boffejon, de Hondt kaj Vanderveken.

UEA en Belgujo. Ekzistas Belga Teritorio kun Fr. Schoofs kiel ĉefdelegito kaj multaj delegitoj en aro da urboj kaj aliaj komunumoj. Membronombro: proks. 300. Post la morto de Schoofs gvidas la UEA-aferojn De Ketelaere.

Du eksterlandaj laboristaj asocioj havas en B. apartan sekcion. La franca FEO agadas en la franca parto de la lando, la nederlanda FLEN en la flamanda parto. Funkciis ankaŭ kelkaj fakaj E-societoj, ekz. en la postmilitaj jaroj la maristoj havis apartan E-grupon en Antwerpen, al kiu apartenis E-istoj el multaj nacianoj; la gvidanto estis la hungaro J. Porcsin. Ankaŭ en aliaj urboj laboris kelkaj elmigrintoj.

Monda Palaco en Bruselo. Dank’ al- la klopodoj de Paul Otlet kaj senatano H. Lafontaine, direktoroj kaj kreintoj de la Monda Palaco, E havas en ĝi specialan ĉambron kie estas elmontrataj aro da dokumentoj: libroj, gazetoj, propagandiloj, k. c. Post la Mondmilito la du direktoroj organizis dum diversaj jaroj intersekve »Universitatajn int. Semajno-duojn« en kiuj la »Profesoroj« rajtis uzi ĉiujn lingvojn laŭ sia bontrovo: E tie estis ankaŭ akceptata kaj diversajn fojojn E-istoj-profesoroj donis tie paroladojn pri diversaj sciencaj objektoj.

Literaturo. Jam en 1904 aperis »Paĝoj el la Flandra literaturo« (v.). Post la milito »Belga Antologio« (v.). Multe laboris sur literatura kampo s-inoj Elworthy - Posenaer, Lucette Faes-Jansens, s-roj Jaumotte, Oscar Van Schoor kaj De Schutter.

Ni aldonu, ke la Publika Biblioteko de Antverpeno posedas tre gravan kolekton de ĉiuspecaj E-aj broŝuroj, libroj, revuoj.

En Radio-kampo estas citinde ke, tri kursoj pri E estis donitaj en »Radio-Belgique« (nun la ŝtata I.N.R.) dum tri intersekvaj vintroj. Profesoroj estis M. Somerling (en flandra lingvo), F. Mathieux, M. Jaumotte kaj P. Kempeneers (en franca lingvo). Dum pli ol unu jaro tiu lasta donis ĉiusabatajn paroladetojn en E. La sukceso de tiuj kursoj estis tre granda. En »Radio-Belgique« Kempeneers faris ankaŭ la 22 apr. 1929 gravan paroladon E-lingvan pri Belgujo, preparan al la centa datreveno de l’ lando en 1930.

Kongresoj E-istaj, kiuj okazis en Belgujo:

1909, 27—28 junio en Verviers, 1-a landa k.

1910, 15—16 majo en Bruĝo 2-a landa k.

1910, 22—26 julio en Bruselo E-ista Semajno-Kongreso en la Mond-Ekspozicio (kun E-ista Oficejo kaj speciala ekspozicio).

1910, 26—30 aŭg. en Bruselo 2-a kongreso de UEA.

1911, 4—5 junio en Charleroi 3-a landa k.

1911, 20—27 aŭg. en Antverpeno 7-a UK.

1912, 26—27 majo en Gento 4-a landa k.

1913, 11—12 majo en Spaa 5-a landa k.

1913, 14—20 aŭg. en Gento Int. E-ista Semajno-Kongreso dum la Universala Ekspozicio.