Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/434

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1901, E. Rebrik en Recht kaj A. Ter Hovhanisians en Tabriz. En 1910 la ĵurnalo »Begar« presis artikolojn pri E. Nur en 1911, kiam Abdul Baha, la ĉefo de la bahaismo, proklamis, ke ĉiu ano de la movado devas lerni E-n, aperis en la lando intereso al la lingvo kaj komenciĝis ĝia propagando. En 1912 en Tabriz oni aranĝis E-kurson kaj ĉiusemajnajn kunvenojn, gazeto »Karadag« en 1913 parolis ofte pri E. En 1913 E-istoj en Tabriz intencis eldoni prop. gazeton sed la registaro ĝustatempe komprenis la »danĝeron« kaj anstataŭ permesi la gazeton la urbestro eldonis cirkuler-anoncon, kiu malpermesis eĉ legadon de »malutilaj« gazetoj. Tiutempe E-istoj jam estis en la urboj Tabriz, Teheran, Reŝt, Ĝulfa, Urmia, Meŝediser, Koĉan, Ardebil, kaj Sovuĉbulag. En 1914 E-n energie propis en Teheran la bahaano Princo Bahmen Ŝidani kaj Resser, rusa bankoficisto. Ili laboris dise, longe nenion sciante pri la laboro unu de la alia, nur en 1916, konatiĝinte, ili agadis kune. Ŝidani tiam havis 10 E-istajn instruistojn en la urbo kaj 100 gelernantojn. De tiam la movado ĉiam altiris novajn batalantojn. En 1925 fondiĝis grupoj en Sultanabad (Vaghinak Sarkisjan kaj Reza Taheri gvidis kursojn) kaj en Tabriz (Ali Akber Nemseĉi). Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 8 lokoj de la lando. Laŭ ICK-raporto en 1930 Darjus-Nemseĉi (Tabriz) »faris eksterordinaran oferon per aperigo de la persa ŝlosilo en 6.000 e-roj.« En 1933 UEA-del. troviĝas en Espahan, Recht, Sultanabad, Tabriz kaj Teheran. E-lerniloj en persa lingvo aperis de Ŝidani (1915, 16 p., 1923, 112 p.), Tabatadi Seid Shafi (1920, 64 p.) kaj lernolibro trad. de Becker kaj Grosjean-Maupin (1927, 194 p.)

I. ŜIRJAEV.


Peruo, Suda Ameriko. E estis enportita el Francujo en 1901. La unua pioniro kaj fervora prop-isto de E en Suda Ameriko estis d-ro Fr. Villareal (v.), kiu ekde 1901 laboris por E per multaj artikoloj en «Revista de Ciencias«, kiun li redaktis kaj »El Comercio«, la plej malnova perua gazeto. Samjare li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de E por hispanoj kaj en 1903 fondis en Lima Societon por prop. de E; ekeldonis E-H gazeton «Antaŭen E-istoj!« (longe kaj regule aperintan). La societo estis malfermita solene en ĉeesto de multaj pedagogoj kaj studentoj, kiuj scivole-rigardis modestan E-ekspozcion, (aranĝitan de la «strangulo« profesoro), kiu konsistis el 22 maldikaj verkoj pri kaj en E, 8 jarkolektoj de E-gazetoj, 60 leteroj, 340 poŝtkartoj (en albumoj, ricevitaj el 25 landoj. Poste, en 1903, estis aranĝataj kursoj en la urboj Chiclayo, Arequipa kaj Humachuco. En Huaraz oni aranĝis E-kursojn en 1906 en Societo »Evolucion Juvenil«. Daŭrigintoj kaj helpantoj de Villareal estis en 1905 pastro D. Cerna en Jesus kaj Em. Fetzet, direktoro de la nacia kolego en Arequipa. En 1906 laŭ la interveno de la deputitoj Nunez del Areo kaj Malaga Santolatta la parlamento donis subvencion al la E-Societo. Samjare oni komencis instrui E-n en la Komerca lernejo de Lima. Dum la pluaj jaroj la E-movado apenaŭ vegetis. En 1923 laŭ la Dietterle-statistiko ekzistis nur tri izolaj E-istoj en Lima. Laŭ raporto de ICK en 1927 fondiĝis denove ES en la lando, sed ĝi »pro trompa interveno de izolita idisto ne povis bone disvolviĝi.«

I. ŜIRJAEV.


Per Voĉo Plena. Revoluciaj poemoj de V. Majakovskij, el la rusa trad. Rublov, Nekrasov, Hohlov kaj Sutkovoj. 1930, 71 p. «Supermodernaj poeziaĵoj. Mi komprenis ilian sencon nur post kelkfoja tralegado.« (Butin, HDE, 1931, n-ro 5.)


Petaloj. Versaĵoj originalaj de Cz. Kozlovski. 1912, 28 p. »La ĉefa tono: melankolio. La ritmo estas konforma al la enhavo: ne gaje sonanta, sed iom griza, neregule interrompata.« (S. Obr., »Ondo de E«, 1913, p: 118.)


Petiaŭ (petio) Henri, belgo, komerca dir. en Gent. Ĝen. sekr. de BLE, komitatano de UEA. Multajn jarojn estis prez. de K. R.


Petit (pöti) Pierre, franco, redaktoro pri ŝipkonstruado. Nask. 18 jul. 1904 en Reims. E-iĝis en 1919. Sekr. de EG en Rosny-sous-Bois (1920-22), de la Federacio de la Pariza Regiono.