Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/44

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1914, 31 majo—1 junio en Meĥleno 6-a landa k.

1920, 23—24 junio en St. Gilles 9-a landa (La 7-a kaj 8-a belgaj kongresoj okazis en Anglujo dum la milito organizitaj kaj ĉeestitaj de belgaj E-istoj, loĝantaj tie provizore.)

1921, 15—16 majo en Lieĝo 10-a landa k.

1922, en Sankt’ Nikolao en-Flandrio 11-a landa k.

1923 , 20—21 majo en Namur 12-a landa k.

1924, 7—9 junio en Bruĝo 13-a landa k.

1925, 30 majo—1 junio en Verviers 14-a landa k.

1926, 22—24 majo en La Panne 16-a landa k.

1926, en Spaa 12-a Int. Katolika E-Kongreso.

1927, 4—6 junio, en Mons 16-a landa k.

1928, 10 junio en Bruselo 17-a landa k.

1928, 3—11 aŭg. en Antverpeno 20-a UK.

1929, 18—20 majo en Gento 18-a landa k.

1930, 7—10 junio en Lieĝo dum la Universala Ekspozicio, kun tutsomera E-a fako, 19-a landa k.

1931, 23—26 majo 20-a landa k.

1932, 14—16 majo en Antverpeno 21-a landa k.

1933, 3—5 junio en Bruselo 22-a landa k.

Ĉiuj kongresoj ĝuis la oficialan apogon de la lokaj aŭtoritatoj kaj la UK-j staris sub la protektado de la belga reĝo. Prez. de la 1—3-aj landaj kongresoj estis A. V. d. Biest, prez. de la 4—6-aj, 11-a, 13-a landaj kongresoj kaj la Int. Semajno-kongreso en 1910 A. J. Witteryck, prez. de la 9, 10, 12, 14—16 kongresoj L. Cogen, prez. de la 17—22 kongresoj estis Fr. Schoofs.

La LKK. de la 7-a UK konsistis el s-roj Van der Biest-Andelhof, D-ro Van Der Biest, Dupont kaj Ritschie, f-ino Posenaer, kiu estis sekretariokasisto. Tiu de la 20-a UK konsistis el s-ino Elworthy-Posenaer, s-roj Schoofs, Oscar Van Schoor, M. Jaumotte, Adv. Ro«st, Vermandere, kaj Ritschie. — En ambaŭ kongresoj profesiaj aktoroj ludis teatraĵon en Esperanto. En la unua »Kaatje« de Spaak (trad. Van Der Biest), en la dua Hamleto-n.

La artikolon verkis malnova belga E-isto, tralegis H. PETIAU.

La flandra movado. En julio 1929 aperis en Antverpeno Flandra E-isto per la zorgoj kaj klopodoj de Flandrema Grupo E-ista. La publikigo de ĉi tiu monata revuo decidigis pri la fondo de flandra ligo. Je Pentekosto 1930, en Antverpeno, la 1-a flandra kongreso de E firme starigis sian propran ligon kun advokato Jozef Muys kiel prez. kaj Edgard Verheyden kiel sekr. Flandra E-isto de tiam fariĝis ĝia oficiala organo, kun Jan Van Schoor kiel ĉefred. Dum tiu kongreso oni ankaŭ skizis la statutojn de la nova ligo, kiuj ricevis definitivan formon la 21-an de sept. en Gent. Art. 2 mencias, ke FLE celas: propagandi E-n inter la flandroj, konigi ĉe la aliaj popoloj la kulturstaton flandran; akceli la mondpacon laŭ sia povo. Montriĝis baldaŭ la neceso havi ankaŭ propran librejon. Tiucele, 30 nov. 1930, f-ino J. Terryn el Gent kaj G. Debrouwere kaj Alb. Cognie el Kortrijk fondis societon Flandra E-Instituto, leĝe registrita. La akcioj de FEI ne donas rentumon. La profitoj servas por la E-propagando. La 2-a flandra kongreso okazis en Aalst kaj aliĝis 175 partoprenantoj; por la 3-a en Kortrijk, je Pentekosto 1932, tiu nombro jam estis 201 kaj la urbestraro subvenciis la eldonon de plaĉa gvidlibreto. En 1932 parte renoviĝis la estraro de FLE, kies prez. nun estas Leo Calloens el Aalst kaj sekr. Gerard Debromvere el Kortrijk. El la agado de FLE ni mencias precipe publikigon de E-kurso en »Toerisme«, organo de la Flandra Turista Asocio, havanta 145.000 membrojn. La programo de la Popoluniversitato »Herman Van den Reeck« en Antverpeno mencias E-kurson. Inter la studentoj: de la Genta ŝtatuniversitato okazis vigla propagando kaj kerno estas starigita. Reto da sekcioj kaj delegitaj kovras la flandran landparton de Belgujo.

G. DEBROUWERE

.

Belhoro: Blindaj E-istoj Loĝantaj en Hungara Reĝlando, v. Blinduloj.