Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/45

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Belhoste (belost) Léon, (ps. L. B.), franco, oficisto en la urba administracio de Paris. Nask. 29. jan. 1890 en Rouen. Komitatano de SFPE. Gvidas kursojn depost 1910. Verkis kun Doué la Gvidlibron de la 24-a UK.


Belmont Leo, ps. de adv. Leopold Blumental, polo, ĵurnalisto, verkisto; loĝas en Varsovio. Nask. 8 marto 1865 en V. Fininte la universitaton fariĝis red. de semajna lit. kaj politika gazeto »Libera Vorto« (pola), kiun li plenigis mem de komenco ĝis fino. Pro artikoloj B. estis malliberigita 5 fojojn, unu fojon ankaŭ ekzilita Verkis proks. 100 librojn, inter ili en la pola lingvo 3 grandajn volumojn da poeziaĵoj. Liaj historiaj romanoj (»Messalina«, »Mme Pompadour«, »Dubarry«, »Veĉera«, k. a.) estas tre legataj libroj. Lerta tradukisto, bona oratoro, majstro de la deklamarto. En la E-movado B. okupas same gravan lokon. Jam en 1887 li sendis salutleteron al Z, finante per la profetvortoj: »Vi venkos, sinjoro!« Jam tiam li komencis skribi grandajn artikolojn sur bazo de profunda lingvistika scio; «Libera Vorto« ofte estis preskaŭ plena je defendo de E. Liaj artikoloj pri E ĉu en la pola, ĉu en la rusa gazetaro estas multegaj. Estis gvidanto kaj vicprez. de l’ unua rusa ES (en Petrograd) kaj poste de l’ unua pola ES (en V.). Dum la 1-a UK li proponis pri ĉiujara kongreso de E. Nun estas vicprez. de PEA, LK kaj Akademiano. En E li ankaŭ verkis multe kaj kunlaboris al multaj E-gazetoj. Libroforme eliris en 1908 liaj Sonoj Esperantaj. Atenton meritas lia pola E-gramatiko en versoj mnemonikaj. Bona oratoro ankaŭ en E.

E. WIESENFELD.


Belogorcev Viktor, sovetiano, ruso, laboristo. Nask. 1903 en Tomsk (Siberio). Fariĝis E-isto en 1919. Aktive propagandis E-n kaj organizis rondetojn en Tomsk, Barnaul, Nikolajev. De post 1931 membro de CK SEU.


Beltrao (beltrau) Antonio Carlos de Arruda, brazilano, d-ro, distrikta ĉefinĝ. telegrafa. Mortis en 1928. Fond. kaj prez. de EK en Maceio (Alagoas, 1909), kie li faris grandan propagandon. Prez. de BKE kaj de la 3-a B. Kongreso de E.


Bemaldo Luzo, v. Almeida Martins.


Benárd Ágost, hungaro, d-ro, eksministro, ĉefkuracisto. Nask. 3 jan. 1880 en Budapest. Prez. de la Hungara E Ekzamena Komitato.


Benink Grietje Harmina, nederlandanino, instr. Nask. 20 nov. 1892 en Wedde. Fond. kaj prez. de EG en Almelo de 1925, estrarano de LEEN de okt. 1932. Kursgvida kaj prop. laboro. Verkis lernolibrojn, 1928, 31.


Bennemann Karl Heinrich Paul, germano, popollerneja instruisto. Nask. 13 marto 1885 en Leipzig. E-isto de 1909; LK de 1927. Gvidis kursojn, precipe por instruistoj, ankaŭ por infanoj. Specialaj kampoj: kritika prilaborado de la E vorttrezoro kajla muziko. Prelegoj muzikaj ĉe la UK en Edinburgh kaj en Oxford. Tre multaj artikoloj precipe kun populare scienca enhavo. Kunlaboranto de multaj E gazetoj. Presitaj verkoj: Gyges kaj lia ringo, dramo de Hebbel, 1916; La flavaj folioj (la germanaj oficialaj telegramoj de la militkampo), 1914—16 ; Tra la mondo, legolibro I—II, 1921— 22; Vortaroj E-G (ankaŭ por blinduloj), 1923 kaj G-E, 1926; Int. Kantaro, (139 popolaj kantoj el 55 landoj, 7 E k. a. kantoj, koncertarioj); tekstaro kaj muzika eldono, 1930; Psikologia Terminaro, 1932. Manuskripto de la trad. de Faŭsto (Goethe). ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.


Benŝaĥar jakob A., egipta hebreo., prof. (kelkan tempon en Kaunas). Estis konata prop-isto en Eŭropo kaj Ameriko.

Ŝ

.


Benson William S., usonano, kuracisto en Newark. Aŭtoro de originala bildmetodo por la instruado de E. Verkis 10 kajerojn de Universala E-istigilo, 1925—27; kaj la grandiozan Universala E-metodo, 1933.


Beraru Miŝu, rumano, presisto. Nask. 30 dec. 1903 en Piatra-Neamt. Lernis E-n en 1925. Gvidis kursojn. Kompilis lernolibreton (1926), portretalbumon de RES (1928), aperigis poemaron kun i. a. lokaj aktualaĵoj Spite la vivon (1928), kom-