Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/453

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diversaj fakekzamenoj apud la ce eraj lingvoj.

Schmidt (Dresden) iniciatis starigi 17 aŭg. 1911 la I n t. L i g i 1o n d e P. T. T . - E - i s t o j (ILEPO). Unua prez. fariĝis A. B‘ehrendt. Samtempe Ballandier kaj G. Chavet starigas P. T. T.-asocion de Francujo kaj Kolonioj en Paris sub la prez-eco de M. di Rienzi. Samjare E-istaj kolegoj oficiale dejoras ĉe Ia Int. Ekspozicio de Dresden. Dum la UK en Antvverpen okazas la unua int. kunveno de P. T. T.-istoj; bonaj novaĵoj el Francujo kaj ankaŭ el Rusujo, kie kursoj okazas. Sub Ia lerta gvidado de Behrendt la ligo vigle Iaboras. Int. organo P o ŝ tis ta E - i s t o aperas, red. Behrendt; interesaj fakstudoj. Behrendt prezentas al la »Reichspost« plenan raporton rilate al la E-movado inter P. T. T.-istoj.

La poŝtadministracio de Holando en 1913 permesas, ke la E - i s t a j p o ŝ t i s t o j s u r p o r t u la v e r d a n s t e l o n ĉe uniformo. La unuan fo.on oni povis vldi en Belgujo en pcŝ ejo de Charleroi p e n d i n d i k i l o n »Oni parolas E-n«. Samjare la ligo informiĝis, ke d-ro Kroita gvidas kurson ĉe la faka lernejo de Tokio. En 1914 la administracio de Francujo permesas kursojn en Ia ĉefa poŝtejo de Paris, sed la mondmilito ĉesigas ĉion.

En 1919 kelkaj E-istaj poŝtistoj per korespondado denove prenas kontakton. En 1920 ILEPO regrupiĝas. Provizora komitato: R. Huber, Svisujo; O. Reber, Germanujo kaj Rienzi, Francujo. La franca E-ista Poŝtasocio revekiĝas; prez. Rienzi, vicprez. Dupeil. Bona artikolo en »La France Postale« de Rienzi. E n R u s u j o aperas unuarange nova ideo. Kvardek diversspecaj p o ŝ t k a r t o j k a j k o v e r t o j en kelkmiliona preskvanto h a v a s t e k s t o n en E : »Poŝta Karto«, »Por Respondo«, »Kun afrankita respondo«, »Poŝto«, »Fermita Ietero«, ktp. ILEPO laboras pli efike. Kursoj en Berlin, Dŭsseldorf, Essen, Mŭnster, Leipzig. En Brazilo Couto Fernandez daŭrigas la laboron; la estona poŝtdirekcio permesas en poŝtejoj indikilojn montrantajn la adresojn de E-grupoj. Kursoj okazas P. T . T. en Finnlando, Hispanujo, Portugalujo. Persujo kaj japanujo.

En 1921 la Int. Oficejo de la Telegrafa Unio en Bern enketas pri E per cirkuleroj apud la diversaj administracioj. Samjare en julio aperas la unua numero de »La France Postale E-iste« (Rienzi). En aŭg. okaze de la UK estas la unua kongreso de ILEPO. Nova estraro: Reber, Rienzi, Spielmann, Rippel. Laŭ la enketo de Telegrafa Unio E-istaj P. T. T.-istoj estas entute 1874 (Argentino 1, Aŭstrujo 2, Be'gujo 5, Brazilo 34, Britujo 10, ĉeĥosl. 307, Finnlando 15, jugoslavujo 32, Egiptujo 1, Estonujo 23, Francujo 70, Germanujo 1230, Novzelando 2, Nederlando 75, Rusujo 11. Svedujo 2, Svisujo 37, Hungarujo 1. Usono 27).

En okt. 1922 aperas en Francujo la int. fakorgano »La Interligilo de 1’ PTT«. ĉin eldonas la Unueca Poŝta Federacio de Francujo. La organo estas dissendita tra la tuta mondo petante informojn pri ia diversaj federacioj. Ankaŭ d u m la U K -j E kaj poŝtafero interrilatas. Kolegoj dejoras ĉe la giĉetoj dum tiuj grandaj kunvenoj kaj estas uzataj specialai s t a m p i l o j (v.). En 1923 en La P o l i c i s t o aperas nova fakorgano: L a P o ŝ t i s t o. La du organoj ne estas aparte aboneblaj. La kunlaboro ebliĝis sekve de interkonsento de Marich (red. de La Policisto) kaj Reber (red. de La Poŝtisto). La interkonsenton aprobis la samjare okazinta Liga Kunveno en Nŭrnberg. Ek de tiu tempo la Ligo nomiĝas ILEPTO, ĝia prez. estas Spielmann.

En 1924 la Poŝta Federacio de Francujo ĉesas subteni la eldonon de la Interligilo de 1’ PTT. Dum la kongreso de Wien L a I n t e r I i g i I o fariĝas oficiala organo de la ILEPTO. Ellaboro de petskribo favore al E. Oni prezentas la petskribon al la Universala Poŝt-Unuiĝa Kongreso en Stockholm, tamen senrezulte. La sveda kaj URSS-a Federacioj aliĝas al la Ligo. L a L i g o d e ia N a c i o j rekomendas E-n por telegrafado kiel klaran lingvon.

En 1925 la USSR-a Poŝtadministracio eldonas la u n u a n p o ŝ t m a r k o n e n E. Kongreso de Geneve.